La ĉefaj celoj de MELS estas:
1) Disvastigo de Esperanto inter la praktikantoj kaj ŝatantoj de sportoj kaj batalartoj;
2) Popularigo de sportoj kaj batalartoj pere de Esperanto.
|
Membroj povas esti:
Esperantistoj kiuj profesie okupiĝas pri sportoj; Esperantistoj kiuj havas sportajn hobiojn; Esperantistoj kiuj ne okupiĝas pri sportoj sed havas interesojn pri tiu sfero; Esperantistoj kiuj ne havas rilaton al sporta kampo sed simpatias la celojn de la Ligo; Homoj de la sporta kampo kiuj eklernas Esperanton aŭ aliĝas al iu Esperanto-organizaĵo
|
Aprilo 2008 - La prezidantino gvidis seminarion en Burudo, kie ŝi renkontiĝis eĉ kun ministro kaj urbestro - raporto
46 fotoj faritaj de la prezidantino en Burundo aŭ http://www.4coolpics.com/author_pics.php La plej ŝatata foto de spektantoj de Burunda gazeto |
|
|
92-a Universala Kongreso 2007 en Jokohamo, Japanio: MELS-prezidanto kun korea kolego prezentis Tekkjonon dum la Internacia Arta Vespero. En la haveno ŝi vizitis la ŝipon en kiu (1938) forpasis prof. Jigoro Kano - la kreinto de Ĵudo. Ĝi estas la nura japana ŝipo kiu restis post la 2-a Monda Milito, ĉar tiam ĝi estis hospitalo. |
|

Prezidanta alvoko al 92-a UK en Jokohamo
Futbala Pilko de MELS por la Esperantistoj en Burundo
Prezidanta Parolado (U.K. en Litovio - 2005)
Fondiĝo kaj membroj
Burunda futbalteamo Esperanto FK