ONAGATO

de MISXIMA Jukio el l'anglalingva traduko de Donald Keene esperantigis Earl Galvin

I

Al Masujama imponegis la arto de Mangiku. Spekti la aktoradon de Mangiku Sanokauxa tiel ravis lin, ke post diplomatigxo pri la klasika japana teatro, Mangiku elektis stabanigxi cxe la kabuka teatro.

La kabukomanio de Masujama komencigxis dum lia gimnazia tempo. Tiam, Mangiku, ankoraux novbakita onagato, ludis tiajn negravajn rolojn kiaj la fantoma papilio en Kagami Gxisxi aux, maksimume, la servistino Cxidori en La Senheredigo de Genta. La Mangikua aktorado estis senpretenda kaj ortodoksa; neniu suspektis ke li atingos sian nunan eminenton. Tamen ecx tiuepoke Masujama sensis la glaciajn flamojn elvenajn el la siaspeca belo de cxi aktoro. La gxenerala publiko, ne necesas diri, rimarkis nenion. Cetere, neniu teatra kritikisto iam ajn atentigis pri Mangikues unikeco, simila al la flamsxosoj videblaj tra negxo, kiu iluminis lian ludadon jam tre frue en lia kariero. Nun cxiu parolis kvazaux Mangiku estus propra eltrovo.

Mangiku Sanokauxa estis vera onagato, tia speco malofte renkontata hodiaux. Malsimile al la nuna onagatara plejmulto, li tute ne kapablis sukcese ludi virajn rolojn. Lia sursceneja aspekto estis kolorplena, tamen kun obskuraj kromtonoj. Cxiu lia gesto esence delikatis. Mangiku neniam esprimis ion ajn - ecx forton, auxtoritaton, aux kuragxon - krom per la sola rimedo al li disponebla: ineciko. Tamen, cxirimede li povis riveli cxian specon de homa emocio. Tiel estas cxe la veraj onagatoj, sed dum lastaj jaroj tiuj ja rarigxis. Ilia tonkoloro, produktata de siaspeca, fajne rafinita muzikilo, ne esprimeblas per minorgama ludado de normala instrumento, nek, cetere, per sklava imitado de veraj inoj.

Jukihime, la Negxo-Regxidino en Kinkakugxi, estis unu el Mangikues plej sukcesaj roloj. Masujama memoris pri kiam li dek fojojn dum unu sola monato vidis Mangikun roli kiel Jukihime. Sendepende de kiom ofte li ripetis la sperton, lia ravigxo ne malpliigxis. Cxio simbolanta la kiaon de Mangiku Sanokauxa troveblas en cxi teatrajxo. La elementoj kunplektigxas ekde la unuaj vortoj de la rakontisto: "La Ora Pavilono, la monta ripozejo de Mosxto Josximicu, Cxefministro kaj Monahxo de la Cervo-Parko, staras tri etagxojn alta. Gxian gxardenon ornamas ravaj vidindajxoj: la noktlogxeja sxtono, la akvo fluetanta sube de l' rokaro, la fluo de la printempe peza kaskado, la silikoj kaj cxerizarboj kune plantitaj, La cxefurbo nun estas vasta, bunta brokajxo." La pompa brilo de la scenejo, prezentanta florantajn cxerizarbojn, akvofalon, kaj la gliman Oran Pavilonon; la tamburoj, sugestaj pri la malhela sono de l'akvofalo kaj kontribuantaj sencxesan maltrankvilon al la sceno; la pala, sadisma vizagxo de la malcxasta Daizen Macunaga, la ribela generalo; la miraklo de la magia glavo kiu brilas en la matena sunlumo per la sankta imago de Fudoo, sed, pintindike al la sobigxanta suno, vidigas la formon de drako; l'ardo de la sunsobigxa rebrilo sur la kaskado kaj la cxerizarboj; la cxerizfloroj disfalantaj malsupren petalon post petalo - cxio en la dramo ekzistas pro unu ino: la bela, aristokrata Jukihime. Nenio ne normalas rilate la kostumon de Jukihime: la karmezina silka robo kutime portata de junaj regxidinoj. Tamen, fantomeca cxeesto de negxo senseblas tra la tuta sceno. Cxi fantoma negxo blindume briligas la karmezinan robon de Jukihime.

Masujama aparte amis la scenon kie la regxidino, sxnurligite al cxerizarbo, memoras la legendon pri sia avo, kaj piedfingre desegnas raton en la falinta floraro, kiu vivigxas kaj trarongxas la ligajn sxnurojn. Apenaux necesas diri ke Mangiku Sanokauxa ne uzis la pupstilajn movojn preferatajn de iuj onagatoj en cxi sceno. La sxnuroj ligantaj lin al l'arbo tiel efektis ke Mangiku aspektis pli rave ol iam antauxe. Cxiu kompleksa arta movo de cxi onagato - la delikataj korpogestoj, la fingromovetoj, l'arkeco de la mano - kvankam cxi tiuj aspektus arte falsaj en la cxiutaga vivo, ili akiris strangan viglecon uzate de Jukihime, ligita al arbo. La malsimpla, tordita pozaro kauxzita de la ligsxnuro faris el cxiu momento cxarman krizon, kaj la krizoj sxajnis flui, unu en l'alian, per la nerezistebla energio de sinsekvaj ondoj.

La ludadoj de Mangiku nedubeble enhavis momentojn de dajmona potenco. Li uzis siajn belajn okulojn tiel efike ke ofte per unu fulmrigardo li povis krei cxe tuta spektantaro la iluzion ke la scena kiao estas tute sxangxita: kiam lia ekrigardo trafis la scenejon de la hanamicxo, aux trafis la hanamicxon de la cxefscenejo, aux kiam li jxetis rigardon supren al la sonorilo en Dogxogxi. En la palaca sceno de Imosejama, Mangiku rolis kiel Omiuxa, kies amaton sxtelis Regxidino Tacxibana, kaj kruele mokis la korteganinoj cxe la sceneja malantauxo, dirante, "Fiancxo sen egalulo estas trovita por nia regxidino! Kia gxojo por ni cxiuj!" La rakontisto, sidante cxe la sceneja flanko, deklamas fortotone, "Omiuxa, auxdante cxi tion, tuj rigardas malantauxen." Cximomente la karaktero de Omiuxa tute aliformigxas, kaj sxia vizagxo malkasxas la signojn de posedema amligo.

Masujama cxiam sentis ian teruron vidante cxi momenton. Dum sekundo, demona ondo superflugis la helan scenejon kun la grandioza scenilaro kaj belaj kostumoj, kaj la milojn da atentaj spektantoj. Cxi forto klare elradiis el la korpo de Mangiku, sed samtempe transcendis lian karnon. Cxe tiaj scenoj Masujama sensis ion similan al malhela fonto elfluanta el cxi figuro sur la scenejo, cxi incxarmajxo. Li ne povis nomi gxin, sed li kredis ke stranga, malbona cxeestajxo, la fina restajxo de l'aktora sorcxo, deloga malbono devojiga al viroj, kiu dronigas ilin en momenta belo, estas la vera naturo de la malhela fonto sentata. Sed nura nomado klarigas nenion.

Omiuxa skuas la kapon kaj sxia hararo falas malorde. Sur la scenejo, kien sxi nun reiras de la hanamicxo, atendas la sxin mortigonta klingo de Funasxicxi.

"La domo plenas de muziko auxtune morntona," deklamas la rakontisto.

Io terura enestas la pasxadon de Omiuxa dum sxi rapidas antauxen siasorten. La nudaj blankaj piedoj, kurantaj antauxen katastrofen kaj morten, oblikvigas la liniojn de sxia kimono kaj sxajnas scii precize pri la surscenejaj kieo kaj kiamo de la fino de la violentaj emocioj pusxantaj sxin antauxen tiuloken, gxoja kaj triumfa ecx mez la torturoj de la jxaluzo. Sxia ekstera doloro havas gxojan fonon, kiel sxia robo, ekstere malhela kaj striita per ora fadeno, sed interne hela pro buntaj silkaj fadenoj.

[al Parto II]

[al Parto III] [al Parto IV] [al Parto V] [al Parto VI] [al Parto VII]

Biblioteka Indekso



HANAMICXO - la "florpado" - longa, mallargxa etendajxo de la scenejo laux la maldekstra muro en kabuka teatro. reen