English Esperanto Unikodo Esperanto X-Metodo
NASK logo

Komencpaĝo Baza Informo Kursoj Instruistaro Studantoj Ligiloj

Resumo
Lee Miller
Birke Dockhorn
Bertilo Wennergren
Bildoj

Duncan Charters
Duncan Charters estas profesoro de fremdaj lingvoj ĉe la Kolegio Principia en Elsah, Ilinojso, kie li instruas de post 1974. Antaŭe li lekciis pri fremdaj lingvoj ĉe la Universitato Humboldt State kaj ankaŭ instruis ofte ĉe aliaj kolegioj kaj universitatoj. Li estis programa taksisto, konsultisto kaj preleganto por lernejoj kaj organizoj inkluzive la Edukajn Estrarojn de Kalifornio kaj Ilinojso.

En 1993, li instruis en Svislando kiel direktoro de internacia seminario kiu celis preparadon de lingvo-instruistoj kaj instruisto-trejnistoj. En Hispanio, li kunordigis la konferencan temon de la Universala Kongreso, "Eduki por la 21a jarcento." Li ĉefprelegis kaj kontribuis al rilataj kunsidoj kaj laborgrupaj agadoj.

Aparte interesas lin la hispanaj lingvo kaj literaturo, instrua kulturo kaj aŭskulta kompreno, la evoluo de kompetento en lingvaj kapabloj kaj la uzado de teknologio en instruado. Li diplomiĝis kaj magistriĝis ĉe Kembriĝa Universitato kaj doktoriĝis ĉe Indiana Universitato.

 
* * *
North American Summer Esperanto Institute
NASK
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto