Duncan Charters
Duncan Charters estas profesoro de fremdaj lingvoj cxe la Kolegio Principia
en Elsah, Ilinojso, kie li instruas de post 1974. Antauxe li lekciis pri
fremdaj lingvoj cxe la Universitato Humboldt State kaj ankaux instruis ofte
cxe aliaj kolegioj kaj universitatoj. Li estis programa taksisto,
konsultisto kaj preleganto por lernejoj kaj organizoj inkluzive la Edukajn
Estrarojn de Kalifornio kaj Ilinojso.
En 1993, li instruis en Svislando kiel direktoro de internacia seminario kiu
celis preparadon de lingvo-instruistoj kaj instruisto-trejnistoj. En
Hispanio, li kunordigis la konferencan temon de la Universala Kongreso,
"Eduki por la 21a jarcento." Li cxefprelegis kaj kontribuis al rilataj
kunsidoj kaj laborgrupaj agadoj.
Aparte interesas lin la hispanaj lingvo kaj literaturo, instrua kulturo kaj
auxskulta kompreno, la evoluo de kompetento en lingvaj kapabloj kaj la uzado
de teknologio en instruado. Li diplomigxis kaj magistrigxis cxe Kembrigxa
Universitato kaj doktorigxis cxe Indiana Universitato.
|