![]() |
![]() |
|
NASK estas Esperanto-kurso subtenita de la Esperanto Ligo por Norda Ameriko (ELNA). Gxi okazas cxiun jaron en San-Francisko, bela Usona urbo apud la Pacifiko. Cxi-jare, partoprenis 45 homoj de dek landoj. Homoj komencantaj, mezgradaj, kaj fluparolantaj povas trovi tauxgan klason en unu el la kvar niveloj de instruado. NASK enhavas pli ol instuado. Cx-vespere okazas prelegoj kaj prezentoj diverspecaj. La partoprenantoj gxuas ankaux la mangejon, kiu donas al ili la eblecon paroli la lingvon je aferoj cxiutage. Novaj geamikoj trovigxas cxie, sed la malgrandaj festoj en la dormejo estas kelkaj el la plej bonaj tempoj por sxerci, debati, lerni, kaj ridi. NASK estas tri-semajna Esperantujo, kiu proponas bonegan sperton al cxiuj, kiuj koletigxas en San-Francisko.
La Kvar Niveloj por 31a NASK (Junio--Julio 2000) La Fonduso por SFSxU Studentaj Stipendioj de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko povas provizi al nepagipovaj studentoj en la programo per parta financa subteno. Interesigxintaj studentoj devus skribi en Esperanto al s-ro Ellen Eddy, prezentantaj siajn historiojn rilate Esperanton (studado, instruado, klub-aktiveco, k.s.). Klubojn kaj unuopulojn oni invitas sendi rekomendojn al Ellen Eddy pri tauxgaj studentoj. Kromprogramo Oni planas ankaux vesperan programon, en kiu aperos grup-kantado, popoldancado, lumbildaj prezentajxoj, praktikado pri oratorio, aux similaj. Diversaj temoj rilate al Esperanto kaj gxia kulturo estos pritraktataj, inkluzive de specialaj prezentajxoj interesaj por instruantoj. S-ro Reza Kheir-khah gvidos la popularajn konversaciajn rondojn. Tiuj cxi programeroj estos anoncitaj je la komenco de la kursaro. Tri Intensivaj Semajnoj--Tri Semestraj Kreditoj--Plena Universitata Kredito Kontakt-informo |