
















|
|
Numero 15
Subita Vekiĝo Tim Westover
[Tiu ĉi estas represo de artikolo el la NASKa Fasko 2003. Mi represas ĝin omaĝe al niaj karaj sed malofte vidataj amikoj, eŭtam . . . fuŝ . . . tamiasoj]
Ĉi tie mi malmulte dormas, sed pasintan sabaton, mi kaptis okazon iom dormeti dum la tago. Post kelkaj minutoj, min vekis frapo ĉe la pordo. Mi diris, "Envenu!" Sed neniu estis tie. Mi refermis la okulojn por dormi, sed denove la bruo, iom pli laŭta. Mi levis la kapon kaj subite – mi estis vizaĝ-al-vizaĝa kun tamiaso, kiu staris fiere sur mia skribotablo!
Vidante tiun ĉi beston, kiu estas milfoje pli malgranda kaj malpeza ol mi, mi faris la naturan kaj racian agon: mi forkuris el la ĉambro kriante. La tamiaso saltis de sur la skribotablo kaj alkuris la foran angulon de la ĉambro. Mi staris en la koridoro kaj rekaptis la spiron. Tiam, venis al mi la ideo, ke mi ne volas rezigni mian ĉambron al la besteto, kiu sin sentus pli komforta en la arbaro, ne en mia lito. Tial mi reeniris mian ĉambron kaj kuraĝe staris antaŭ la tamiaso. Li (ŝi?) rigardis min scivoleme, dubeme. Ni komencis rondiri unu la alian, pace, trankvile, zorgeme. Fine mi staris en la angulo kaj li, antaŭ la pordo. Per kapkliniĝo ni salutis nin, kaj li forkuris al siaj tamiasaj laboroj. Mi eksidis ĉe la skribotablo kaj dumlonge provis trankviligi mian ankoraŭ batantan koron!
Revenu al la hejmpaĝo
Vitro-Blovado Evelyn Goldberg
Antaŭ tri jaroj kaj duono, mi lernis fari vitro-blovadon. Ekzistas kelkaj metodoj fari vitro-blovadon. Unu estas uzi la grandan varmegan fornon, kaj alia metodo, kiun mi uzas, estas uzi torĉon kun la alĝustigebla flamo. Ĉi tiu maniero estas nomata “flamo-laborado.” Mi sidas ĉe tablo kaj mi ludas kun la vitro en la tre varma flamo! Mi faras skulptaĵon kaj pendaĵojn.
Ekzistas kelkaj diversaj specoj de vitro. La ĉefa diferenco estas moleco kaj la temperaturo je kiu ĝi fariĝas manipulebla en la flamo. Mi uzas plejparte malmolan vitron nomitan Borosilikato.
Oni devas tre singarde fari flamo-laboradon. Mi ne povas fari ĝin en mia hejmo en la urbego pro danĝero de fajro. Mi veturas pli ol unu horon al la kolegio, kiu instruas studentojn pri flamo-laborado kaj pri scienca vitro-blovado. Unu de miaj instruistoj estas la mondfama vitroartisto, Paul Stankard. Li faras tre belajn paperpezilojn kun floraj pejzaĝoj. La prezoj komencas ĉe kvar mil kvin cent dolaroj. Mi sentas tre feliĉa lerni de fama instruisto, kvankam la aliaj instruistoj estas ankaŭ tre talentplenaj. Alia ĉefa instruisto estas Paul DeMarco. Li estos fama baldaŭ. Alia fama instruistino estas Anna Booth. Ŝi estas fama por siaj grandaj vitraj skuptaĝoj.
Mi iras al tiu kolegio ĉar mi povas uzi la vitrofornon proksimume 15-25 horojn ĉiusemajne dum la tuta trimestro. Mi vere amas fari vitrajn arton, skulptaĵojn, kaj pendaĵojn.
Mi faras la flamo-laboradon tiel: unue, mi portas specialan okulvitron ŝirmi miajn okulojn, kaj mi sidas ĉe la torĉo. Mi tenas unu stangon de vitro en ĉiu mano. Mi tenas la vitrajn stangojn en la flamo kaj turnas ilin daŭre. Post unu aŭ du minutoj, ili fariĝas fluidaj. Mi uzas ilojn helpi formi la fluidan vitron en belajn arton aŭ skulptaĵon. Kelkaj el la iloj estas: longa pinĉilo, premilo, tranĉilo, tondilo, blovotubo, kaj pingloj. Mi bezonas la ilojn, kompreneble, ĉar mi ne povas tuŝi la varmegan vitron. La vitro-blovado okupas min proksimume tridek minutojn ĝis du horojn por krei tutan skulptaĵon aŭ parton de la kompleksa skulptaĵo. Post kiam mi finfaras ĝin, mi turnas ĝin konstante en malantaŭa parto de la flamo dum pluraj minutoj. Mi ŝanĝas la temperaturon de la flamo kaj daŭre turnas la skulptaĵon en la flamo dum proksimume kvin aŭ dek minutoj pli. Nun ĝi pretas por la forno! Mia skulptaĵo devas esti en la forno dum ĉirkaŭ dekdu horoj. Poste, ĝi estas finita! Mi vere amas fari vitrajn artojn kaj skulptaĵojn kaj pendaĵojn. Ĝi estas mia pasiego!
Revenu al la hejmpaĝo
Pluŝbesta Verkisto Omaro
[Noto de la Redaktoro: Ĝis nun, multaj el vi kontribuis al la NASKa Fasko, sed venis tre malmulte da artikoloj de niaj arego de pluŝbestoj. Feliĉe, Omaro kaptis la okazon verki ion pri si kaj sia vivo. Mi avertas vin, ke mi tute ne respondecas por la vortoj de mia omara amiko, kiu foje estas amara. Legu kaj ĝuu, kaj nepre respondu rekte al Omaro se io misas.]
Saluton terpaŝantoj!
Kiel bele esti omaro, kaj precipe Omaro, tio estas mia nomo, tio estas mi. Ĉiu fieru pro si mem.
Mi notis, ke vi aerspirantoj ŝatas manĝi fiŝojn. Bone--ankaŭ mi foje amas freŝan fiŝon. Sed venas al miaj oreloj (jen interesa demando--ĉu omaroj havas oreloj? Mi neniam kontrolis) la malagrabla novaĵo, ke foje vi dupieduloj manĝas omarojn! Kompreneble tiu novaĵo estas ŝokiga. Feliĉe mi ankoraŭ ne aŭdis, ke homoj manĝas pluŝomarojn, do mi vivas nun sendanĝere. Tenebra estus la tago, kiam homoj komencus manĝi pluŝomarojn.
Ĉi tie varmas. Omaroj ne ŝatas varmecon. Pli bone estus pluvo. Eble mi naĝu en glaso da akvo. Sed ve! Mi estas pluŝomaro kaj fetorus se mi iĝus malseka. Tiu ĉi pluŝeco tiom komplikigas la vivon.
Malfacilas la vivo de Esperanto-parolanta pluŝomaro. Ĉu vi scias, kiel malmulte da Esperanto-parolantaj pluŝomarinoj ekzistas? Ofte mi devas sidi sole sabate vespere kaj rigardi la televidon. Bedaŭrinde estas malmultaj programoj por Esperanto-parolantaj pluŝomaroj. Eble mi ekverku serion de romanoj por miaj samspeculoj. Sed verŝajne la romanoj ne bone vendiĝus.
Tre afabla ino donis al mi belan ĉapelon. Mi tre fieras pri mia ĉapelo. Nun mi estas ĉapeligita omaro. Mi estas o^maro. Certe ne omaro^, ĉar ja oni portu la ĉapleon sur la kapo. Kiu povas imagi stultaĵon kiel vostĉapelon? Kvankam mia vosto estas tre bela. Vidu la bildon. Ĉu vi havas tian belan voston? Mi pensas, ke ne. Ĉiu venu kaj admiru mian voston!
Belvoste,
Omaro
Revenu al la hejmpaĝo
|