ONAGATO

de MISXIMA Jukio

VI

Pli malfrue la saman tagon Masujama alvokitis al la tualetejo de Mangiku. Li sentis nekutiman emocian blokon kiam li mallevis la kapon, kiel oftege antauxe, por trapasi la pordkurtenojn. Mangiku salutis lin, ridetradie, de sia sidloko sur purpura kuseno, kaj prezentis al Masujama kelkajn kukojn donacitajn de vizitinto.

"Kiel bone progresis la hodiauxa provo, laux vi?"

"Pardonu?" La demando konsternis Masujaman. Mangiku ne kutimis peti lian opinion pri tiaj aferoj.

"Kiel sxajnis?"

"Se cxio same bone progresos kiel okazis hodiaux, mi kredas ke la teatrajxo furoros."

"Cxu vi vere kredas tion? Mi treege kompatas Sinjoron Kauxasakin. Tiel malfacilas cxio por li. L'aliaj tiel arogante traktas lin ke mi suficxe nervozigxas. Sendube vi rimarkis cxe l'provo ke mi jam decidis ludi la rolon precize laux l'instruo de Sinjoro Kauxasaki. Tiel mi mem preferus ludi gxin ajnokaze, kaj mi kredas ke cxi tiel estos iom pli facile por Sinjoro Kauxasaki, ecx se neniu alia helpos. Mi ne povas efektive diri tion al l'aliaj, sed mi certas ke ili rimarkos se mi rigore obeos la instruojn. Ili konas mian kutiman kontrauxemon. Almenaux tion mi povas fari por protekti Sinjoron Kauxasakin. Estus domagxe, dum li penas tiom, se neniu helpus."

Masujama sentis nenian emocian sxveladon dum li auxskultis Mangikun. Plej versxajne, li pensis, Mangiku mem ne konscias pri sia propra enamigxo. Li tiagrade alkutimigxintis prezenti amon heroskale sur la scenejo. Masujama mem konsideris tiajn sentojn formitajn en la koro de Mangiku, kiel ajn oni nomu ilin, tute nekonvenaj. Cxe Mangiku li atendis multe pli travideblan, artefaritan, estetikan esprimon de emocioj.

Mangiku, tute eksterkutime, sidis konsiderinde neformale, tiel donante ian langvoron al sia delikata figuro. La spegulo reflektis la faskon de karmezinaj asteroj, arangxitaj en la klozonea vazo, kaj Mangikues antaux nelonge razitan nukon.

La tagon antaux la komenco de la surscenejaj provoj, l'agacatado de Kauxasaki jam igxis korsxira. Tuj post la fino de la lasta privata provo, li invitis Masujaman akompani lin al drinkejo, sxajne perdinte eltenivon. Masujama okupatis tiumomente, sed du horojn poste li trovis Kauxasakin en la drinkejo kie ili planis renkontigxi. Tiu ankoraux atendis lin. La drinkejo homplenis, kvankam estis la vespero antaux Silvestro, kiam drinkejoj kutime senhomas. Drinkante sola, Kauxasaki aspektis pala cxe la vizagxo. Li estis tia homo, ju pli drinkinta, des pli pala. Masujama, tuj post eniro ekvidinte la cindrokoloran vizagxon, sentis ke la junviro selas lin per nejuste peza sxargxo. Ili vivis en malsamaj mondoj; gxentilo neniel postulas ke li respondecu pri Kauxasakies necertado kaj turmentigxo.

Kauxasaki, ne surprize, tuj salutis lin per bonhumora mokriprocxo, akuzante lin pri dividita lojaleco. Masujama respondis per rideto. Li pli agxis ol Kauxasaki nur kvin aux ses jarojn, sed li posedis la memfidon de viro vivanta inter homoj "konantaj la mondon." Samtempe, li iel emviis cxi viron neniam suferintan, aux almenaux, ne suficxe. Rilate la kulisan klacxadon kontraux Kauxasaki, Masujamaes indiferenton kauxzis ne precize manko de moralhonesto pro nuna sekura rango en la kabuka hierarkio. Lia indiferento montris ke li tute ne rilatas al tia eble al li detrua sincero.

Kauxasaki parolis. "Mi ne plu povas toleri la tutan aferon. Tuj post kurtenlevo de la inauxgura vespero, malaperi ege kontentigos min. Scenejprovoj ekde morgaux! Senti tioman nauxzon superas mian eltenivon. Tiu cxi estas la plej acxa tasko al mi iam ajn donita. Mia limo jam atingitas. Mi neniam plu trudeniros mondon ne mian."

"Sed cxu vi ne atendis ion tian ekde la komenco? Kabuko ne samas la modernan teatron, malgraux cxio." La vocxo de Masujama fridetis.

La sekvaj vortoj de Kauxasaki surprizis: "Mangiku estas la plej neeltenebla. Mi vere malsxatas lin. Mi neniam plu laboros kun li." Kauxasaki fiksrigardis la spiralajn fumbukletojn sub la malalta plafono, kvazaux al la vizagxo de nevidebla malamiko.

"Mi neniam divenintus. Sxajnas al mi ke li cxiel klopodas kunlabori."

"Kial vi kredas tion? Kio pri li aparte bonas? Ne nulte gxenas min kiam l'aliaj aktoroj ne atentas min dum provoj, aux kiam ili provas timigi min, aux ecx kiam ili sabotas cxion, sed Mangiku estas nekomprenebla al mi. Li nur fikse rigardas min per tiu rikana vizagxo. Funde li tute ne emas kompromisi, kaj li traktas min kiel senscian bubacxon. Pro tio li obeas min precize. El cxiuj nur li obeas miajn instruojn, kaj tio des pli kolerigas min. Mi tute konscias pri liaj pensoj: "Se tion vi volas, tion mi faros, sed ne kredu ke mi responsos pri la rezultoj dum la prezentado." Tion li ade signalas al mi, sen diri vorton, kaj tio estas la plej malbona sabotado al mi konata. El cxiuj li plej malgxentilas."

Masujama mirege auxskultis, sed malemis diri la veron al Kauxasaki nun. Li hezitis ecx sciigi al Kauxasaki ke Mangiku celas konduti amike, des pli riveli la tutan veron. En cxi subite enplongxita mondo, konfuzis al Kauxasaki kiel respondi al la fremdaj emocioj. Se li konus la sentojn de Mangiku, li facile supozus ke tiuj konsitigas nur aldonan insidon kontraux li. Liaj okuloj tro klare vidis. Malgraux kompreno de la teatra principaro, li ne povis kapti la malhelan, estetikan spiriton kasxatendan malantaux la tekstoj.

La Nova Jaro alvenis, kaj kune la unua vespero de la nova programo.

Mangiku ja enamigxintis. Pri l'afero la unuaj klacxintoj estis liaj aglovidaj discxiploj. Masujama, ofta vizitanto cxe Mangiku, preskaux tuj sensis tion en la etoso. Mangikues amo envolvis lin kiel kokono silkrauxpon baldaux elvenontan kiel papilio. Lia tualetejo konsistigis la kokonon de lia amo. Mangiku retirigxemis ajnokaze, sed la kontrasto inter la cxambro kaj la cxirkauxa novjara ekscito donis al lia tualetejo siaspece solenan silenton.

La premieran vesperon, Masujama, rimarkante dum pasado ke la pordo de Mangikues tualetejo plene malfermitas, decidis rigardi internen. Li vidis Mangikun de malantauxe, sidantan plene kostumitan antaux la spegulo, atende de la signalo por iri scenejen. Liaj okuloj ensorbis la palan lavendkoloron de Mangikues robo, la mildan deklivon de la pudritaj, duone malkasxitaj sxultroj, la glacean lakonigran perukon. Je tiaj momentoj Mangiku en la dezerta tualetejo aspektis kiel ino absorbata en sxpinado. Sxi sxpinas sian amon, kaj estis sxpinonta dauxre por cxiam kun la menso aliloke.

Masujama intuicie komprenis ke nur la scenejo provizas la muldilon de amo por cxi onagato. La scenejo cxeestadas la tutan tagon, la scenejo kie amo sencxese krias, malgxojas, versxas sangon. Orele de Mangiku konstante sonadas la festmuziko de l' amsublimo, kaj cxiu rafinita gesto de lia korpo sencxese uzatis pro amo sur la scenejo. Gxismedole, nenio Mangikua fremdis al amo. Liaj piedfingroj en blankaj tabioj, la delogaj koloroj de la subkimono, apenaux videblaj tra la manikaj fendoj, lia longa, cignoforma nuko - cxio cxi servis amon.

Masujama ne dubis ke Mangiku gvidos sin en cxi amo per la pompaj emocioj de siaj teatraj roloj. La ordinara aktoro emas ricxigi sian ludadon per uzo de emocioj de la reala vivo, sed ne Mangiku. Tuj post la enamigxo de Mangiku, la amoj de Jukihime, Omiuxa, Hinaginu, kaj aliaj tragikaj heroinoj venis apogi lin.

Tamen, al Masujama estis surprize pensi pri Mangiku kiel enamigxinto. La tragikaj emocioj tiel fervore alaspirataj ekde la gimnaziaj jaroj, la sublimaj emocioj cxiam elvokataj de Mangiku per sia korpa cxeesto sur la scenejo, kie li tegas sian voluptivon per glaciflamoj, cxi cxiujn nun Mangiku videble flegis en la reala vivo. Sed la instiganto de cxi emocioj - konsentite ke li posedas iom da talento - estis sensciulo rilate kabukon. Li estis nur juna, ordinaraspekta regxisoro kvalifikigxa kiel amato de Mangiku cxar li fremdas; juna vojagxanto baldaux elironta el la mondo de kabuko kaj neniam revenonta.


[Fino de Parto VI]

[al Parto VII]

Biblioteka Indekso


La Festo de Sankta Silvestro okazas la 31an de Decembro, kaj tial estas la antauxvespero de la Novjara Tago. reen