NOVAJXOJ DE "MONDA ESPERANTA LIGO POR SPORTO" (MELS)
Klarita Velikova

La Sporta organizo (kun prezidanto Klarita Velikova kaj sekretario Jurgen Kloker), fondita 25an de julio 2004 - dum la 89-a UK, Pekino, kreskas. La plej nova, 51a membro estas ADRIANOV ZHUKOV, instruisto de filozofio, fizika edukado kaj sxako el Brazilo, kiu biciklas disvastigante Esperanton tra Brazilo kaj la mondo, prelegante pri Esperanto. La venonta longa biciklado estos al Porto Alegre, kie okazos la 40-a Brazila Kongreso de Esperanto. S -ro Zhukov biciklos 21 tagojn ( 3 200 km distancon) por anonci pri la Kongreso kaj prelegi pri la vojagxo Brazilo-Euxropo-Ruslando.

Novajxoj pri MELS-membroj en Koreio:
* ETERO CHEN (Cxinio)- eminenta maistro de China Kungfuo, Tajcxicxjuxan kaj Cxigong- kuracmetodo faros prelegon (19an de feruaro, je la 3a ) en Kyong-hee Universitato, Seulo, kies Orientmedicina fako etas la plej fama en Koreio. La temo de la prelego estas:
" TAJCXICXUWAN KAJ CXIGONG - ILIA EFIKO SUR NIA SANO KAJ SPIRITAJ FORTOJ" La prelegon ni okazigas per "Global Cooperation Society International "(GCS - nereregistara socia movado, kiu celas plialtigon de la spiriteco kaj prospero de la socio, protekton de la naturo kaj medio, restauwron de la homa digno, mondan pacon).
* KLARITA VELIKOVA (Bulgario/Koreio) - psikologo, prezidanto de MELS, partoprenis en la pozado de teknikoj por la fotajxoj en la dua volumo de la libro "NOVA SINDEFENDARTO " en Korea Hosinsul Federacio. Estas ankaux sxia demonstro de teknikoj en la unua volumo (de la 196a gxis la 227a pagxo ) en "NOVA SINDEFENDARTO 1"("New Hosinsul 1") , publikigita en februaro 2005, Koreio.
* JURGEN KLOKER (Germanio) - policisto, sekretario de MELS, estos en Koreio denove (de la 18-a de marto) por du semajna lernado de Korea sistemo "HOSINSUL" (Memdefendarto) en Korea Hosinsul Federacio.
* MICHAEL SEDGLEY (Usono/Koreio) - tradukisto, skribis la artikolon "Sporto ne estas milito", kiu estis publikigita en "Kontakto", revuo de TEJO , numero 202 (2004:4)

----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo