Ankaux aperis la jeno en VIVANTE LA SPIRITON:

ekstrakto el KORAKA VOJO de Paula Gunn Allen


Multaj legantoj bauxmos pro la lingvajxo de la jena rakonto. La unua traduko, aperinta en LA BURGXONIGILO en aprilo kaj majo de 1990 ne nur bauxmigis, sed ankaux servis kiel fulmsucxilo. La rakonto estas bela, instrua, etosa, kaj historia. Plej gravas la rakonto, la enhavo kaj signifo. Tamen, mi ne scias kial, la teksto cxiam instigas min lingve eksperimenti. Legantoj bonvolu ne kredi ke la lingvajxo uzita en la jena teksto konsistigas altrudan lingvan manifeston Nu, eble jes, sed mi ne respondecas.

Se temas pri lingva movado, mi nomus gxin, eble, Fundamenta Dekunuismo. Zorge kaj medite legindas la Dek Unua Regulo. La regulo difinas rajtojn. Gxia esenca signifo estas garantio de la fundamenta vorteco de cxiu tiel nomata vortero en Esperanto, kaj la rajto de libera aglutinado. En Esperanto ekzistas nur vortoj. Antaux nelonge, la vorteroj de la Tabelo insistis posedi la samajn rajtojn kiel cxiuj aliaj vortoj en nia lingvo. Ili deklaris sin plene memstaraj vortoj, same kunmeteblaj kiel cxiuj aliaj. Tial ili decidis ne plu resti kabinete malliberaj en la tabelo. Jen rezulto:

KORAKA VOJO de Paula Gunn Allen

tradukis Earl Galvin

En la velkanta lumo de malfrua posttagmezo, Alj gxiris sian auxton okcidenten sur l'auxtostradon, suspirante pro senpezigxo. Gracon sxi jam veturigis al sxia hejmo post Magj, kaj nun sxi estis sola, survoje hejmen. Sxi amis la tiuhoran lumon, kiu transformis la mornajn altebenejojn kaj la polvan urbon en flaman brilegon. La ombroj sur l'okcidenta altejo estis longaj kaj profundaj, kaj la arboj de la valo kaj laux la rivero jxetis oron en l'aeron, oro renkontata de l'oro de mortanta suno. Tondronuboj alte sxvebis rande de la mondo, murmurante siajn sorcxkantojn profunde en pluvnaskaj ventroj. De tempo al tempo fulmbrilo saltis el la purpuraj flankoj, provante sian potencon sur la grejsa kaj argila grundo. Sxi plenis de sovagxa jubilado, kiu cxiam kaptis sxin kiam sxi fale sobflugis de l'altejoj rapidante valfunden. De lumo en ombron sxi plongxis, falante en la purpuran kaj verdan bonvenigan brakumon de l'arbaro. Cxe l'auxtostrada elirejo Rio Grande sxi gxiris norden, sentante la simplan ekscitigxon cxiam sentatan cxi-loke, l'anticipon dum sxia menso, kaj sxia spirito, flugis antaux sxi, impetante mallevigxe tra la poploj laux la tordaj kurbigxoj de l'okcidenta vales vojaro, dum sxi pluiris hejmen. "Aglo mi estas," sxi mallauxte cxantis per profunda kaj mugxa vocxo. "Aglel mi flugas."

La kanto estis propre sxia., akirita de aglo. Sxi estintis en la montaro de Vasxintonio, tie pasigis semajnojn en la sovagxejo, sola kaj mem duone sovagxa. Tio okazis antaux longe, antaux jaroj. Antaux ol sxi igxis kio sxi estas. dum sxi ankoraux igxantis. Sxi estis dudekkelkjara tiutempe, jxus elirinta l'armeon. "Mi estas libera ino," sxi diradis, ridante mokmalice pro l'absurdeco de la diro. Ecx tiam sxi konis la diferencon inter kvita kaj libera. Ja, sxi sciis ke neniu kvitigxas de Usono.

Tamen, dum tiuj semajnoj en la montaro, sola kun si kaj ajnaj estuloj elektintaj paroli kun sxi, sola kun la grandakvoj, la vastaj cxieloj, la sencxesa pluvo, la senfina arbaro, sxi konis liberon. Kaj kiam sxi parolis pri tio, sxi bone konis la temon.

Sxi armeanigxis juna, cxar sxi auxdis ion strangan, cxar sxi estis ribelema kaj plena de kolera viglo, cxar l'armeo pli bonis ol pundomo, l'alternativo. Sxi jam finstudis cxe la lernejo, se tiel nomeblas tiu mizerejo, kaj ebria pro sendependigxo, reiris hejmen, kie sxi lernis alispecan ebriigxon.

Sxiaj matro kaj patro jam mortintis, mortaj pro la malespero aflikta al tiom da l' popolo, kaj sxi ne sentis la mankon pli ol kiam ili vivis. Longe antaux ilia morto sxi perdis ilin.

Sxi senditis al pensiona lernejo kiam sxi estis tre juna. Fakte, la blankula registares instancoj forrabis sxin same kiel forsxiritis tiom da aliaj dum la jaroj inter la plej lastaj indianaj militoj kaj la Dua Mondmilito. Sxian vivon plejofte prizorgis institucioj, malzorgis, sincere dirite. Sxi apenaux memoris sian gengeon, apenaux konis ilin. Sxi pasigis kelkajn somerojn kun ili, nur tre pokajn. L'instanca opinio konsideris nepra la plejan infanan foreston de l'indiana komunumo. Preferindas, laux l'instancoj, ke neniu indianido reiru hejmen post forrabo kaj enigo en la malliberejon por infanoj, en la koncentrejon por infanaj militkaptitoj, kaj antaux la plena forigo de l'indianaj menso kaj spirito el l'indianaj cerboj kaj korpoj. Tie la infanoj suferis pro granda malzorgo, iom da perforto, kaj timo kaj humiligo, cxiutage, cxiuhore.

Kelkajn mortigis malgxojo, malsato, batado, forkuro, putra mangxajxo, nekuracitaj infektoj, sed la plejparto travivis. Amaraj pro senhelpeco, kompreneble, sed vivaj, ili eliris en la grandan mondon por trovi sian vojon kaj renkonti la sorton. La suferita spirita kripligo ne evidente videblis. Gxi estis siaspeca mutilo. Gxi certigis ke ili formigxos laux la blankula propaganda klisxo rivelanta la solan eblan indianelon: furioza, sangavida, rompita, malamika, kaj mizere bezonanta la blankules savon, kompaton, respekton, kaj amikecon, laux zorga instruo, neniam vere akirotajn.

Post "licenciigxo", tidirel - tio ja signifis nur ke ili taksis sxin suficxe dresita por ricevi la kurtan rimenon nomitan rezervejoj, kaj la legitimajxon de la Buroo de Indianaj Aferoj, por ke sxiaj spuroj restu sekveblaj en ti lando de l'liber', kaj ti hejm' de l'bravular' - mortinta, mortanta. Sxi trovis la vojon reen al Kojoto, vilagxeto en Oklahomo, kie sxi logxis kun la geavoj kaj diversa parencaro.

Ekscitavida, sxi anigxis en deliktularo, lasis la vilagxon, kaj iris al Oklahomurbo, kie sxi stratuligxis dum tempom - "Sxtelita de Cervo-Ino", tiam diratadis - kaj ili arestis sxin pro putinado. En la malliberejo sxi akiris kelkajn amikojn, plurajn malamikojn, kaj kiam finfine sxi estis trenita antaux la jugxiston - musteleculo cxe kies lipharoj restis mangxajxo aux io pli malgusta - kaj li devigis sxin elekti inter l'armeo aux la prizono, aux la pundomo se sxi insistos pri neadoltesto. Sxi elektis l'armeon. Tie, sxi pensis, sxi almenaux ricevos pagon. Sxi ankoraux povos festumi, drinki, danci, kaj folumi. Pro jama sperto, pri la dangxero sxi ecx ne pensis. Dangxero kaj vivo estis por sxi la sama afero. "Lauxpage oni ricevas," sxi kutime diris, "kaj mi tro senmonas por multe pagi." .

Sed sxi vere decidis pro io auxdita. Sxi cxeestis stamfodancon cxe Cxokta [Cxoktoj estas indiana etno] vilagxo, kaj malfrunokte sxi portis sian kovrilon al loko proksima de kelkaj abroj, for de l' dancejo. Sxi sternis gxin kaj kusxigxis, prepare por dormo. Sed sxi auxdis la paroladon de kelkaj inoj, mallauxtan, ie proksime, do sxi levigxis por esplori. Ili auxdis sxin veni, kaj alvokis sxin proksimigxi. Poste ili dauxrigis la konversacion. En la mallumo sxi ne povis klare vidi la vizagxojn, sed sxi sciis ke ili suficxe agxas pro iliaj vocxoj kaj ilia senmova kaj kvieta mieno. Ili parolis pri iu venonta strangajxo. Unu el ili vidis gxin kiam sxi pregxis en la montetaro, la malaltaj folikovritaj montoj de orienta Oklahomo kaj Arkansaso. Longaj pauxzoj okazis inter sxiaj frazoj.

"Mi ne certas pri kio gxi estis," sxi diris. "Sxajnis ke la grundo malfermigxis kaj la tondroj elvenis. Ankaux la cxielo fendigxis. Kaj lumo, ho la lumo! Gxi supreniris alten, al la cxielo. Antauxe estis mallume, dum mi cxirkauxvagis kaj kantis, vi komprenas." L'alia kapjesis. Ankaux Alj kapjesis, kvankam sxi ne certis ke sxi komprenas la signifon.

"Tiomis la lumo," sxi ripetis, gestante per la dekstra mano, kvazaux sxi truigus la lumon per bastoneto. Longe sxi silentis. Atendante, Alj ne scivolis cxu sxi diros pli. Sxi sciis ke eble ne. Tiaj oldinoj havas la malnovajn kutimojn, kaj ne parolas samkiom la pli junaj.

Kontentigis sxin sidi kaj auxskulti l'insektojn, la testudosxelan muzikon de la dancantoj, kaj ties kantadon. Sxi estis komforta tie en la varma, bonveniga mallumo, rigardante la flagretadon de la fajroj cxirkaux la dancejo.

Post longa silento, l'oldino parolis denove. "Mi kredas ke ili malfermis la teron. Cxe Tero-Ino oni naskigas ion. Tion ili ne komprenas, mi kredas, sed mia vizio diras al mi ke tiel estas. Eble ili preparas sxin por nova vivo. Sed multaj provos malebligi la naskon. Ni devas rigardi kaj atendi. Eble trovigxos maniero certigi ke sxi naskos kiam sxi pretos."

Ili ne parolis plu. Post horo aux pli, Alj sentis sin dormonta. Sxi silente starigxis kaj iris al sia dormkovrilo, volvis sin en gxi, kaj dormis.

Sed kiam la jugxistacxo diris ke li subskribos la dokumentojn ateste ke sxi suficxe agxas por armeanigxi, sxi memoris la vortojn de l'oldino. Io interne de sxi saltis pro gxojo; io diris, "Iru al la blankula milito. Tie vi lernos tion bezonatan."

Kaj sxi do iris. Kaj pro alia kurioza hazardo sxi estis en Nov-Meksiko dum forpermesa ferio dum la somero de 1945. Kun kelkaj amikoj sxi estis veturinta al la montoj proksime de Alamagordo por tendumi. Kaj tie ili vidis ke l'oldina diro veras, kaj memore al sxi Alj salutis sxin, kaj ripetis sxiajn vortojn, "Tiomis la lumo, ho la lumo!" Jes, tial sxi armeanigxis, por ke sxi povu vidi la naskon de Suno-Ino.

"Aglo mi estas." Sxi ofte bezonis la kanton. Sxi pasigis tiom da tempo kun aliseksama inaro, elspezis tiom da energio protektante sin kontraux eltrovo. La aglo donis al sxi la kanton kiel protektilon kaj memorigon ke libero estas soleca kaj sangsoifa afero. Gxi venis al sxi sorante alte en la cxielo super la montopintoj starantaj super sxia malgranda tendumejo, post pluraj tagoj da sercxado kaj pregxado. Sxi sercxis respondon; pregxpetis signon, vizion, eble, aux songxon, aux parolivan bastonon - kion ajn al sxi sendota de la supernaturuloj, responde al sxia alvokado. Kaj ili sendis ne nur la kanton. Ne, ili malavaris, tion sxi sciis, kaj ankaux ke ili postulos teruran pagon antaux la fino de cxio. Tamen, sxi estis danka. Tio vidita montris al sxi sxian lokon en la danco de aferoj, kaj transformis sxian cirkonstancon en fonton de forta fiero kaj firmeco anstataux amaro. Pravigo, eble; certe ardsanga kuragxo de gxojo. "Aglo mi estas," sxi nun cxante kriis. Sxi momente maltenis la stirilon, etendis la brakojn malantaux la kapon, kaj strecxis sin kiel la aglo strecxis sin, kantante. Sentante la flugrapidon dum la auxto impetis hejmen en la kreskanta mallumo, sxi remetis la manojn sur la stirilon kaj ridante pludiris, "kaj ege geja."

Post sobreveno de la monto, sxi trovis laboron en Seatlo, kaj ekvivis sufice kontente. Sxi laboris cxe la universitato kiel zorgisto pri registrajxoj, kvankam en l'armeo sxi ricevis iom da instruo kiel teknikisto. La laboro estis enuiga kaj teda, kaj la salajro ne multis, sed alestis kompensoj. Sxi kredis ke finfine la laboro alportos al sxi pli bonan postenon pro sxia armedevena teknika scio kaj preskaux obseda intereso pri postmilita tekniko. Sxi kredis ke Seatlo estas ia mistika centro, onta kaj praa, de la triba popolo. Tie sxi ne sentis l'opreson spertitan junagxe, kaj kvankam sxi revenis hejmen kiom ofte kiel permesis sxia financa kondicxo, sxi reiris al la nordokcidento kiel magneta nadlo al la nordo. Sxi sentis strangan parencecon kun cxi loko kaj gxiaj malvarmaj akvoj kaj pala suno, kaj la sxajne sencxesa pluvo. Kaj troveblis aliaj kompensoj. Iaspeca komunumo de lesboj kreskis cxirkaux la drinkejo de ilia armea tempo, L'Argxenta Pantoflo, lesba drinkejo diskrete kasxita sur la dua etagxo de konstruajxo en la urbocentro.

Al sxi konigis la drinkejon sxia unua amantino, kapitano kiu estis sxia supera oficiro. Barbara - Abelo oni kromnomis sxin - esits gxismedola armeano. Korekta kaj viga, sxi transparadis la tagojn kaj trastumblis la noktojn. Sxi multe drinkis, sed cxiuj drinkadis tiuepoke, kaj sxi suficxe bone regis sin, almenaux gxis necesis irigi sxin reen al sxia kazernocxambro, aux gxis estis tre malfrue, kaj sxia stumblado kaj l'okazaj timigaj furiozoj restis nerimarkitaj de superaj oficiroj aux de dezirantoj damagxi sxin.

Ekde l'unua vido, mallonge post alveno cxe la bazon printempe de 1944, Alj sentis la stomakon turnigxi sopiral cxiufoje kiam Abelo kun la mielkolora hararo rigardis sxin. Ekde l'unua vido, Alj deziris sxin. Abelo ne estis l'unua ino vekinta tiajn erotikajn sentojn cxe Alj, sed sxi estis l'unua tial farinta ion.

Sxi alvokis Aljn al sia cxambro inokton, malfrue, kaj severe pridemandis sxin pri sxia titaga laboro. Alj respondis, sen granda maltrankvilo. Jam ofte siavive sxi alfrontis timigajn blankulajn instancojn, tiom ke sxi preskaux indiferentis pri ilia potenco. Sxi sciis ke finfine tiu potenco estas nur fizika, kaj sxi jam alkutimigxis al batado, izola malliberigo, kaj socia ostracismo. Senigo de blankula societo ne estis granda puno, kaj nomi sxin socie neakceptebla devianto, nedezirato, egalis nomi sxin indiano. Armea prizono eble estus malfacila, sed ankaux sxia vivo malfacilis. Laux sxi, la plej granda malbono jam okazis, kaj ili havas nenian pli mavan minacilon.

Sed Kapitano Brandon, post pridemandada, suficxe malkasxa, fiksa rigardado al Alj, preskaux, kvazaux kolere, subite kaj surprize proponis al sxi vinom, kaj invitis sxin resti por sxakludo. Alj prenis la vinon sed rifuzis la sxakludon, dirante ke sxi ne scias kiel ludi. Sxi volis resti sed ne povis elpensi kialon.

Senbezone sxi maltrankviligxis. Abelo pensis pri cxio. Sxi sxajnis kompreni la sentojn de Alj rilate sin, kaj post tempom sxi sidigxis sur la sofon proksime de sxi. Sxi replenigis Aljes glason, turnante sian korpon tiel ke Alj povas vidi la linion de sxia gorgxo flui en la mamkurbon sub la rigide amelita cxemizo. Alj pretis por multspecaj problemoj, ajna problemo, sxi pensis en sia malmola, juna naivo.

Sed deziro, nun. Volado. Vidi la molan hararon de Kapitano Brandon en la malhela lumo de sxia cxambro. Vidi sxian kolon glimi kiel poluritaj turkisosxtonoj, riveraj rokoj, agato, kvarco, en la malgranda v-forma fendeto supre de sxia iomete malbutonita cxemizo. Kaj kial sxi ne portas kravaton? Nu, vesperis. Sxi ne dejxoris. Kaj alio: la kapitana vizagxo sxajnis pli mola, sxiaj okuloj pli grizaj kaj ricevemaj, ne senesprimaj kaj malmolaj kiel tagam. Cxi cxio interesis Aljn. Interesis kaj pli kaj pli ekscitis.

Tial Alj ridetis interne, volvis la muskolojn pro novforma srecxigxo, kaj skuetis la kapon nur ege subtile dum sxi respondis al Brandones demandoj pri sia vivo, cxu sxi sxatas l'armeon, sian laboron. Sxi respondis malpli skeptike ol sxi respondus aliloke, al alia vizagxo, kaj sxi ekrimarkis ke la spirado hezitas enirante kaj elirante sxian gorgxon. Cxio donis al sxi suficxan kuragxon por rigardi la kapitanon rekte en l'okulon, kaj trinki sian vinon sen movi l'okulojn, laux maniero vidita en filmoj. Eble blankulinoj kredas ke longa fiksrigardo estas amora signo. Sxi decidis provi tion, esperante ke efikos. Sxi iomete surprizigxis pro la propra auxdaco, sed iel sentis ke tio sentata kaj pensata pri sia supera oficiro cxiakaze atendatas.

Sxi ja ne estis sen timo. L'afero timindis. Kaj se ili faros ion, kion faras kune du sxioj? Io simila al l'inta faro de sxi kaj du junjoj en la pensiona lernejo - kisado kaj reciproka tusxado. Ili estis singxenaj kaj ridplenaj, kuragxaj, kaj timemis ke ili eltrovigxos. Sxi cxiam scivolis pri la ebla rezulto de eltrovo. Sxi ecx imagis siajn vortojn dum estrinarano batas sxin aux sxlosas sxin en sxranketo uzata por nekunlaboremaj infanoj, por tiuj konsiderataj reguldefiaj, aux tiuj ne suficxe bone anglakonaj por rapide obei.

Fortune sxi neniam eltrovigxis. Ili konsiderinde ofte punis sxin, sed neniam pro io tiom neimagebla kiel seksumado kun junsxio aux junlio. Sxi suficxe certis ke ili furiozigxus se ili ekscius pri l'amora ludado de la junsxiaro en la mallumo, kaj fakte, ecx por timigi sin mem, sxi ne sxatis multe pripensi ilian proan faron se ili ekscius. Eble ili simple malsatigus sxin. Gxis morto. Lauxdire io tia okazis al iu junulo al sxi ne bone konita, kiu subite malaperis kaj neniam revenis. Sxi pensis pri la dangxero, auxskultante l'oficiron, kaj Oklahome trenparole respondis al sxiaj demandoj. Sxi certis ke se cxi sxio sekse cxasas sxin, sxi tre volonte cedos. Kaj ankaux tio iomete timigs sxin.

Kio okazos se tiu ino nur ludas per sxi, provas malkasxi sxin? Kaj se finfine sxi deziros la kapitanon sed la kapitano ne deziros sxin? Sed tiumomente sxi rigardis la sxion, la palan hauxton iomete rugxigxintan kaj perlecan, la fortikajn manojn, kiuj tenas la vinglason kaj botelon por versxi pli en la glasojn. Alj retrometis siajn pensojn malantaux l'okulojn, same kiel oni metas okulojn malantaux sunvitrojn. Sxi estis apenaux dekokjara, kaj kvankam sxi havis multe da sperto en milito, kaj iom da sperto en amorado pro l'antauxa stratula vivo, ami inojn estis sperto tute manka cxe sxi. Sxi rigardis siajn manojn scivole pri ilia ebla malforto.

Sxi sentis ardon en l'ingveno ligan kun la ventro kvazaux ili estus unu organo. Kaj sidante kaj respondante al demandoj, kaj pli kaj pli strecxigxante, kaj pli kaj pli langvora pro interna varmo, obtuze pulsante pro vino kaj deziro, sentante la gorgxon kuntirigxi, la vocxon pliprofundigxi, auxdante sian spiradon trapasi la naztruojn, sxi kapjesis vigle pro demando farita kaj respondita sammomente, kiam Kapitano Brandon klinis antauxen kaj ekprenis sxian pojnon, kaj longe, scivole rigardis en sxiajn okulojn. La kapitano starigxis kaj tiris Aljn al si gxis iliaj mamoj kuntusxigxis, gxis iliaj mamoj falis en la reciprokan molon. Lante, intense, la kapitano kisis sxin, kaj nenio pli necesis. Rapide kaj silente kiel cervo pauxzas momenton kaj malaperas en l'arbaron, Alj eniris tiun krepuskan mondon, tie civitanigxis, farigxis forpelato cxiam apartenanta al la sovagxejo, kaj tie sentis sin hejme.

Auxdeblas rakontoj pri tio inter l'indianaj popoloj. Kelkaj, ne sxia propra tribo, sed amikoj de aliaj triboj, rakontis al sxi pri Cervo-Ino. Sxi venas al danco, tiel bela, tiom rava. Sxi elektas vin danci kune, lante rondirante la tamburon, ronde, ronde, rondirante en la malhela lumo de la fajroj cxirkaux la dancejo. Sxi dancas kun vi kun la kubuto apenaux tusanta la vian, sxia sxalo zorge volvita cxirkaux la sxultroj kaj brakoj, spirkapte, perfekte, precize tenata sur la levita dekstra brako. Sxia torso plej gxustmaniere klinas flanken, kaj sxiaj etaj pasxoj perfekte konas la tamburon. Sxi dancigas vin, dancas en vin, perokule tenas vian rigardon, cxar se vi rigardos malsupren al sxiaj piedoj vi vidos sxiajn hufojn, kaj la sorcxo rompigxos. Post tempom sxi klinas la kapon kaj diras, eble, "venu," kaj vi sekvos. For de la fajro kaj la dancado, en la veprejon, en la nokton. Kaj vi ne revenos, aux se vi revenos, vi revenos kiel iu alia.

La ino malrapide senvestigis Aljn, movante la rigardon de sxiaj mamoj, ventro, la malhela suba hartufo, al sxiaj okuloj. Sxi tenis Aljn senmova perokule, rigardis sxin intense, kvazaux ordonante sxin resti senmova por cxi intenca senvestigo. Sxi genuigxis por tiri Aljes kalsoneton malsupren laux la kruroj, gestante ke Alj levu unu piedon, poste l'alian, kaj kiam la kalsoneto estis tute detirita, Abelo jxetis gxin flanken kaj starigxis, pli-malpli futon for, kaj rigardis Aljn de kapo al piedo kvazaux por preauxrora nomarvoko.

Sxiaj lipoj ovretis, sxia hauxto malseketis. Alj povis auxdi sxian spiradon, vidi sxian bruston sxveli akaj mallevigxi sub la rigide amelita cxemizo. Post gxissata rigardado, Abelo gestindikis la sofon, ekprenis Aljn cxe la manradiko, kaj sobtiris sxin gxis Alj duone sidis, duone kusxis sur la sofo. Sxi tiretis sxian brakon denove, kaj Alj permesis sin malsuprenigxi. Sxi retrokusigxis kaj profunde suspiris. Jes, sxi pensis, sovagxe ardante, ho jes, dum sxi sentis Abeles manojn karesi sxin, pincxi sxiajn cicojn gxis erektigxo, sentis sxiajn manojn karesi sxian kapon, sxian vizagxon, sxiajn mamojn, sentis Barbares lipojn fridetaj kaj insistaj sur la vango, en la kaveto de la gorgxo. "Jes, jes," sxi flustris, "donu, ho, mi petas." Lulante la kapon, turnante gxin de flanko al flanko, kun profunda gxemo sxi sentis la sxion apartigi sxiajn gambojn per malvarmetaj manoj, sentis ion malsekan kaj fridetan sur l'ardanta picxo, kaj, levetante la kapon, sobrigarde, sxi vidis tiujn grizajn okulojn akre rigardi sxin, sentis Abeles langon pusxi en sxin, kaj retrofalis kontraux la malglata, grata sofo, vertigxa pro fajro, jubilea pro gxojo.

Post tiu nokto sxi estis ano de la kapitana njoaro. Pluraj el ili, plejparte junaj, felicxe obeis cxiun ordonon de Barbara Brandon. Kompense, sxi ofte kondukis ilin for de la bazo por mangxi, butikumi, kaj dum la semajnfinoj, danci kaj drinki cxe l'Argxenta Pantoflo.

Alj neniam provis analizi l'arangxon. Sxi akceptis gxin, same kiel sxi akceptis Abeles malpermeson al Alj plezurigi sxin. Sxi malofte komprenis la pensojn de blankuloj, kaj neniam atendis kompreni. Fojfoje l'aliaj klacxis, kaj sxi auxskultis. Tio estis parto de sxia vivo, sxi pensis, auxskulti kaj lerni. Observu kaj atendu, tion diris l'oldino, kaj tion sxi faris. Ili parolis pri kiel la kapitano protektas ilin kontraux eltrovo de ilia gejeco, pri kiel sxi havas specialan postenon en l'armeo cxar sxi prilaboras la disvolvadon de komputiloj, kaj cxar sxi gardas la privatecon de la privata vivo kaj alprenis nur fidindajn amatojn. Iel sxi estis kvazauxa baptomatro al ili, kaj la plejparto el ili vere enamigxis al sxi. Sxi estis mentoro, protektanto, kaj komandanto, kaj ili subridis kaj klacxis sencxese pri la voluptigo de inoj en uniformo.

Kelkaj atendis edzinigxi post la milito, sed dum ili portas uniformon, ili trovas nenion malbonan en ludado, kiel ili diris. Fakte, ili preferis membresti en la grupo de ili nomata "La Regxino Abeles Anaro" anstataux rendevui kun la tedaj viraj oficiroj kaj rekrutitoj kiuj cxassekvas ilin. Kiel Rubj, muskola blondino kun neregebla hararo kaj same neregebla lango diris, "Almenaux salivo ne gravedigas."

Kiam la milito finigxis Alj pensis pri ebla dauxrigo de sia armea kariero. Sxi ne volis perdi l'aminjaron, la unua kiun sxi havas post lasi Oklahomon, kaj sxi ne volis perdi la rimarkeble pli komfortan vivon gxuatan jam de pli ol jaro. Pensi pri reiro al la senespera hejmo, aux pri civilula vivo en la blankula mondo, plenigis sxin per timo. Sxi ne sciis kion sxi faros en tiu mondo, sen uniformo, sen jam arangxita societo, sen enspezo. Kaj ankaux restis sxia revo, sxia scio, kiel ajn oni nomu gxin. Sxi sciis ke sxi estas en cxi mondo por ia specifa laboro, ke sxi devas lauxiri specialan vojon, kvankam tion sxi ne klare vidis. Tamen, sxi suspektis ke tio iel rilatas al lesbesto kaj al la nova tekniko disvolvata cxi tie, en l'armeo. Kaj sxi certis ke ekster l'armeo sxi havos neniun sxancon labori tiukampe.

Se sxi estos fortuna, sxi pensis, sxi eble farigxos kelnero, laboros en kontoro, aux eble en malsanulejo sxi malplenigos fekujojn kaj lavos plankojn. La perspektivoj ne sxajnis tre allogaj. Sxi povus denove stratuligxi, sed post la pasinta jaro la penso estis malgusta. Ne cxar sxi akiris kristanan moralon, sed cxar vekigxis sxia antauxe nekonscia sed cxiam subsurfaca, kasxita kiel buntaj fisxoj kasxigxas en profunda, frideta lago nevidataj, amo por inoj, por sxio, por si mem kiel ino, kiel dolcxa, varma, pulsanta picxo, sopiranta, etendigxanta, gustumanta cicojn, brilajn hararon kaj hauxton; kiel okuloj kapablaj observi l'intensan vizagxon de ino fingrumanta sxin profunde interne, la vizagxon de ino kasxitan inter la femuroj. La sciporta, sxvelanta ravigxo, la deziro, gxojo, kaj jesalviva potenco ekbrulinta kiam Abelo eniris la cxambron, kiam Rubj atentigis pri alia maldecajxo, kiam Darleno subridis gaje kaj mallevis la palpebrojn ricevante venkodonan kartaron cxe pokerludo. Tiajn aferojn sxi ne intencis fordoni, tiujn sxi neniam rezignos denove.

Sed iuvespere Abelo alvokis sxin, kaj, post amoro, diris al Alj ke sxiaj dejxorjaroj baldaux finigxos kaj sxi lasos l'armeon. Sxi konsilis al Alj eliri el l'armeo. "Vi vere ne tauxgas cxi tie, vi scias, kaj mi kvitigxos kaj ne plu cxeestos por protekti vin." Sxi suspiris, kaj post longa pauxzo diris, "Nia gracotempo jam finigxas, Mielokuk'." Alj largxe ridetis pro la nomo. La knanjoj nomis la kapitanon Regxino Abelo cxar sxi nomis ilin Mielokuk'.

Abeles vocxo kontrauxtrajte malmoligxis. Gxi raspe eligis la sekvajn vortojn, kaj sonis kiel metalo gratanta metalon, parolante. "L'afero vere seriozas, Alico," sxi diris, iomete plilauxtigante la vocxon. "Infera situacio baldaux okazos en l'armeo. Ili persekutos la lesbacxojn, kaj se vi ne deziras resti kaj spioni servute por ili, por ke vi povu reteni viajn minimumajn rajtojn, cxar alie vi perdos cxion, vi kvitigxu nun, dum ankoraux eblas. Mi povus resti, kompreneble. Mi ne kredas ke ili persekutos min, pro mia rango, cxar al ili sxajnus ne bone malkasxi ke perversiacxulo ja atingis tian rangon, sed mi kvitigxos. Mi agxas preskaux kvindek jarojn, kaj mi rajtas ricevi pension kaj la veteranan pagon, kaj mi havas planojn por la cetera vivo." Sxi ridetis. "Mi jam elektis dometon cxi tie en Seatlo, kaj mi restos. Sed mi avertas vin, eligxu nun, dum ankoraux eblas."

Cxio tio sxokis Aljn tiuvespere, sed dum la postaj semajnoj sxi pripensis Abeles vortojn, kaj cxion nediritan, kaj sxi decidis sekvi la konsilon de la pli agxa ino kaj kvitigxi dum sxi ankoraux povas. Honora kvitigxo eble helpos sxin. Senhonora eligo barus al sx cxion.

Ili cxiuj iris al la Pantoflo por lasta festo kaj dancis kaj ploris kaj promesis dauxrigi kontakton. La sekvan tagon Alj gladis siajn uniformojn por la lasta fojo, pakis ilin en naftaleno, surmetis civilulajn vestojn, kaj eliris la kazernon renkonte al la vives tiutaga propono. Post lui logxocxambron, sxi decidis iri al la montaro por denove trovi sian lokon en la universo, kaj dum tiu vojagxo sxi ricevis la donacon de l'aglo kaj eksciis iom pli pri kien kondukos sxia pado.

Dum la postaj jaroj distanco malrapide kreskis inter Alj kaj la plejmultaj amikoj restantaj en Seatlo, kvankam sxi dauxre renkontigxis kun Abelo de tempo al tempo. Dum l'armea tempo ili prilaboris la unuajn komputilojn, la MARK I, kaj poste, dum la lastaj monatoj antaux kvitigxo, ENIAK - pli formale dirite - la vakutuba monstro nomita Elektronika Numerala Integrilo kaj Kalkulatoro. Direktate de Abelo, Alj kaj pluraj aliaj el sxia rondo laboris kiel manipulistoj de la permane funkciigata konektotabulo de ENIAK. Tia laboro en l'armeo estis ligo inter ili dum postaj jaroj, cxar Abelo akiris direktoran postenon cxe la firmao Lockheed, kie sxi estris la muntadon kaj funkciadon de l'unua komputilo de tiu kompanio, kaj Alj, rezulte de tajpista posteno cxe la malgranda Universitato de Vasxingtonio, akiris postenon rilate la komputilan sistemon, kiam la universitato ekuzis gxin dum la mezaj 50-aj jaroj.

Nelonge antaux kvitigxo de tiu posteno, proksimume 15 jarojn post eliro el l'armeo, Alj iris al kantofesto cxe proksima rezervejo, kaj tie sxi konatigxis kun Edj Korako.

Jam de du horoj sxi estis tie, auxskultante la prelegantojn, rigardante la dancistojn dum la prezento kiam ili ricevis agnoskon kiel dancistoj por la popolo, kiam la pordo malfermigxis kaj tra la fajra fumo sxi vidis la altan, sveltan figuron de juna viro, alia honorato, sxi pensis. Li estis vestita vakere per botoj, pantalono, cxemizo, kaj vakera cxapelo, cxiuj nigraj. La cxapelon ornamis argxenta kaj turkisa zono en formo de konkajx-cxeno, kaj plumo kusxanta sur la bone formita randajxo. Li staris momente, enkadrate per la forta pluvo enblovinta kiam li mallevis la lankovrilon por eniri la longdomon. Li sxajnis iel neprecize eminenta, kvazaux li estus la filo de gravulo, aux kvazaux li jam venkintus en multaj konkursoj, jam rakontintus multajn rakontojn, kantintus multajn kantojn. Poste, kiam la figuro enpasxis en la fumoplenan cxambron, Alj vidis ke la juna viro estas ino, eble dudekjara, ino kies profundaj okuloj kvietas kaj trankvilas pro ia ekvilibro kaj potenco kiajn sxi neniam antauxe vidis. La ino sidanta apude sur la benko enspire flustris, "Edj Korako."

"Kio?" diris Alj. Konfuzita. Elektrita. Sxia auxdivo ne bone funkciis.

La ino klinis sian kapon pli proksimen de Alj. "Tiu knabino jxus enirinta, tie." Sxi gestis al la direkto de Korako, per lerta uzo de la mentono kaj lipoj. "Sxia nomo estas Edj Korako."

Post la formalajxoj, dum la inoj servis la vespermangxon - stufajxon el grandaj feraj kaldronoj, pladojn da fisxajxo, stakojn da blanka pano - Alj trovis sin observanta la junsxion. "Versxajne mi neuxrozigxas," sxi pensis. Sxi sentis aflikton cxiun fojon kiam Edj Korako ne videblis, cxiun fojon kiam tiu konversaciis kun iu. Alj zorge observis sxian cxiun movon, senspire forturnante la rigardon cxiun fojon kiam sxajnis ke Korakes okulo renkontos la sxian.

Post servi la virojn kaj gastojn, la gastiginaro plenigis siajn telerojn kaj trovis vojon tra la homplena longdomo al lokoj kie ili povas sidi, gxui bonan klacxadon, kaj observi la okazantajxojn. Kvankam sxi helpis la familion servi la mangxajxon, kaj tial anis en tiu grupo, Alj ne sidemis kun la ingrupetoj kaj anstatauxe trovis lokon en la ombroj de fora angulo kie sxi sidigxis sur la plankon. Sxi mangxis, sed la mangxo estis sengusta, kvankam plej ofte gxi estus granda komforto por sxi, kaj ia ligo kun la hejmo. Kvankam, kompreneble, cxi homoj tre malsimilas la sxiajn, kaj ilia mangxajxo tre malsamas de tiu servata cxe dancoj de la verda maizo aux aliaj komunumaj kunvenoj en Oklahomo, tamen senseblis io tre simila inter ili. Eble tio estis la sento esti trankvila kaj akceptita en la senlima matroamo de la tero, la deveno de l' mangxajxo, kaj ne la gusto. Tiel pensante, sxia rigardo trafis la pecon de blanka pano en la mano, pano pala, molacxa, senlume blanka. Nu, preskaux cxiu mangxajxo donas tian senton, sxi pensis, kaj premis la panpecon en malseketan buleton, kaj faligis gxin sur la teleron. Sxi levis la sxultrojn, konscia ke kvankam la pano acxegas, gxi ankaux estas ia ligo kun hejmo, kaj kutime sxi mangxas gxin amuzsente kaj gxuete.

"Tio bonas nur kovrita de etkosta fraga marmelado," diris vocxo proksima.

Surprizite, Alj rigardis maldekstren. Subite sxi ne bone spiradis. Korako sidigxis proksime, largxe ridetante, kaj sxiaj nigraj okuloj brilis kiel maturaj rubusoj en matena sunlumo.

Sxi spontanee ridetis, kaj sxia humoro subite sxangxigxis en senpensan gxojon. "Aux kun amaso da porkograso kaj sukero!"

La pli juna ino aspektis konfuzita. "Tiel ni mangxis gxin cxe la pensiona lernejo, fojfoje. Gxi estis por ni luksa frandajxo," Alj klarigis.

Korako kapjesis, komprene. Sxi movigxis iomete pli proksimen. "Mi observadis vin," sxi diris, modeste rigardante la plankon. Cxe sxiaj maldikaj, largxaj lipoj estis enigma rideto. Sxi havis la plej rektajn dentojn iam ajn viditajn de Alj. Alj sxajnigis indiferenton, kaj metis grandan pecon de salmajxo en la busxon. "Dolcxa, dolcxa fisxajxo," sxi pensis. Sxi sentis la vizagxon varmigxi.

Sxi esperis ke Korako ne auxdis sxin, kaj tuj konstatis ke sxi ne parolis la vortojn, sed nur pensis ilin. Tamen, sxi konsciis ke Korako amuze rigardetas sxin kiam sxi pensis ilin. Sxi eksufokigxis. "Mi rimarkis vin kiam vi eniris. Mi neniam antauxe vidis vin," sxi sukcesis diri malgraux l'obstukco en la gorgxo. Sxi glutis la fisxajxon kaj trinketis iom da stufajxsuko.

"Ne sagxis forjxeti tiun panon," diris Korako. "Gxi bone servas por elgorgxigi fisxostojn." Sxi starigxis. "Mi prenos alian por vi."

Alj kapskuis cxar sxi nun ne povis paroli. Sxiaj okuloj larmigxis. "Mi kredas ke mi mortos jam nun," sxi pensis. "Kiel romantike. Kiel sendigne." Sxi svingis la manon al Korako, kaj spasme spiris, "Ne, ne. Mi fartas bone." Sxi tusis spasme.

"Levu la manojn super la kapon," diris Korako. Ne povante respondi pro tusado, Alj obeis. La tusado ekcxesis. Sxi malrapide enspiris, kaj ree.

"Mi estis for dum iom da tempo," diris Korako. Sxiaj okuloj flagretis, eble pro l' flagrado de la fajro. "Ankaux mi neniam vidis vin cxi tie."

"Mi ne venas tiel ofte kiel al mi placxus," diris Alj. "Ke la homoj cxi tie invitas min estas granda komplezo, cxar mi estas longe for de mia hejmo."

"De kie vi estas?"

"Oklahomo. Mi estas Sxajena." [Sxajeno = alia indiana etno]

"Mi estas Misisipesxa."

"Kio estas tio?" Alj neniam antauxe auxdis pri Misisipesxoj, sed ekzistas centoj da triboj, kaj koni cxiujn ne eblis al sxi, ecx la plejparton.

"Ni estas malaperintaj," Korako diris, "ha."

Alj ridetis. "Nu, kaj cxiuj aliaj same."

"Krom la Cxerokoj kaj la Siuoj," Korako konsentis. Kaj, ruzete rigardante Aljn, sxi aldonis, "kaj la bravaj Sxajenoj."

"Ne forgesu la Navahxojn kaj la Irokezojn, la sekreta armilo de la registaro dum la milito." Sxi parolis senmodule.

"Ne," konsentis Korako trankvile. "Nek l'ebrian dronintan Pimon, Ira Hayes, ricevinton de la Kongreses Medal' de Honor', levinton de l'usona flago cxe Ivo-Gxima, venkinton en la Pacifiko, ktp. Mi konas historion, almenaux tiun instruatan en mezlernejo." Rimarkeblis amareta akreco en sxia aliaspekte milda vocxo. [Dum la Dua Mondmilito, la usona armeo uzis indianajn lingvojn nekonatojn de la Japanoj por sekretaj mesagxoj. Ivo-Gxima estas Pacifika insulo kie okazis granda batalo inter Usono kaj Japanio. Foto de soldatoj levantaj l'usonan flagon sut l'insulo estas tre fama en Usono, kaj servis kiel modelo por same fama skulptajxo.]

Alj surprizigxis. Sxi memoris ke junas cxi alta, kurioze maltrankviliga, profunde aplomba junsxio. "Cxu en mezlernejo?" sxi demandis. "Tio okazis ja post miaj lernejjaroj."

"Hodiaux nunaj aferoj priinstruatas en la lernejoj. Mi supozas ke oni ne faris tion antviktempe," sxi sxercis.

Denove Alj spertis la strangan senton ke Korako auxdivas sxiajn pensojn. "Do, kie logxas la Misisipexoj? Aux logxis, pli bone dirite."

"Ni estas Algonkva popolo, unu el l'Anisxenabeg, aux originaj homoj. Sinjoro Bruer, kiu estis mia avo, pli-malpli, diris ke nia originejo estas la steloj, sed ni poste venis sur la dorson de Testudo. Nia tribo ekestis pro iom da amorludado cxe Tero-Ino aux Unua Matro, Auxsecx. Tiutempe ni logxadis cxirkaux la Grandaj Lagoj. Poste ni iris suden kaj okcidenten de tie, kiam la blankuloj komencis alveni de l'oriento. Mi estas la plej lasta," sxi diris senemocie, "kaj mi logxas kie ajn mi estas."

Post medita silento Alj diris, "Mi venis cxi tien dum la milito, la Dua Mondmilito," sxi ridetis. "La loko havas specialan etoson, almenaux tiel sajnas al mi. Eble mi nur sxatas la pluvon. Kaj mi trovis suficxe bonan laboron, kaj ankaux iuj inamikoj el l'armeo eklogxis cxi tie, do cxi tie mi estas."

"Mi venis cxi tien kiam mi estis dekkvarjara, kaj eklogxis kun l'edzino de mia matra onklo. Sxi adoptis min kiam miaj matro kaj patro mortis. Sed ili logxis en alia rezervejo, nordokcidente de cxi tie. Cxiakaze, de preskaux sep jaroj mi estas en la regiono, kvankam dum la pasintaj du aux tri jaroj mi multe vojagxis. Kaj mi studas."

"Cxu vi ofte venas cxi tien?"

"Suficxe. De du jaroj mi ne cxeestas unu el cxi tiaj aferoj, sed mi venas viziti Betjn kaj Rajmondon kaj la familion de tempo al tempo. Ni iagrade parencas."

Cxe unu fino de la longdomo, la muzikistaro, konsista el du oldaj violonistoj, kaj juna, bela knabo fiere klinanta super brila gitaro, agordis siajn muzikilojn. Homoj cxirkauxmovigxadis, ensxrankigante telerojn kaj mangxajxon. Alj levis la rigardon kaj rimarkis ke la plej multaj familianoj okupigxas pri purigado. Sxi starigxis. "Mi supozas ke nun estas purigotempo," sxi diris. Korako starigxis sur siaj longaj kruroj. Sxiaj altkalkanumaj botoj modeste brilis el sub la plisita rando de sxia nigra, strikta, vakera pantalono. Sxi etendis la manon, dirante, "Mi estas Edj Korako."

Alj prenis gxin, milde premis gxin momente, kaj ellasis gxin. "Mi scias," sxi diris. "Tio havas specialan signifon, mi kredas." Sxi kapskuis kvazaux por sennubigi la menson. "Mi estas Ali Akcipitro." Sxi ridetis.

"Korako kaj Akcipitro." La junsxio en la nigra cxemizo mokvocxis. "Eble ni farigxu indiana komediparo."

"Jes, ja," Alj kapjesis, pensante, "Nu, unu el ni estas suficxe komika. Espereble ankaux l'alia." Ili portis siajn telerojn al loko kie pluraj inoj babilis kaj ridadis dum reordigo de cxio post la festeno.

Post la reordigo, Korako parade pasxis al Alj. "Cxu vi scias ke la signifo de via nomo estas 'perdito' en ilia lingvo?" sxi diris, perkape gestante al la domanoj.

"Jes, tio jam de suficxe longa tempo estas sxatata sxerco cxi tie," diris Alj. "Tio kaj mil variaj formoj samtemaj."

"Se vi estas perdita, mi vetas ke mi povas trovi vin," Korako diris, rigardante rekte en Aljes okulojn.

"Nu," diris Alj, same sxajntrankvile fikse rigardante la viglan, belan vizagxon, pensante, "Bone, eta galantino, ni ekscios cxu vi sincere parolas." Sxi devis regi sin por same fiksrigardi kiel Korako. "Mi estas perdita kiel ajna nigra sxafideto."

"Trovinto lauxrajte retenas, do," diris Korako per mallauxta, surprize fortika vocxo, kaj prenante Aljes manon, sxi tiris sxin eksteren en la sencxesan pluvon.

Reiro al la Biblioteka Indekso