LA SKANDALO de Luis Cernuda (Hispanio/Meksiko)
el la hispana esperantigis Earl Galvin

Dum la longaj posttagmezoj de la somero, post la aspergado de la sojloj, post la preterpaso de la jasmenvendisto, ili aperis, kelkfoje solaj, sed plejparte parope. Ili vestis in per amelitaj blankaj jakoj kaj striktaj nigraj pantalonoj de alpako, sxuoj grincaj kiel grilokanto, kaj oblikve sur la kapo cxapoj ellasantaj nigrajn aux blondajn buklojn. Koksosvinge ili marsxis, katgracie, fieraj pro io nur al ili konata, sxajne gardante la sekreton, kvankam la tidevena plezuro, malgraux la peno, superfluis al la homamaso.

Hxoro de falsetaj sxrikoj, la hurlado de iu hundo, anoncis ilian venon ecx antaux ilia paso de la stratangulo. Finfine ili aperis, ridetante kaj preskaux orgojle pro la sekvanta eskorto alkrianta nedecajn moknomojn. Per la digno de altranguloj en ekzilo, ili apenaux turnigxis al la blasfema sekvantaro por lancxi spritan obscenajxon. Kvazaux ne volante ne doni al la homoj tion de si atendatan, ili pli emfaze svingis la koksojn, plistriktigante la jakojn cxirkaux la sxancelsuplaj talioj, duobligante la mokadon kaj ridadon de la hxoro.

De tempo al tempo ili levis la rigardon al iu balkono, kie scivoluloj klinigxis al la bruo, kaj per impertinentaj junaj okuloj montris malestimon pli veran ol tio de la persekutantara nesalubra scivolo. Finfine ili malaperis cxe l'alia stratfino.

Ili estis la misteraj kreituloj nomataj "la njobuboj".

FINO

Biblioteka Indekso