Logxejo de la Spiritoj

Ekstrakto elLOGXEJO DE LA SPIRITOJ de Tobias Schneebaum

Tobias Schneebaum [pr. Sxnebauxm], naskita en 1922 en Brooklyn, Novjorko, je l'agxo de 12 jaroj, vidis "sovagxan viron" cxe travoajagxanta karnavalo. Laux Schneebaum, "Ekde tiu momento mi voluptavidis la sovagxulon," kaj tial li multe vojagxis al tre diversaj regionoj de la mondo sercxante lin. Nature dotita de respektemo kaj amemo al fremdkulturanoj, li trovis sian samseksamon tre helpa por intimigxi kun viroj de kulturoj preskaux neniel similaj al tiu de la industria mondo.

Dum la 1980-aj jaroj li vojagxis al Asmatio, regiono de la sudokcidenta marbordo de Nov-Gvineo kaj parto de la Indonezia provinco Irian Jaya. Schneebaum dauxre logxas tie kaj estas la direktoro de la Muzeo de Asmatio.

La jena ekstrakto el lia libro Logxejo de la Spiritoj priskribas tradician kulturan formon de samseksamo inter niaj Asmataj fratoj:

Unu tagon, proksimume unu jaron post mia unua vizito, mi iris tien sola, kaj kiel cxiam, oni entuziasme salutis min. Akapitsjin eniris la domon de la instruisto baldaux post mallumigxo kaj invitis min eksteren. Li portis tamburon kaj la bragxon por varmigi la lacertohauxtan tamburkapon, por strecxi kaj agordi gxin. Li frapis la tamburon lauxte je la komenco, vokante al amikoj. Li mallauxte ekkantis. Baldaux alia viro cxeestis kun tamburo, poste alia, kaj la triopo ludis kaj kantis mallauxte. Poiome du dekduoj aux pli da viroj arigxis kaj ni cxirkauxis la tamburistojn. La viroj komencis kanti pli lauxte. Cxi tio estis varma, spontanea bonvenigo, kaj Akapitsjin improvizis versojn pri mia alveno kaj miaj antauxaj vizitoj. La oldaj viroj kaj la junuloj proksime cxirkauxis min, tusxis min, frotis miajn sxultrojn, bruston, abdomenon, pudendon, ridante, ludante, movante la manojn sur mi. Mi brakumis ilin kaj respondis, malgraux mia nepovo rekoni individuajn vizagxojn en la malhela lumo de la eta fajro. La nokta cxielo montris la klinitan Sudan Krucon malalte super la hrizonto. Mi sercxis Orionon kaj Plejadon sed ne povis trovi ilin. Ankaux infanoj ok aux nauxjaraj cxeestis, kun la brakoj cxirkaux la talioj de la pli agxaj viroj. Ni balancigxis kaj malfermis kaj fermis la genuojn en lanta danco. Brakoj cxirkauxis sxultrojn por varmigxi en la frida aero.

Akapitsjin finis sian kanton kaj frapis sian tamburon laux ritmon finmetan al la bonvenigo. La viroj disiris. Akapitsjin venis al la domo kun mi, demetis siajn vestojn kaj eniris mian moskitosxirmilon. La instruisto kaj ties familio dormis malantaux muro, en alia cxambro. Tiu cxi ne estis la unua amora kontakto inter ni. Jam agnoskitis ke kiam mi estas en la vilagxo, li pasigas la noktojn kun mi.

Nelonge poste Akapitsjin diris, "Ndoram ata vima." Mi ne komprenis la vortojn gxis li tradukis ilin en la Indonezian: "Sava mau balas," - "Mi volas ekvilibron." La esprimo havis nenian signifon por mi gxis li turnigxis tiel ke ni inversigis niajn poziciojn kaj li estis supre. La momento konsternis kaj plenis de implicoj al mi tiam nepripenseblaj.

Matene de la morgauxo, mi sugestis ke ni promenu. Mi volis fari meti kelkajn demandojn sengxene de la neevitebla homamaso venonta por paroli, auxskulti, kaj rigardi; mi volis demandi pri aferoj al mi supozataj privataj.

"Kial ne resti cxi tie?" li scivolis. Mi klarigis, kaj li diris, "Ni restu tie cxi. Estas komforte."

Ni sidigxis cxe tablo kaj parolis. Viroj kaj knaboj eniris; la pli junaj staris proksime, apogante la kubutojn sur la tablo, la pli agxaj sidis sur la planko. Kun tiom da homoj cxirkauxe sxajnis neprobable ke Akapitsjin aux ajniu alia inventus faktojn rilate siajn verajn kredojn.

Akapitsjin cxiam nomis min mbai, intersxangxo-amiko, sed nur pli poste mi komprenis la plenan signifon de l'esprimo. Nenio farata aux dirata ajniel sekretis. Cxiuj siciis ke ni pasigis la nokton kune, kiel ni jam faris antauxe. Mi neniam rimarkis ion ajn nekutiman en nia rilato; nur la uzo de tiu esprimo pri ekvilibro kaj la vorto mbai far Akapitsjin instigis mian demandadon.

"Havi mbai," Akapitsjin klarigis, "similas havi papisj partneron, intersxangxo-partneron. Cxiu el ni havas sian mbai cxi tie. Pastoro cxesigis papisj, la intersxangxon de edzinoj inter ni, sed ni ankoraux havas nian mbai. Li ne scias pri tio. Li scias ke ni havas niajn intersxangxo-amikojn, sed li ne konas nian rilaton, kaj li ne konas la vorton mbai, mi kredas. Antauxe, pasintece, du mbai insxangxis edzinojn dum maskofestoj kaj dum festoj de la saguovermoj kaj kiam okazis milito, aux kiam okazis tiom da tondro ke ni cxiuj ektimis. Malgraux tio ke ne plu estas papisj, ni ankoraux havas niajn mbai.

"Kayet, kiel vi scias, estas mia mbai, kvankam mi ankaux nomas vin mbai. Al Kayet tio ne gxenas; li scias ke baldaux vi foriros."

Mi scivolis pri la mbai de Akapitsjin, kaj pri liaj eblaj opinioj koncerne nian rilaton. Akapitsjin diris ke lia malsanas kaj ne povas eliri sian domon, sed mi kredis ke li eble koleras pro mi kaj ne volas konatigxi kun mi. Kiam li ja aperis plurajn tagojn poste, li sxajnis amikema, sed mi neniam povis paroli kun li pri la triangulo en kiu ni trovigxis.

"Kayet kaj mi kune ludas ekde la infanagxo," pluparolis Akapitsjin. "Mi mem trovis lin. Ni reciproke trovis unu l'alian. Niaj familioj ne kunigis nin kiel vi opinias. Mbai reciproke elektas sin, kaj estas intimaj, kiel fratoj, sed ecx pli intimaj. Kiam mbai estas infanoj ili ludas kune kaj reciproke intertusxas penisojn kaj ekzamenas siajn tutajn korpojn. Ili kune spertas erektigxojn kaj kiam ili suficxe agxigxas, ili reciproke masturbas sin, ili yipit a minau tamen emefafarimis, ili reciproke retrotiras siajn penisajn sxelojn. Tion ili faras kiam ajn, kiam placxas al ili. Eble dum fisxado aux kunestado en la arbaro; eble neniu alia endomas kaj ili solas.

"Kelkfoje pli agxa viro ludas per la peniso de juna knabo; kelkfoje junaknabo ludas per la peniso de pli agxa viro. Sed estas la mbai, kiuj kune seksumas cxi tie. Foje tio estas tamen mbe mbakuman, kiam viro sucxas la penison de alia viro, sia mbai. Kelkfoje viro eniras la pugon de sia amiko, tamen mbai sumapun, aux kelkfoje ni diras feper mbimar, por indiki la saman aferon.

"Ni scias ke estas malsame cxe la Marind-oj. Tie ne ekzistas mbai. Neniuj junaj viroj kune seksumas. Tie, estas cxiam juna knabo kunpli agxa viro. Oni donas la knabon al la frato de lia matro, kiu instruas al li kiel faligi saguarbojn, fisxi, militiri, kaj dum la nokto estas lia amorkunulo. Tie neniel similas kiel cxe ni. La Marind-oj kredas ke nur pli agxa viro rajtas eniri la pugon de junulo. Tion oni faras por ke la spermo kreskigu la knabon pli rapide en grandan militiston. Tie ne ekzistas penissucxado. Ili diras ke malbonas por ili fari tion."

Nenio en mia legado sugestis ke ajna grupo en Novgvineo iam ajn kutimas kaj kacsucxi kaj sodomii. Laux mia legado ne ekzistis grupo kies samagxaj viroj kaj knaboj havas amorajn rilatojn. La Asmat-oj de la ekstrema sudo sxajnis unikaj tirilate. Poste, mi eksciis ke fakte ili ne unikas rilat amora agado inter egalagxaj viroj.

* * * *

"En alia parto de cxi insulo," mi diris al Akapitsjin, "malproksime de tie cxi, estas homoj nomataj Fore, kiuj enmetas spliton de dorna grimparbedo en la penistruon kaj turnetas gxin gxis sango kaj spermo elfluas. Tio estas parto de diversaj inico-ceremonioj. Cxu ekzistas io simila tie cxi?"

"Ho, ne! Tio nauxzas! Tiuj ne estas homoj!" Akapitsjin pri parolis tion kun la aliaj kaj cxiuj ensucxis aeron pro hororo. Pasis dek minutoj antaux ol cxiuj retrankviligxis kaj Akapitsjin povis plu paroli.

"Mbai," diris Akapitsjin post reserenigxo, "estas cxiam amikoj kaj cxiam helpas unu l'alian kiam okazas problemo. Ili estas cxiam amikoj senkonsidere de ajna okazajxo. Ili restas mbai dum la tuta vivo, gxis unu el ili mortas. Kelkfoje unu jxaluzigxas cxar l'alia estis kun alia viro. Li ne jxaluzigxas kian tiu iras kun alia ino, ne sia adzino, sed nur kiam li estas kun alia viro. Li rajtas sucxi la penison de alia viro aux ecx eniri lian pugon, tio ne gxenas. Sed li ne rajtas orgasmi. Tiam, lia mbai tre kolerigxas."

Je cxio dirita de Akapitsjin l'aliaj kapjesis konsente aux aldonis iomete malsamajn versiojn de tio dirita. Tute mankis embaraso aux sindeteno. La sola problemo estis scii kiajn demandojn fari. Mirigis min ke cxio tiom malkasxas, ke cxiuj scias pri kio okazas inter Akapitsjin kaj mi, ke olduloj auxskultas kaj ankaux junaj knaboj. Akapitsjin ecx nomis min mbai antaux sia edzino, konsternante min. Cxiuj sciis pri kion kune faras mbai, kaj sxajne malestis ajna kialo ne priparoli cxiujn aspektojn de la rilato. Ili evidente plene fidis min kaj ecx parigxis por montri al mi kiu estas kies mbai, permesante al mi fari fotojn. Ili atentigis min pri la du plej oldaj viroj de la vilagxo, ambaux eble 45-jaraj. Ili jam perdis siajn unuajn mbai. Estante en tiu stato, ili adoptis unu l'alian.

"Jes, Tombias," Akapitsjin diris responde al specifa demando, "ekvilibro estendas. Ekvilibro cxiam necesas inter mbai. Ne ekzistas alia kielo. Kiam unu mbai sucxas la penison de sia amiko, la paro ne rajtas disigxi gxis la amiko turnigxos kaj sucxos lian penison. Se unu eniras la pugon de l'alia, tiu devas turnigxi kaj eniri lian pugon. Mbai devas cxiam redoni cxion prenitan. Kiam mi alportas fisxojn al la domo de Kayet, mia mbai, li alportos al mi saguon kiam li venontfoje iros en la gxangalon. Kiam mi alportas saguon al li, li poste alportos al mi fisxojn aux saguvermojn. Kiam mi koleras kontraux iu en Pirimapun, Kayet devas akompani min por batali tiun. Kiam Kayet batalas, mi devas helpi lin. Ni devos kundividi cxion, kion ni havas. Cxio devas resti en ekvilibro."

* * * *

"Kaj viaj edzinoj?" mi demandis al Akapitsjin. "Cxu ili scias pri via seksrilato kun via mbai? Cxu ili ne jxaluzigxas?"

"Niaj inoj scias cxion kaj ne jxaluzigxas. Nur kiam ni estas kun aliaj inoj ili koleras. Tiam ili tre kolerigxas, sed ne kiam ni estas kun niaj mbai.

"Kelkfoje ni ja havas aliajn inojn. Niaj edzinoj batas nin per brulligno eksciante pri tio, sed ni tre zorgas por ke ili ne eksciu.

"Ankaux ni kolerigxas kontraux niaj edzinoj. Foje ili iras kun aliaj viroj kaj provas kasxi tion, sed ni viroj pli inteligentas kaj scias pri kio okazas. Ni batas ilin kaj kelkfoje ni eljxetas ilin el la domo. Ni devigas ilin reiri al la patra domo se ili tro amoras kun aliaj viroj. Ni ne permesas al ili reveni. Ni prenas alian edzinon - novan, junan,"

"Se vi ne sxatas vian mbai aux tro disputas kun li, cxu vi rajtas sxangxi lin por alia viro?"

"Ho, ne! Estas malsame inter mbai. Eble ni koleras kontraux li, sed nia mbai restas nia mbai gxis unu el ni mortos. Ni ne rajtas forjxeti lin kiel edzinon. Tion ni ne volas. Li estas kun ni dum la tuta vivo."

"Kio okazas," mi demandis, "se vi kaptas vian edzinon seksumante kun alia viro?"

"Ho! Mi batas sxin," respondis Akapitsjin.

"Kio okazas se vi kaptas vian mbai kun alia viro?"

"Ho! Mi batas la alian viron!"

"Cxu vi ne batas vian mbai?"

"Ho ne! Mi neniam batas lin. Li estas mia mbai!"

FINO

Biblioteka Indekso