MALBELA ANASIDO de Hans Christian Andersen. Tradukis L.L. Zamenhof

Cxu Malbela Anasido tauxgas en la Biblioteko de Samseksamo? Nu, kiam vi laste legis gxin? Hans Christian Andersen estis subpremita samseksamulo versxajne neniam plene spertinta l'amon de alia viro pro sia bedauxrinda emo enamigxi al aliseksamaj viroj nekapablaj reciproki sampasie al li. Malbela Anasido estas mito pri geja burgxonado, kaj tion intuicias multaj infanaj samseksamuloj. Indas memori ke cignoj famas pro la kutimo de multaj samsekse parigxi dum la tuta vivo. Legu, gxuu, kaj memoru!

- Malbela Anasido -

En la kamparo estis belege! Estis somero. La greno estis flava, la aveno estis verda. La fojno sur la verdaj herbejoj staris en fojnamasoj, kaj la cikonio promenadis sur siaj longaj rugxaj piedoj kaj klakadis Egipte, cxar tiun lingvon gxi lernis de sia patrino. Cxirkaux la grenkampo kaj la herbejoj etendigxis grandaj arbaroj, kaj meze de cxi tiuj trovigxis profundaj lagoj. Ho, estis belege tie en la kamparo! En la lumo de la suno kusxis malnova kavalira bieno, cxirkauxita de profundaj kanaloj, kaj de la muroj gxis la akvo tie kreskis grandaj folioj de lapo, kiuj estis tiel altaj, ke sub la plej grandaj tute rekte povis stari malgrandaj infanoj. Tie estis tiel sovagxe, kiel en plej profunda arbaro. Tie kusxis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn.

Fine krevis unu ovo post la alia. "Pip, pip!" oni auxdis, cxiuj ovoflavoj vivigxis kaj elsxovis la kapon.

"Rap, rap!! Rapidu, rapidu!" sxi kriis, kaj tiam ili ekmovigxis kaj rapidis lauxforte kaj rigardis sub la verdaj folioj cxiuflanken. La patrino permesis al ili rigardi, kiom ili volis, cxar la verda koloro estas bona por la okuloj.

"Kiel granda estas la mondo!" diris cxiuj idoj; cxar kompreneble ili nun havis multe pli da loko al tiam, kiam ili kusxis ankoraux interne en la ovo.

"Cxu vi pensas, ke tio estas jam la tuta mondo?" diris la patrino. "La mondo etendigxas ankoraux malproksime trans la dua flanko de la gxardeno, gxis la kampo de la pastro; tamen tie mi ankoraux neniam estis! Vi estas ja cxi tie cxiuj kune!" sxi diris plue kaj levigxis. "Ne, mi ne havas ankoraux cxiujn! La plej granda ovo cxiam ankoraux tie kusxas! Kiel longe do tio ankoraux dauxros? Nun tio efektive baldaux tedos al mi!" Kaj sxi denove kusxigxis.

"Nu, kiel la afero iras?" demandis unu maljuna anasino, kiu venis sxin viziti.

"Montru, mi petas, al mi la ovon, kiu ne volas krevi," diris la maljuna anasino. "Kredu al mi, tio estas ovo de meleagrino! Tiel mi ankaux estis trompita, kaj mi havis multe da klopodoj kun la idoj, cxar ili timas la akvon."

"Mi tamen ankoraux iom kusxos sur gxi!" respondis la anasino. "Se mi jam tiel longe kusxis, ne estas ja grave kusxi ankoraux iom pli!" "Ciu laux sia gusto!" diris la maljuna anasino kaj diris adiaux.

Fine la granda ovo krevis. "Pip, pip!" diris la ido kaj elrampis. Gxi estis tre granda kaj rimarkinde malbela. La anasino cxirkauxrigardis gxin. "Tio estas ja terure granda anasido!" sxi diris. "Neniu el la aliaj tiel aspektas. Cxu efektive tio estas meleagrido? Nu, pri tio ni baldaux konvinkigxos! Gxi iru en la akvon, ecx se mi mem devus gxin tien enpusxi!"

En la sekvanta tago estis belega vetero. La suno varmege lumis sur cxiuj verdaj lapoj. La anasino-patrino venis kun sia tuta familio al la kanalo. "Plaux!" sxi ensaltis en la akvon. "Rap, rap!" sxi kriis, kaj unu anasido post la alia mallerte ensaltis. La akvo ekkovris al ili la kapon, sed ili tuj suprenigxis returne kaj eknagxis fiere, la pidoj movigxadis per si mem, kaj cxiuj ili sentis sin bone en la akvo, ecx la malbela griza ido ankaux nagxis kune.

"Ne, tio ne estas meleagrido!" sxi diris. "Oni nur rigardu, kiel bele gxi uzas siajn piedojn, kiel rekte gxi sin tenas! Gxi estas mia propra infano. En efektiveco gxi estas tute beleta, kiam oni gxin nur rigardas pli atente. Rap, rap! Venu kun mi, nun vi ekkonos la mondon. Mi prezentos vin en anasejo, sed tenu vin cxiam proksime de mi, por ke neniu tretu sur vin, kaj gardu vin kontraux la kato!"...

"Vi havas belajn infanojn, patrineto," diris la maljuna anasino. "Cxiuj ili estas belaj, esceptinte unu, kiu ne naskigxis bonforme! Estus bone, se vi povus gxin rekovi!"

"Tio ne estas ebla, via mosxto!" diris la anasino-patrino. "Gxi ne estas bela, sed gxi havas tre bonan koron, kaj gxi nagxas tiel same bone, kiel cxiu el la aliaj, mi povas ecx diri, ke eble ecx iom pli bone. Mi pensas, ke per la kreskado gxi ordigxos aux kun la tempo gxi farigxos iom malpli granda. Gxi kusxis tro longe en la ovo, kaj pro tio gxi ne ricevis la gxustan formon." Cxe tio gxi pincxis la anasidon en la nuko kaj komencis gxin glatigi. "Krom tio," sxi diris plue, "gxi estas virseksulo, kaj la malbeleco sekve ne tiom multe malutilas. Mi esperas, ke gxi ricevos solidan forton, kaj tiam gxi jam trabatos sin en la mondo."

La kompatinda anasido estis malgxoja, ke gxi aspektas tiel malbele kaj estas objekto de mokado por la tuta anasejo. Gxi estis mordata, pusxata de la anasoj, pikata de la kokinoj. Tial gxi forkuris de la anasejo. Sed ankaux gxi estis cxiam ignorata de cxiuj bestoj pro sia malbeleco. ...

Jen venis auxtuno; la folioj en la arbaro farigxis flavaj kaj brunaj, la vento ilin forportis kaj turnopelis, kaj supre en la aero la malvarmo farigxis sentebla. La nuboj estis pezaj de hajlo kaj negxo, kaj sur la barilo staris korvo kaj pro malvarmo kriadis: "Aux, aux!" Jes, oni povis jam senti froston ecx kiam oni nur pensis pri tio. Al la kompatinda anasido estis tute ne bone.

Unu vesperon, kiam la suno jxus subiris mirinde bele, el inter la arbetajxoj elvenis tuta svarmo da belegaj grandaj birdoj, kiajn la anasido neniam ankoraux vidis antauxe. Ili estis blindige blankaj kaj havis longajn fleksigxemajn kolojn; tio estis cignoj. Ili eligis strangan sonon, etendis siajn belegajn grandajn flugilojn kaj flugis el la malvarmaj regionoj al la varmaj landoj, al liberaj maroj. Ili levigxis tiel alten, tiel alten, ke stranga sento ekregis en la koro de la malbela anasido. Gxi turnadis sin en la akvo kiel rado, etendis la kolon alten al ili kaj eligis tiel strangan kaj lauxtan krion, ke gxi ektimis mem. Gxi ne povis forgesi la belegajn, felicxajn birdojn, kaj kiam gxi ilin plu ne vidis, gxi subakvigxis gxis la fundo, kaj, levigxinte denove, gxi farigxis duonfreneza. Gxi ne sciis, kiel tiuj birdoj estas nomataj, nek kien ili flugas, sed gxi amis ilin tiel, kiel gxi neniam antauxe iun amis. Tamen envio ne venis en gxian koron. Kiel ecx povus veni al gxi en la kapon deziri por si tian belecon! Gxi estus jam gxoja, se nur la anasoj volus gxin toleri inter si: la kompatinda malbela besto!

La vintro farigxis tiel malvarma, tiel malvarma! La anasido devis senlace nagxadi, por malhelpi la glaciigxon. Sed kun cxiu nokto la truo, en kiu gxi nagxadis, farigxis pli kaj pli malvasta. Estis tia malvarmo, ke la glacia kovro krakis. La anasido devis sencxese uzadi siajn piedojn, por ke la truo ne fermigxu tute. Fine gxi lacigxis, kusxis tute senmove kaj tiel enfrostigxis fortike en la glacion.

Frue en la sekvanta mateno venis vilagxano, kiu ekvidis la kompatindan beston. Li iris, disbatis la glacion per sia ligna sxuo, savis la anasidon kaj portis gxin hejmen al sia edzino. Tie gxi denove vivigxis.

La infanoj volis ludi kun gxi. Sed cxar la anasido pensis, ke ili volas fari al gxi ian doloron, gxi en sia timego enflugis gxuste en pladon kun lakto, tiel ke la lakto sxprucis cxirkauxen en la cxambron. La mastrino kun teruro interfrapis la manojn. Poste la anasido flugis sur la stablon, sur kiu staris la butero, kaj de tie en la barelon kun la faruno, kaj poste denove supren. Vi povas prezenti al vi, kiel gxi tiam aspektis! La mastrino kriis kaj penis frapi gxin per la fajroprenilo, la infanoj kuris tumulte, ridis kaj bruis. Estis bone, ke la pordo estis nefermita; tial la anasido povis tra inter la arbetajxoj savi sin en la fresxe falintan negxon, kaj tie gxi kusxis morte lacigita.

Estus vere malgaja afero, se ni volus rakonti la tutan mizeron kaj suferojn, kiujn la anasido devis elteni dum la kruela vintro. Gxi kusxis inter la kanoj kaj la marcxo, kiam la suno denove komencis varme lumi; la lauxdoj kantis, estis belega printempo.

Tiam subite disvolvigxis gxiaj flugiloj, ili movigxis pli forte ol antauxe kaj portis gxin vigle antauxen; kaj antaux ol gxi tion konsciis, gxi trovigxis en granda gxardeno, kie la pomarboj staris tute kovritaj de florajxo, kie la siringarbetoj odoris kaj klinis siajn longajn verdajn brancxojn al la kviete serpentumantaj riveretoj kaj kanaloj. Ho, kiel cxarmege, kiel printempe fresxe estis cxi tie! Kaj gxuste antaux gxi el la densejo elnagxis tri belaj blankaj cignoj; kun krispa plumaro ili malpeze kaj majeste glitadis sur la akvo. La anasido rekonis la belajn bestojn, kaj stranga melankolio gxin atakis.

"Mi flugos al ili, al la regxaj birdoj, kaj ili mordmortigos min pro tio, ke mi, kiu estas tiel malbela, kuragxas alproksimigxi al ili. Sed tiel estu! Mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pincxata de la anasoj, pikata de la kokinoj, pusxata de la servistino, kaj dum la vintro suferi cxiaspecajn turmentojn!" Kaj gxi flugis sur la akvon kaj eknagxis renkonte al la belegaj cignoj, kiuj jxetis sin kontraux gxin kun disstarigitaj plumoj. "Mortigu min!" diris la kompatinda besto kaj klinis sian kapon al la spegulo de la akvo, atendante la morton. Sed kion gxi vidis en la klara akvo? Gxi vidis sub si sian propran bildon, sed tio ne estis plu mallerta, nigregriza birdo, malbela kaj vekanta abomenon, - tio estis ankaux cigno.

Ne estas grave, ke oni naskigxis en anasejo, se oni nur kusxis en ovo de cigno!

Nun gxi sentis sin plensence felicxa pro la tuta mizero kaj suferoj, kiujn gxi trasurportis. Nur nun gxi komprenis sian felicxon, nur nun gxi povosciis gxuste taksi la belecon, kiu salutis gxin de cxiuj flankoj. Kaj la grandaj cignoj cxirkauxnagxis gxin kaj karesis gxin per sia beko.

Tiam kelke da malgrandaj infanoj eniris en la gxardenon. Ili jxetis panon kaj grenon en la akvon, kaj la plej malgranda ekkriis gxoje: "Jes, alvenis nova!" Ili plauxdis per la manoj, saltis kaj dancis, alvokis la patron kaj la patrinon, oni jxetis panon kaj kukon en la akvon, kaj ili cxiuj diris: "La nova estas la plej bela, tiel juna, kaj la maljunaj cignoj klinis sin antaux gxi."

Tiam gxi farigxis timema kaj hontema kaj kasxis la kapon sub la flugiloj; en la koro estis al gxi tiel strange, gxi preskaux mem ne sciis kiel. Gxi estis tre felicxa, sed tute ne fiera, cxar bona koro neniam farigxas fiera. Gxi pensis pri tio, kiel gxi estis mokata kaj persekutata, kaj nun gxi auxdis, kiel cxiuj diras, ke gxi estas la plej bela el cxiuj belaj birdoj. La siringarbetoj klinis sin kun siaj brancxoj al gxi en la akvon, kaj la suno lumis varme kaj fresxige. Tiam gxi elrektigis sian plumaron, gxia gracia kolo levigxis, kaj el la tuta koro gxi ekkriis: "Pri tiom da felicxo mi ecx ne songxis, kiam mi estis ankoraux la malbela anasido!"

Reiro al la Biblioteka Indekso