LAUXDANTE ANONIMAN SEKSUMADON de Bob Mellors (Britio)

Cxi artikolo unue aperis en Beletra Nicxo de FORUMO N-RO 48, februaro-marto, 1988.

Lastatempe la cxefpolicisto de la angla urbego Mancxestro, James Anderton, akuzis gejojn, ke ili ruladis sin en de ili mem farita kloako. AIDS, li diris, estas rekta konsekvenco de tiu rulado. Mi supozas, ke multaj gejoj komprenis tion, kion li pripensis.

Kelkfoje oni malfacile imagas, kion bone edukita policisto opinias pri la pli malcxastaj aspektoj de nia seksvivo. Sendube la plejparto rapide alkutimigxas al la strangaj peketoj de cxia homo, kaj rapide forgesas surprizigxi pri niaj, plejparte senkulpaj, agoj. Malmultaj fascinigxos aux ecx obsedigxos pri tiuj - la agoj de policistaj sxajndeliktuloj sugestas nivelon de perverseco, kiu estas al mi tute nekomprenebla. Nur unu-du el ili obsedigxas pri geja seksumado, ke fine (kiel James Anderton mem) ili opinias, ke Dio ordonis, ke ili kondamnu tion.

Iam sxajnas, ke la moderna elekto por gejoj estas monogamio aux cxasteco. La problemo estas, ke tiu elekto ne tauxgas por cxiuj. Ni cxiuj eble sopiras konstantan amikon, sed ne sukcesos trovi iun, kiu ja tauxgus al ni kaj ankaux estus felicxa kun tio, kion ni povas proponi. Ni povas ecx konkludi, ke al ni dauxra amikeco ne eblas, cxar niaj deziroj estas de si mem kontrauxaj. Tio eble ne haltigus nian sercxadon, tamen eble tio plirealigus niajn sopirojn.

Monogamio povas esti gxuplena, kaj ni povas envii tiujn, kiuj sukcese atingas tion, tamen tio ne signifas, ke tia elekto yauxgas por cxiuj. Same pri cxasteco: dum cxiu historia epoko, iuj homoj elektis cxastecon pri diversaj kialoj. Multaj homoj plene vivas, kaj al tiuj mankas nenio pri neseksumado. Eble al tiuj tia cxi agado ne estas malfacila: ili faras tion sen tro multa peno aux bedauxro. Mi ripetas, kvankam tiaj homoj estas eble envindaj, tamen tiu elekto ne tauxgas por cxiuj.

Mi volas kante lauxdi la anoniman seksumadon! Nur tiu afero ekvilibgrigas malmultajn gejojn mense kaj spirite, kaj ceteraj gejoj ne rajtas kondamni ilin.

Apartan gxojon donas anonimaj renkontoj: oni povas imagi tion, kion vi sxatas en la alia. Tamen, ke la aliulo samtempe partoprenas, signifas, ke ekzistas iom da homa interrilato. Fantazioj kreskas aux forigxas. Novaj pordoj eble malfermigxas, kaj antauxe neimageblaj seksaj travivajxoj eble okazas.

Eble tiaj okazajxoj povas esti pli facilaj ekster la cxiutaga vivo, kie ni alkutimigxis al pli ordinara agado. Oni povas pli facile esplori siajn fantaziojn kun nekonato. Dum tiuj mallongaj renkontoj, respondeco estas forjxetita. Dum tiaj momentoj, la memo povas riveligxi.

Negejaj amikoj kaj ecx iuj policistoj rezonas, ke gejoj nun havas la proprajn trinkejojn kaj klubojn, kaj ne plu bezonas tiajn renkontigxojn. Tamen la leganto versxajne konas, ke ekzistas rekteco kaj facileco cxe anonima seksumado, kio ege malsimilas la pli komplikan aferon de babilado kaj konatigxo kun aliuloj en la supre menciitaj renkontejoj.

Ne cxiu anonima seksumado estas memrivela. Iuj homoj estas tre precizaj pri la dezirataj agoj: oni povas imagi, ke iuj deziras ekscitadon de la mampintoj jxauxde, kaj strecxadon de la testikoj vendrede. Al spektanto, tiuj plezuroj eble sxajnas malgrandaj kaj negravaj, sed kiam oni konsideros la riskojn kaj la klopodojn, tiaj agoj devas esti gravegaj al la partoprenantoj. Sen tiuj ilia vivo eble disigxus.

Vi eble do ne estas certa pri tio, kio placxas al vi. Jen kie anonima seksumado povas esti pli efika ol aspirino por eviti kapdoloron. Estas la neantauxviditajxo, kiu estas tiom ekscita kaj rivela. Cxi tie anonima seksumado superas aliseksamon.

Parte la kialo estas, ke inter samseksamuloj, oni neniam estas certa, kiu rolas la "viron", kaj kiu la "virinon". Aux cxu oni seksumos reciproke kaj virine, fratine, aux reciproke seksumos frate, vire, kaj kompreneble tiuj simplaj eblecoj ne estas la fino; multaj permutoj de cxi tiuj estas eblaj dum nur unu renkonto.

Simila diverspotenco pri memrivelado ekzistas inter aliseksamuloj, sed ofte sxajnas, ke gejoj pli facile glitas inter espekteco kaj malrespekteco, kaj neniu kaptas ilin. Legantoj, kiuj konas min, scias, ke mi estas adepto de la ideoj de la hungara transvestita filozofo Charlotte Bach ( sxarlot bahx, 1920 - 1981 ), kiu logxis en Anglio de post 1948. Eblas, ke simile al mi, ne placxas al vi homoj, kiuj konstante insistas pri la doktrinoj de sia guruo (sankta instruisto). Tamen Charlotte Bach havis ideojn pri tiuj aferoj, kies auxtorecon mi ne rajtas pretendi.

La malpli grava diro de Bach estas, ke seksaj devioj estas kvazaux lambastono, kaj ke strebado "kuraci" deviulojn de ilia devio aux iel malhelpi ties plenumeblecojn, estas kiel forpreni lambastonon. Estas la devio mem, kiu permesas, ke ili alie kondutu normale.

Laux tiu cxi opinio, seksaj devioj efikas kiel sekurigaj valvoj por liberigo de internaj strecxoj. Post tia liberigo, homoj povas reigxi konsciencaj gepatroj, respektindaj civitanoj, bankistoj aux io ajn. Ne malsimilas al gejoj; inter seksaj devioj Charlotte Bach inkluzivis cxiajn kapricojn kaj pekojn de la homaro.

Parolado pri lambastonoj, sekurigaj valvoj kaj devioj eble dolorigos la orelojn de la plej ardaj gejliberiguloj, sed tio estas nur parto de la rakonto. La pli grava diro de Charlotte Bach fluas el sxia tre persona ekzegezo de la Biblio.

Iu ajn rabeno aux biblia klerulo konsentus, ke la hebrea vorto "qadesh" ( : kadesx ) havas du signifojn. Gxi signifas kaj sanktulon kaj konfuzseksulon. Simile la vorton "malakh" aux "molakh" oni povas traduki [per] ["] angxelo ["] - mesagxisto de Dio - aux [per] ["] mola viro ["]. Tiuj cxi duopoaj signifoj mankas al modernaj tradukajxoj, sed al la homoj, kiuj skribis la Biblion, kaj al ties legantaro, tiu cxi ambiguo estus evidenta.

Kiam Jakobo pasigis noikton luktante kun angxelo (Genezo 32:24-31), li sercxis respondon al sia interna maltrankvilo pere de seksumado kun nekonato. Laux la Biblio, la sekvintan tagon li lame piediris. Nur Dio scias, kion li faris dum la nokto!

Cxie en la Biblio estas rakontoj pri renkontoj kun angxeloj, aux molaj viroj, krom aliaj diversaj perversioj. La profeto Hozea edzigxis kun putino. Isaiah vagadis tute nuda dum tri jaroj. Ne estas surprize, ke oni aludis al la profetoj uzante la mabiguan titolon "kadesx - konfuzseksulo". Ecx hodiaux la religia alvokigxo placxas plajparte al iomete inecaj viroj kaj iomete virecaj virinoj.

Estas vere, ke moderna malsano ombras nian seksagadon, kaj nuntempe estas sagxe, ke oni estu singardema. Sed ne necesas, ke oni pretendu, ke unu el la plej gravaj aspektoj de nia seksagado ne ekzistas, kaj, ke gejeco estas nur alia speco de hejmkomforto. La kreebleco [kreivo, krea povo] de nia sekssento ekzistas nur pro ties kaoso kaj malordo. Sen seksaj devioj, nia specio ankoraux vivus en la arboj, butikumus en malmodaj butikoj, kaj ecx neniam estus elrampinta el la marcxoj. Sen seksaj deviuloj, la Biblio mem ne estis skribita!

Se homoj hontas pri siaj deziroj, pri anonima seksumado, ili sentu sin komforte, ke la sankta libro de nia civilizacio estas plenplena de tio. Anonima seksumado, kiel mensa higieno, sin gxustigas, sed gxi ankaux estas integra parto de la sercxo de nia specio al iluminigxado. Tion diras la Sankta Biblio, cxefpolicisto aux ne.

Biblioteka Indekso