ONAGATO

de MISXIMA Jukio

VII

Se Mi Nur Povus Sxangxi Ilin ricevis bonan akcepton. Kauxasaki, malgraux sia anoncita intenco malaperi post la premiero, venis al la teatro cxiun tagon por plendi pri la prezentado, sencxese kuri tien kaj reen tra la subscenejaj koridoroj, kaj fingrumi scivole la mekanismon de la klappordo aux la hanamicxo. Masujama kredis ke cxi viro iel similas infanon.

La jxurnalaj recenzoj lauxdis Mangikun. Masujama ne preterlasis montri ilin al Kauxasaki, sed tiu nur pauxtis kiel obstina infano kaj preskaux elsputis la vortojn, "Ili cxiuj bone aktoras. Sed mankis ja regxisorado." Kompreneble Masujama ne raportis la severajn vortojn al Mangiku, kaj Kauxasaki mem kondutis kiel eble plej bone renkontigxe kun Mangiku. Tamen, malplacxis al Masujama ke Mangiku, tute blinda rilate la sentojn de aliaj homoj, neniel dubas ke Kauxasaki konscias pri lia bonvolo. Kauxasaki, tamen, absolute senkonsciis pri tio eble sentata de aliaj homoj. Jen la sola trajto komune posedata de Kauxasaki kaj Mangiku.

Unu semajnon post la premiero Masujama alvokitis al la tualetejo de Mangiku. Sur lia tablo estis amulteoj kaj talismanoj de lia kutima kultejo kune kun iuj etaj novjarkukoj. La kukoj sendube estis disdonotaj poste al liaj discxiploj. Mangiku insistis ke Masujama prenu kelkajn dolcxajxojn, signe ke li bonhumoras. "Sinjoro Kauxasaki estis cxi tie antaux nelonge," li diris.

"Jes, mi vidis lin ekstere."

"Mi scivolas cxu li ankoraux estas en la teatro?"

"Mi supozas ke li restos gxis la fino de 'Se Mi Nur...'."

"Cxu li diris ion pri posta okupigxo?"

"Ne, nenion specifan."

"Do, mi dezirus peti komplezeton de vi."

Masujama alprenis la plejeble aferistan esprimon. "Kio estus tio?"

"Cxi-vespere, bonvole komprenu, post la prezentofino...mi volas diri, cxi vespere...." Lia vangkoloro intensigxis. Lia vocxo pli klaris kaj pli altpitcxis ol kutime. "Cxi-vespere, post la prezentofino, venis al mi la ideo ke placxus al mi vespermangxi kun li. Cxu gxenus vin demandi cxu li estos libera?"

"Mi demandos."

"Estas terure miaparte peti ion tian de vi, cxu ne?"

"Tute ne." Masujama sensis ke tiumomente la okuloj de Mangiku cxesas vagi kaj provas legi lian esprimon. Li sxajnis atendi - kaj ecx deziri - ian malserenigxon cxe Masujama. "Bone," diris Masujama, tuj ekstarante, "mi informos lin."

Masujama apenaux enirintis la vestiblon kiam li renkontis Kauxasakin venintan de la kontrauxa direkto. Cxi hazarda renkonto mez la vestibla interakta homamaso sxajnis sortobato. La mieno de Kauxasaki malbone kongruis kun la festa etoso de la vestiblo. La cxiam alprenita aroganto de la junviro sxajnis suficxe komika tie meze de zumanta amaso da ordinaraj civitanoj feste vestitaj, cxeestantaj nur pro la plezuro spekti la teatrajxon.

Masujama kondukis Kauxasakin al la vestibla angulo kaj informis lin pri la peto de Mangiku.

"Kion li deziras de mi nun? Vespermangxi kune - tio strangas. Mi ne havas alian planon cxi-vespere, kaj nenio malhelpas min iri, sed mi ne komprenas kial."

"Mi supozas ke li deziras priparoli la teatrajxon."

"La teatrajxon! Mi jam gxisnauxze priparolis tiun temon."

Je tiu momento senkauxza deziro fari malbonon, emocio tipa de negravaj friponoj en dramoj, enradikigxis en la koro de Masujama, kvankam li ne konstatis tion. Li ne konsciis ke li mem kondutas kiel persono en dramo. "Cxu vi ne komprenas? Lia invito vespermangxi donas al vi bonan okazon por diri al li cxion al vi gxenan, cxi-foje per klaraj vortoj sen indulgo."

"Tamen..."

"Mi supozas ke vi ne suficxe kuragxas por sciigi lin."

La diro vundis la fierosenton de la junviro. "Bone. Mi iros. Mi cxiam sciis ke finfine venos okazo por malkasxi diskuti la konflikton. Bonvolu diri al li ke mi akceptas lian inviton."

Mangiku devis ludi dum la lasta programero kaj ne liberigxis gxis post la tuta prezento. Prezentofine aktoroj kutime sxangxas vestojn kaj kuras el la teatro, sed Mangiku neniel rapidis dum li finvestis sin per mantelo kaj obtuxkolora koltuko super sia ekstera kimono. Li atendis Kauxasakin. Kiam kauxasaki finfine alvenis, li abrupte salutis Mangikun, ne farante al si la penon ecx eltiri la manojn el la posxoj de sia palto.

La discxiplo cxiam servanta al Mangiku kiel "cxambristino" alrapidis, kvazaux por anonci ian gravan katastrofon. "Eknegxas," li raportis riverencante.

"Cxu dense?"

"Ne, nur ete."

"Ni bezonos ombrelon por iri al l'auxto," diris Mangiku. La discxiplo forrapidis por ombrelo.

Masujama akompanis ilin gxis la elirejo. La pordisto gxentile apuden metintis la sxuojn de Mangiku kaj Kauxasaki. Mangikues discxiplo staris ekstere en la nedensa negxo. La negxo falis tiel malabunde ke apenaux certeblis vidi gxin antaux la malhela betona fona muro. Unu aux du flokoj flugetis sur la enirejan sojlon.

Mangiku riverencis antaux Masujama. "Ni nun eliros," li diris. Lia cxelipa rideto malklare videblis malantaux lia koltuko. Li turnis sin al la discxiplo. "Dankon. Mi portos la ombrelon. Mi preferus ke vi anstatauxe iru por diri al la sxoforo ke ni pretas." Mangiku tenis la ombrelon super la kapo de Kauxasaki. Dum Kauxasaki en palto kaj Mangiku en mantelo formarsxis sub la ombrelo, kelkaj flokoj subite flugis - preskaux resaltis - de sur gxi.

Masujama rigardis ilin foriri. Li sentis kvazaux granda, nigra, malseka ombrelo malfermigxas korinterne. Li sciis ke la iluzio unue spertita kiam li knabagxe vidis Mangikun ludi, konservita ecx post kabuka stabanigxo, disfrakasigxas cxiudirekten, kiel delikata kristalajxo de alte faligita. Fine mi komprenas seniluziigxon, li pensis. Nenio nun malhelpas min forlasi la teatron.

Masujama sciis, tamen, ke kune kun seniluziigxo, nova sento atakas lin: jxaluzo. Li timegis scii kien kondukos cxi nova emocio.

[FINO]

Biblioteka Indekso