Noto: La kalendaro ofte ŝanĝiĝos dum la kursaro: nepre
reelŝutu tiun ĉi paĝon ofte por ricevi la plej aktualajn
informojn.
Kio:
Interkona vespero (angle: “meet and greet”)
Kiam:
7 ptm mardon, la 1-an de julio
Kie:
Komuna salono (1-a etaĝo de Cuzco, ĵus apud Asante)
Detaloj:
Ripozu, manĝetu, kaj renkontu viajn samkursanojn. Hoss bakos
biskvitojn por dikigi vin.
Kio:
Prelego: Lusi Harmon
Kiam:
7 ptm merkredon, la 2-an de julio
Kie:
Komuna salono (1-a etaĝo de Cuzco, ĵus apud Asante)
Detaloj:
Lusi parolos pri la video-kurso Pasporto al la Tuta Mondo.
Kio:
Ekskurso: Koncerto kaj fajraĵoj en La Jolla
Kiam:
6 – 10 ptm vendredon, la 4-an de julio
Kie:
Plaĝo La Jolla Shores kaj ĉirkaŭaĵoj
Detaloj:
Por festi la usonan tagon de sendependiĝo, la La-Jolla-anoj
(“lahojaanoj”?) okazigos koncerton je la
7-a ptm… kaj post la sunsubiĝo ili pafos
artfajraĵojn. Ni iros tien por aŭskulti la muzikon,
promeni, vidi la urbon, kaj spekti la spektaklon.
Kio:
Diskuto pri USEJ-aferoj
Kiam:
7 ptm ĵaŭdon, la 3-an de julio.
Kie:
Komuna Salono
Detaloj:
Brandon diskutas proponojn pri la restarigo de USEJ, la USona
Esperantista Junularo.
Kio:
Ekskurso al la akvario Birch
Kiam:
1:45 ptm, ĵaŭdon, la 3-an de julio
Kie:
Renkontiĝu antaŭ Asante; ni iros tien al la proksima bushaltejo
Detaloj:
La akvario Birch troviĝas proksimume 1.7 mejlojn (2.7 km) sude de la
universitato; ni promenos iomete por trafi buson #30
kaj poste veturos per buso. Ĉar ni studas ĉe UCSD, la enirkosto
por ni estas po $7.50. Nepre ne forgesu kunporti vian
identeco-karton—kaj fotilon, se vi havas!
Kio:
Ekskurseto al la glisilejo
Kiam:
2 ptm, merkredon, la 2-an de julio
Kie:
Renkontiĝu antaŭ Asante
Detaloj:
Post la tagmanĝo, ni promenos proksimume dek
minutojn por atingi la glisilejon de Torrey Pines, kiu
situas ĵus apud ni. La glisilejo situas ĉe la rando de altaj
marbordaj klifoj, de kie vi povas spekti glisilojn (aŭ eĉ
flugi en ili!), aĉeti trinkaĵojn, kaj ĝui la vere belegan
vidaĵon. Ni restos tie nur duonhoro kaj revenos.
Kio
Eksurseto al la plaĝo de Black
Kiam:
2 ptm, vendredon, la 4-an de julio
Kie:
Renkontiĝu antaŭ Asante, ni promenos al la plaĝo.
Detaloj:
Averto: La vojo estas kruta, kaj vi devos grimpi malsupren kaj
reen. Ne forgesu kontraŭsunan kremon!
Kio:
Birke kaj Bertilo muzikas
Kiam:
7:30 ptm, lundon, la 14-an de julio
Kie:
Komuna salono
Detaloj:
Kio:
Ludovespero
Kiam:
7 ptm, lundon, la 7-an de julio
Kie:
Salono en Cuzco
Detaloj:
Ĉu vi iam ajn ludis Skrablon (angle:
Scrabble) en Esperanto? Hodiaŭ ni
renkontiĝos por manĝi kuketojn kaj
esplori diversajn lingvo-ludojn en
Esperanto: bretludojn kiel skrablon,
kartludojn kaj tiel plu.
Hoss prezentos facile porteblan
vortludon el Japanujo nomitan “Vorto-
Mozaiko”, kaj Brandon prezentos ne
nur unu sed du ludojn: “Ŝarado” kaj
“Lupfantomo”, en kiuj la
partoprenantoj povas aktori.
Se vi kunportis ludon al NASK,
bonvolu kunporti ĝin al la vespera
programo!
Kio:
Te-festo
Kiam:
2 ptm, mardon, la 8-an de julio
Kie:
Asante #124
Detaloj:
Venu al la ĉambraro de Jody; ŝi preparos por ni diversajn
specojn de teo kaj ni ludos lotludon kiu nomiĝas
“te-umo”.
Kio:
Ekskurso al Monto Soledad
Kiam:
2 ptm, merkredon, la 9-an de julio
Kie:
Renkontiĝu antaŭ Asante; ni iros aŭte.
Detaloj:
Monto Soledad (esperante: soleco) estas
apuda monteto 822 futojn (251 metrojn) alta, de kiu
oni povas bone vidi la marbordon kaj la urbon La Jolla.
Neniu grimpado necesos; ni veturos aŭte al la montopinto.
Kio:
Bertilo prelegas
Kiam:
7 ptm, merkredon, la 9-an de julio
Kie:
Komuna salono
Detaloj:
Bertilo klarigos pri la Universala Vortaro kadre de
granda deflankiĝo pri la Akademio kaj aliaj temoj.
Kio:
Trezorserĉado
Kiam:
2 ptm, ĵaŭdon, la 10-an de julio
Kie:
Renkontiĝu antaŭ Asante
Detaloj:
Helpe de birilo (persatelita lokalizilo, aŭ angle: Global
Positioning System receiver) ni serĉos sekretajn
kaŝejojn kie oni lasas kaj prenas etajn trezorojn.
Kio:
Artpromeno kun Meja
Kiam:
2 ptm, vendredon, la 11-an de julio
Kie:
Renkontiĝu antaŭ Asante. Ni iros piede.
Detaloj:
Meja estas studento ĉe UCSD, kaj ŝi montros al ni
diversajn unikajn artaĵojn tra la kampuso.
Kio:
Festo kun D-ro David Jordan
Kiam:
7 ptm, vendredon, la 11-an de julio
Kie:
Renkontiĝu antaŭ Asante
Detaloj:
Ni iros por festi ĉe la domo de David
Jordan, fama Esperantisto, antropologo, kaj aŭtoro
kiu loĝas en La-Jolla.
Kio:
Arĥitektura ekskurseto
Kiam:
2:15 ptm, lundon, la 14-an de julio
Kie:
Ni renkontiĝu antaŭ Asante. De tie ni iros al
la Sun-Dio.
Detaloj:
Ĉu Muir College estas “modernisma
juvelo”, kiel kelkaj diras, aŭ elstara ekzemplo
de malbeleco, kiel pensas aliaj? Vi decidu, sed informiĝu
unue en malstreĉa promeno tra la kolegio.
Grant Goodall
gvidos vin kaj parolos pri la historio de la konstruaĵoj
kaj la celoj de la arĥitektoj.
Kio:
USEJ aferoj
Kiam:
6:30 ptm, ĵaŭdon, la 10-an de julio
Kie:
Komuna salono
Detaloj:
Brandon gvidas diskuton.
Kio:
David Jordan prelegas
Kiam:
3 ptm, merkredon, la 16-an de julio
Kie:
Lingvolaboratorio en AP&M
Detaloj:
D-ro David Jordan
parolos al ni pri la temo “Konversacio pri Konversacio”
Kio:
Ekskurso al San-Diego
Kiam:
10 atm, sabaton, la 12-an de julio
Kie:
Renkontiĝu antaŭ Asante
Detaloj:
Ni iros al la urbocentro kaj poste umus ĝis posttagmeze.
Kio:
Simono prelegas pri animacio
Kiam:
7 ptm, dimanĉon, la 13-an de julio
Kie:
Komuna salono
Detaloj:
Animacio estas la arto desegni moviĝantajn
bildojn. Simono studas ĝin, kaj li parolos
al ni pri kelkaj lastatempaj animaciaĵoj liaj rilate
al Esperantujo.
Kio:
Hoss prelegas pri veganismo
Kiam:
7 ptm, merkredon, la 16-an de julio
Kie:
Komuna salono
Detaloj:
Kio estas veganismo, kaj kial multaj homoj nun elektas
vivi vegane? Ĉu temas pri religia kredo? Ĉu pri seniga
vivstilo? Ĉu per vegana dieto oni povus fariĝi pli
seksalloga? Venu kaj eksciu!
Kio:
D-ro Amri Wandel prelegas
Kiam:
11 atm, ĵaŭdon, la 17-an de julio
Kie:
AP&M 4301
Detaloj:
“Ĉu ni estas solaj? La serĉo de ekster-tera vivo”
Kio:
Diplomceremonio
Kiam:
7:30 ptm, ĵaŭdon, la 17-an de julio
Kie:
AP&M 4301
Detaloj:
Kio:
Eksurso al la plaĝo Mission Beach
Kiam:
11 atm, dimanĉon, la 13-an de julio
Kie:
Renkontiĝu antaŭ Asante
Detaloj:
Ni trafos la buson #30 por iri al Mission Beach,
belega loko por promeni, butikumi, kaj gustumi la sud-kalifornian
surfkulturon.
Kio:
Kantu kun Koto
Kiam:
7 ptm, mardon, la 15-an de julio
Kie:
Salono de Koto (Asante #221)
Detaloj:
Koto gvidos komunan kantadon. Venu kaj kunkantu!
Kio:
Deklamu poezion kun Esther
Kiam:
7 ptm, ĵaŭdon, la 17-an de julio
Kie:
4-a etaĝo de AP&M
Detaloj:
Kio:
Indu parolas pri sarioj
Kiam:
3 ptm, mardon, la 15-an de julio
Kie:
Komuna salono
Detaloj:
Indu prezentos al vi kiel nepalaj
virinoj vestas sin per sarioj. Fakte, multaj fremdlandaj
virinoj ŝatas tiun vestaĵon, kaj ŝi multfoje helpis ilin
surmeti sariojn. Se vi interesiĝas pri tio, ni bonvenigas vin
veni al la komuna salono.
Kio:
Skajpumu kun TAKE
Kiam:
2 ptm, ĵaŭdon, la 17-an de julio
Kie:
Komuna salono
Detaloj:
La TAKE-anoj provos kontakti nin per Skajpo por
starigi virtualan konferencon.
Kio:
Vido enkondukos nin al Dua Vivo
Kiam:
3 ptm, ĵaŭdon, la 17-an de julio
Kie:
Komuna salono
Detaloj:
Vido montros al ni la virtualan mondon Dua
Vivo en la Interreto, kie dekmiloj da homoj
renkontiĝas ĉiutage.