LA AMIKOJ de Vilhelm Ekelund (Svedio)

O auch mir ist das Andenken an unsere
Spaziergaenge das heiligste das ich kenne.

-Heinrich Wackenroder
[el] Briefe an L. Tieck

Ho horo de melankolio en la granda urbo
kie la pala suno sinkas sub la malakran glitan randon
de malhelblua sxveba fumo -
ankoraux ne sxaltitas ajnaj lumoj. En karbe blua Julia vespero
Berlino kasxas sin.
Cxevalo kusxas morta sur la strato, blanka kaj griza skeleto.
Tute surdiga
minuton post minuto
kiel tondrokrako
trajno sur la levita fervojo: Hallesches Thor

Cxiun vesperon kiam mi hejmenvagas
mi venas cxi tien.
Sed mez la konfuza bruo,
super la sxriko kaj sonegacx'
okazas kelkfoje
ke sankta silento
ekregas l'animon:
bildo aperas.

En la somera komenco
matenas -
cxi tie trovigxis kvietaj dometoj
malantaux gxardenetoj kaj hegxoj kaj arboj
cent jarojn agxaj.
Proksimigxas du figuroj, ekvidas unu la alian,
kaj la animo mem levigxas, probene pliigxinta,
senlima spaco
trema pro
lumo
sxanceligxa pro tenero.

Eksteren en la sunan spacon
ili pasxas senbrue -
kaj nun - silentaj . . . restas,

du manoj
kurbigxas super
la libro,
vangoj renkontigxas
mole radiante
varmon reciproken,
karesaj brakoj
kusxigxas
sur junajn glatajn sxultrojn,
okuloj malheligxas
pro fido,
sorrigardas kaj
renkontigxas en radia
brakumo de am'.

De la polvo kaj bruo
en la malhelejon de la apudkaja arbar' mi vagas
kien dormas senhejmuloj
sur la benkoj -
kapenmane
infanoj mallauxte ploras en la mallumo . . .

(1903)

FINO

Biblioteka Indekso