TIUJ DU de Caio Fernando Abreu (Brazilo)

por Rofran Fernandes

Mi anoncas altenemon, mi diras ke gxi estos senlima, malligita.
Mi diras ke vi ankoraux trovos la amikon sercxatan.

- Walt Whitman

La vero estas ke neniu alia cxirkauxis. Monatojn poste, ne tuj je la komenco, unu el ili diros ke la kontoro similas "dezerton de animoj". L'alia konsentis per rideto, fiere, sciante ke lin ekskludas tiu jugxo. Kaj malkoncize, inter unu biero kaj alia, ili komencis intersxangxi acidajn komentariojn pri tiuj avaraj, neamataj inoj kaj ties konversacioj pri futbalo, sekretaj amantoj, loterioj, vetperistoj, la besta loterio [kvankam mallica, la besta loterio cxie ludatas en Brazilo], l'adreso de sortodivenisto, trukartoj en la skiphorlogxo, de tempo al tempo frandajxo post laborhoroj, Brazila cxampanjo en plasta taso. En animdezerto tiel senviva kiel tiu, speciala animo tuj rekonas alian - eble tiale, kiu scias? Pri tiu fakto nek unu nek l'alia scivolis.

Ili neniam uzis la vortojn "speciala", "malsama", aux ion ajn tian, kvankam ili reciproke rekonis unu l'alian, sen tumulteti pri l'afero, ekde la konatigxa momento. Sed hazarde la vivo ne preparis ilin nomi siajn sentojn, aux ecx provi kompreni ilin. Ne cxar ili tro junis, aux pro manko de eduko, aux ecx iomete da stulteco. Raul agxis unu jaron pli ol tridek kaj Saul unu jaron malpli. Sed la diferenco inter ili konsistis ne nur el tiu tempospaco aux la variajxo de literoj. Raul jam postlasintis rompitan geedzecon, tri jarojn kiel edzo, sen idaro. Saul havis en sia pasinteco fiancigxon tiel longe dauxran ke gxi simple finigxis unu tagon, kaj nefinitan arkitekturo-kurson. Eble tial li desegnis. Li desegnis nur vizagxojn, kun okulegoj sen irisoj kaj sen pupiloj. Raul sxatis auxskulti muzikon kaj kelkfoje, kiam li ebriis, li levis gitaron kaj kantis - aparte nalnovajn bolerojn en la hispana. Kaj ambaux sxatis la kinon.

Ili komencis labori cxe la sama firmao je la sama tempo, sed ili ne interkonatigxis dum la dungindekzameno. Ili prezentigxis unu al l'alia la unuan labortagon. Ili dirs, "plezuro, Raul. Plezuro, Saul," kaj poste, "Kiel vi nomigxas, denove?", ridetante kaj amuzate pro la hazarda simileco. Sed diskrete, cxar ili estis novdungitoj, kaj, en nova situacio malendas surtreti eble maldikan glacion. Ili provis disigxi preskaux tuj, intence almetante limon al siaj interparoloj, permesante al si nur "Saluton. Cxu cxio bonstatas?", aux maksimume, vendrede, "Pasigu bonan semajnfinon." Tamen ekde la komenco, io - la sorto, la astroj, la destino, eble - konspiris kontraux (aux favore al - kial ne?) tiuj du.

Iliaj skribotabloj sidis flankalflanke. Naux horojn tage, kun unu libera por tagmangxo. Perdite precize en tiu senvivejo kiun Raul (aux cxu estis Saul?) monatojn poste nomis "dezerto de animoj". Kaj por ne senti la malvarmon aux soifi tiom, aux simple pro homestado, sen ajna provo pravigi sin - aux male, tute pravigante sin cxiel - ajniel, kia alternativo troveblis por tiuj du, krom poiome kunigxi, konatigxi, kunmiksigxi? Nu, tiel okazis. Lante tiel ke ili nur apenauxe rimarkis ke io ja okazas.

II

[dauxrigota]

Biblioteka Indekso