fragmento el la romano SATIRIKONO de Petronio el la latina Esperantigis Gerrit Berveling

85 Kiam al Azio mi sekvis certan kvestoron por akiri monon, mi ricevis gastamon en Pergamo. Tre volonte tie mi gastis, ne nur pro la beleco de la domo, sed same pro la belega filo de mia gastiganto. Kaj mi ekpensis metodon por ke lia patro ne suspektu min. Cxar kiam ajn estis menciate, dum babilado cxe-tagmangxa, pri flirtado al beluloj, cxiam mi tiom ekfuriozis kaj tiel konvinke asertadis, ke nauxzas miajn orelojn tia obscena babilo, ke precipe la patrino konsideris min kiel veran filozofon. Intertempe mi jam kutimigxis eskorti la knabon al la gimnazio, ordigi liajn studotaskojn, instrui al li kaj konsiladi, por ke neniu delogisto enpasxu la domon

[...]

Foje kiam ni ripozis en la mangxejo (cxar festotago mallongigis la instruadon kaj gajo pli-kaj-pli-longdauxra lacigis nin tro por ankoraux enlitigxi), cxirkaux noktomezo mi rimarkis, ke la knabo maldormas. Do, tre timeme flustrante mi ekpregxis: "Mastrino Venera, se tiun knabon mi povos kisi, tiel ke li gxin ne rimarkos, morgaux duopon da kolomboj mi donacos al li"

Auxdinte la prezon de mia plezuro, la knabo komencis ronki. Do mi aliris la trompulon kaj plurkise lin atakis.

Kontenta pri cxi komencigxo, mi tre frue ellitigxis kaj alportis al li belan paron da kolomboj, - kiujn li atendis; mian voton mi do plenumis.

86 La sekvan nokton, same bonsxanca, mi sxangxis mian pregxon, dirante, "Se mi povos palpi lin tutkorpe, kaj li ne rimarkos gxin, mi donacos al li pro lia pacienco du vere sovagxajn batalkokojn."

Je tia oferto, la belulo propramove sin alsxovis, timante (mi supozas), ke mi povus endormigxi. Fervore do mi ekviglis, kaj lia tuta korpo farigxis kvazaux maro ondanta, en kiun mi dronus - sed la finan plezuron mi prokrastis. Poste, cxe tagigxo, mi alportis je lia gxojo kion mi promesis.

Kiam la tria nokto liveris la eblon, mi ekstaris [...] kaj cxe la orelo de l' maldormanto mi flustris: "Senmortaj Dioj! Se dum lia dormo mi povos plenumi plenan bugradon laux mia gusto, pro cxi felicxo mi donacos morgaux al la knabo purrasan Macedonian cxevalon - kondicxe nur, ke li ne rimarku gxin." Neniam la belulo ankoraux dormis tiel profunde! Unue mi do plenigis al mi la manojn per lia lakteblanka brusto, tuj mi algluigxis je liaj lipoj, poste cxiujn dezirojn mi kombinis en unu klimakson.

Matene li sidadis en la cxambro kaj atendis, lauxkutime. Sed vi ja scias, kiom pli facile estas acxeti kolombojn aux batalkokojn ol purrasan cxevalon, kaj krome mi timis, ke tiel ega donaco igos mian afablecon suspekta. Post kelkhora promenado mi do revenis al mia gastigejo, kaj al la knabo mi donacis nenion krom kiso. Sed li cxirkauxrigardis, metante al mi la brakojn cxirkauxkolen, kaj li diris: "Sinjoro, mi petas, kie estas la cxevalo?"

[...]

87 Kvankam per cxi ofendo mi kvazaux baris la vojon, tamen mi retrovis la alirpermeson. Post malmultaj tagoj, kiam samspeca bonsxanco retenis nin en similaj cirkonstancoj, tuj kiam mi auxdis la ronkadon de la patro, mi ekis peti la knabon, demandi ke li ree farigxu amika al mi, t.e. ke li permesu ke mi satigu lin, ktp, laux tio, kion diktis al mi la strecxa urgxosento. Sed li, klare kolera, nur diris: "Dormu - aux mi rakontos gxin al pacxjo."

Sed se oni ne estas fikema, nenio estas ja tro komplika. Dum li ankoraux diris" "Mi vekos pacxjon", mi jam ensxteligxis, kaj spite lian malfortan reziston, mi prenis mian gxuon. Fakte lin ne vere gxenis mia maldeco, kaj, post longa plendado, ke mi trompis lin, ke primokis kaj priridis lin liaj samklasanoj, al kiuj li estis fanfaroninta pri mia ricxo, finfine li do diris, "Sed jen - vidu, ke mi ne estas tia kia vi: se vi ankorauxfoje emas, do faru gxin." Mi ree plene placxis al la knabo. Cxiu ofendo estis pardonita. Kaj gxuinte de lia bonvolemo, mi ekdormis. Sed la knabo, kiu ja estis matura kaj en la agxo kiam oni povas multe elteni, ne estis kontenta pri la ripeto. Li do vekis min el mia dormego kaj diris: "Cxu vi ne volas?"

Nu, la tasko ne estis gxena, kaj, kiel ajn: kun multe da anhelo kaj sxvito, frotite li ricevis kion li deziris; lacega pro cxi felicxo mi refalis en mian dormon. Sed apenaux pasis horeto, li jam ekpincxis min kaj diris: "Kial nenion ni faras?"

Tiam, tiomfoje vekite, mi kolerigxis kaj rejxetis al li la proprajn vortojn: "Dormu aux mi diros gxin al pacxjo."

FINO

trad. el la latina de Gerrit Berveling

Biblioteka Indekso




Romia nomo por nuna Turkio reen

t.e. sportejo, kie la junuloj ekzercigxis tute nudaj reen

tiu indiko signifas, ke estas lakuno (truo en la teksto)