

















|
Numero 9
Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero
Kiel Brito Ruze Savin Sin La 4an de Julio Paul GUBBINS Anglujo
Estante brito fakto tuj rimarkebla, kiam mi malfermas la buŝon kaj ekparolas angle mi iom timis la 4an de julio, la usonan festotagon por celebri la naskiĝdatrevenon de la nacio. Ĉu senteblus sur la stratoj de Brattleboro, kies tradician festtagan procesion mi deziris spekti, kontraŭbrita malamikeco (memoru, ke Usono sendependiĝis de siaj britaj mastroj); krome, kaj pli dentoklakige, ĉu surstratiĝus usonanaj patriotoj pretaj aparte festi la nacian tagon per senhaŭtigo de senkulpa brita civitano?
Jen dilemo: ĉu kaŭri en mia ĉambro, silente, kaj mistrafi la procesion, aŭ ĉu riski langon kaj sangon kaj min montri, simbolon de opresinta kaj iam malamika nacio, inter festanta kaj jubilanta homamaso en Brattleboro, kie unusola vorto en la angla (en mia angla-angla) tuj min perfidus? Apenaŭ menciindas, ke en la mallumaj horoj antaŭ la festo- (por mi testo-)tago mi apenaŭ dormis, sonĝante pri teatraĵo, en kiu mi ludas diversajn rolojn kaj kiu finiĝas per speco de internajbara batalo, kiun mi ne kapablas ĉesigi.
Tamen, elkoŝmariĝinte, mi sciis, kio farendos. Jes, mi iros al la procesio
sed ruze mi vestos min usonane, eĉ lokule, tiel ke neniu divenos miajn originojn. Ĉar ĉu ne hazarde kaj feliĉe mi kunportis el Anglujo plej konvenan vestaĵon, kiu proklamas, ke mi estas ano de Mini-klubo Ĉeŝiraj Katoj' kaj ĉu ne, survoje al Brattleboro, mi transiris ĝuste la regionon Ĉeŝiro? Egale, ke la vorto mini' rilatas al marko de aŭteto, kiun mi aparte ŝatas kaj kiun mi triekzemplere posedas; egale, ke Ĉeŝiro rilatas al Ĉeŝiro en Anglujo kaj ne al Ĉeŝiro en Nov-Anglujo: egale, ĉar jen mi savata pro kostumo teorie rilatanta al asocio en tiu ĉi regiono.
Do tiel mi memfide (ĉu ankaŭ perfide?) paŝis inter usonanoj dum la nacia festotago kaj travivis por tiel artikoli pri miaj spertaĵoj. Restas nur unu penso: se miaj anglaj prapatroj, kiuj perdis la usonajn koloniojn, estus agintaj same ruze, same trompe, kiel mi, eble la usona revolucio neniam estus okazinta. Eble Usono ankoraŭ apartenus al Britujo (kaj ne, kiel foje ŝajnas, inverse). Sed jen temo, pri kiu mi prefere silentu. Aŭ oni vere senhaŭtigos min. . . .
Revenu al la hejmpaĝo
Kial Esperanto Havas Dek Ses Regulojn Steĉjo NORVELL Halifakso, Kanado
La bone konataj dek ses bazaj reguloj de Esperanto ĉiam mirigas min. Ili estas kunmetitaj kvazaŭ hazarde. Ili estas nekompletaj kaj ne bone priskribas la lingvon. Imagu novan lingvon por kiu la unua regulo diras ke io eĉ ne ekzistas. Kiel artefarita lingvo tiel bone elpensita kiel Esperanto povus havi tiom malbone ordigitajn bazajn regulojn? Venis al mi ebla klarigo: povus esti ke Zamenhof ne multe ŝatis regulojn kaj efektive pensis pri ili nur en la lasta momento. Nun fantazio regas miajn pensojn. La vero malpli gravas ol interesa supozo. En mia imago mi bildigas neokazintan eventon jen:
"Ĉu vi tralegis mian novan libron, Felikso?" "Jes, Ludoviko, ĝi vere estas mirinda afero tamen ..." "Tamen?" "Ludoviko, via lingvo estas tiel bele elpensita, tiel fleksebla, tiel preciza sed samtempe tiel nuancoriĉa, ke mi ne dubas ke ĝi estos vaste akceptita tuj kiam la mondo ricevas ĝin." "Ĉu vi ne diris 'tamen'?" "Nu, jes Ludoviko, ĉu vi povas fari malgrandan etan aldonon?" "Jes, se necesas, sed la libro devas esti preta por la eldonisto morgaŭ matene. Kian aldonon vi proponas?" "Ludoviko, vi prezentos al la mondo novan lingvon kun belaj ekzemploj de la lingvouzo, sed ..." "Sed?" "Ludoviko, reguloj tute mankas!" "Kial mi bezonas regulojn?" "Por klarigi kiel uzi la lingvon." "Mi jam montris kiel uzi la lingvon per miaj ekzemploj. Oni devas nur legi." "Sed homoj ja atendas regulojn." "Mi opinias, ke reguloj tute ne necesas. Ili malliberigus homojn. Oni povas uzi la lingvon laŭ nur la principoj kiujn mi montris per ekzemploj." "Kredu min, Ludoviko, viaj varbotoj deziros regulojn por gvidi ilin." "Sed reguloj devigas kaj malpermesas tio estas tute kontraŭ la spirito de mia lingvo." "Ludoviko, via menso estas eksterordinare brila, sed la mezkapablaj homoj, la nepoliglotoj, vere bezonas helpilojn, lambastonojn. Vi devas doni regulojn al ili kiel gvidmapon." "Ĉu vi vere tiel opinias pri reguloj, Felikso?" "Jes, vi nepre bezonas regulojn." "Do, mi faros, sed mi devas rapidi. Kiom da reguloj vi deziras?" "Mi ne scias. Kiom necesas?" "Kiel mi diris, reguloj tute ne necesas tamen estas mi ne scias eble du- aŭ sescent fundamentaj nocioj kaj konceptoj..." "Ne, tro multe." "Mi povus resumi per eble sesdek rimarkoj." "Ankoraŭ tro." "Tridek?" "Ankoraŭ tro." "Eble mi povus kombini ilin por fari ses grandegajn principojn." "Ŝajnas al mi ke tiom da reguloj ne estus sufiĉaj." "Kion vi opinius pri dek ses?" "Tiu nombro estus tute kontentiga al mi." "Bone, estos dek ses. Mi kreos ilin ĉi vespere, antaŭ ol enlitiĝi mi devos rapidi, ĉar la eldonisto atendos min frue morgaŭ. Dankon, kara Felikso, pro via helpo, kaj ĝis revido."-Steĉjo
Revenu al la hejmpaĝo
Kial Oni Devus Lerni Esperanton Ron GLOSSOP Sankta-Luiso, Mizurio, Usono
Kial oni devus lerni Esperanton? Bedaŭrinde, estas multaj homoj, speciale en anglaparolantaj landoj kiel Usono, kiuj ne demandis pri tio, ĉar ili neniam aŭdis la vorton "Esperanto." Tamen tio estas demando, kiun ĉiu Esperantisto devus esti preta senhezite respondi.
Kompreneble, la respondo ne estas la sama por ĉiu persono. Plue estas diversaj specoj de kialoj. Mi volas diskuti kun vi kelkajn el ili en tri kategorioj. Tiuj tri specoj de kialoj estas (1) la prakitaj kialoj, (2) la mens-pligrandigaj kialoj, kaj (3) la moralaj kialoj.
La unua praktika kialo, kiun mi volas mencii, estas por amuzi vin. Per Esperanto vi povas renkonti kaj konatiĝi kun multaj bonkoraj interesaj kleraj, lertaj, talentaj personoj, vojaĝi al diversaj landoj tra la tuta mondo, ĝui vere internaciajn festojn, kaj aŭskulti muzikon kaj danci dancojn de multaj kulturoj. La tuta planedo povas iĝi via ludejo.
La dua praktika kialo estas pro havi konatajn (kaj eĉ ĝis nun nekonatajn) samideanajn amikojn, kiuj salutos kaj bonvenos vin ie ajn en la mondo. Kelkfoje ili eĉ invitos vin manĝi kaj resti en siaj domoj en foraj landoj. Kiel Esperantistoj ofte diras, "Se vi volus gajni monon, studu la anglan; se vi volus havi amikojn, lernu Esperanton." Sendube estas vera aforismo, ke Esperantistoj havas bonajn amikojn ĉie. Preter tio, ne forgesu, ke kelkfoje Esperantistoj eĉ trovas edzon aŭ edzinon.
La tria praktika kialo lerni Esperanton, speciale por infanoj en anglaparolantaj kaj Aziaj landoj, estas, ke Esperanto provizas bonan manieron komenci la studon de alia lingvo krom la denaska lingvo. Diversaj eksperimentoj montras, ke lernantoj povas pli rapide lerni la laŭregulan lingvon Esperanton ol eŭropajn naciajn lingvojn kiel la anglan kaj la francan. Plue oni povas observi, ke lernantoj, kiuj unue studas Esperanton anstataŭ pli malfacilajn lingvojn, poste pli avide lernas aliajn lingvojn. Ili sentas, ke ili havas la kapablon fari tion. Male, la studado de pli malfacilaj lingvoj kiel la latina kaj la angla ofte malkuraĝigas la lernantojn provi lerni aliajn lingvojn.
Nun mi turniĝu al la dua speco de kialo studi Esperanton, nome, por pligrandigi vian menson per pli bona kompreno de la mondo. Kiel bone diras Kanada Esperantisto D-ro Stevens Norvell el Nov-Skotio, Esperanto estas "fenestro al la mondo." Kiam oni kapablas legi kaj aŭdi nian lingvon, oni povas informiĝi pri aliaj landoj, aliaj kulturoj, kaj aliaj vidpunktoj per libroj, ĵurnaloj, revuoj, sonbendoj, vidbendoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, retejoj, kaj ret-mesaĝoj. Oni povas informiĝi el neŭtrala vidpunkto pri kio okazas tra la tuta mondo.
Plue ne estas nur specifaj informoj, kiujn vi povas ekscii. Oni gajnas ankaŭ pli bonan mondkoncepton ĝenerale. Oni ne plu estos tiel ligita per lingvo al malgranda parto de la Tero kaj la vidpunktoj de tiu lingva aŭ kultura komunumo. Oni konatiĝas kun la tuta homa komunumo.
La tria speco de kialo lerni Esperanton estas por mi persone la plej grava. Ĝi estas la morala kialo, kaj ĝi havas du flankojn.
Unue, oni povas havi rilaton kun aliaj personoj tra la tuta mondo sur bazo de egaleco kaj justeco ĉar oni uzas tutteran neŭtralan lingvon anstataŭ la propran nacian lingvon. Vi ne postulos ke aliuloj uzu vian lingvon, kaj ili ne postulos, ke vi uzu ilian lingvon. Sekve ekzistas sento de egaleco kaj justeco inter vi kaj aliuloj.
La dua aspekto de al la morala speco de kialo lerni Esperanton estas la fakto, ke kiel Esperantisto oni helpas krei evoluantan harmonian tutmondan komunumon. Per Esperanto oni iĝas parto de tre grava historia movado, kiu antaŭenigas la solidarecon inter ĉiuj homoj. Esperanto ne estas nur lingvo. Ni Esperantistoj estas tute nova speco de universala komunumo bazita sur la uzo de nia tutmonda lingvo. Ni nun kune moviĝas preter la internaciismo de la dudeka jarcento al la tutmondismo de la dudek-unua jarcento. Tamen ni samtempe helpas konservi la diversajn naciajn lingvojn en la diversaj mondpartoj.
Sendube estas aliaj kialoj lerni Esperanton, kiujn mi ne menciis. La situacioj kaj motivoj de homoj estas tre diversaj. Tamen mi esperas, ke la ideoj, kiujn mi prezentis ĉi tie, helpos vin persvadi aliulojn, ke ili devus lerni Esperanton kaj aliĝi al nia evoluanta tutmonda komunumo.
Revenu al la hejmpaĝo
|