Numero 9


Kvaropa-danco
Carlos Drummond de Andrade, tradukita de Roberval Oliveira

Johano amis Teresan, kiu amis Raimundon,
kiu amis Marian, kiu amis Joakimon, kiu amis Lilin,
kiu neniun amis.
Johano iris al Usono, Teresa al la monaĥinejo,
Raimundo mortis per akcidento, Maria restis fraŭlino,
Joakimo mortigis sin kaj Lili edzigis Sinjoron J. Pinto Fernandes,
kiu ĝis tiu momento jam ne eniris la rakonton.

Revenu al la hejmpaĝo


La Rompita Poto
Jason Scalise

Akvo-portanto en Ĉinio havis du grandajn potojn, kiuj pendis de la ekstremaĵoj de stango, kiun li portis sur sia kolo. Unu poto havis fendon, kaj la alia poto estis perfekta kaj ĉiam liveris la plenan enhavon. Je la fino de la longa promenado de la rivereto al la domo, la rompita poto alvenis nur duonplena. Dum du jaroj tio okazis ĉiutage kaj la portanto liveris nur unu kaj duonan potojn da akvo al sia domo. Kompreneble la perfekta poto estis fiera pro siaj sukcesoj, sciante ke ĝi estas tute taŭga al sia celo. Sed la kompatinda rompita poto hontis pro sia neperfekteco kaj mizeris ĉar ĝi povis plenumi nur duonon de sia celo.

Post du jaroj de tio, kio en ĝia vidpunkto estis amara malsukceso, la rompita poto diris al la akvo-portanto iun tagon apud la rivereto, "Mi hontas, ĉar tiu fendo sur mia flanko permesas, ke akvo liku dum la tutan irado al via domo." La portanto respondis al la poto, "Ĉu vi rimarkis ke estas floroj nur je via flanko de la vojeto, sed ne je la flanko de la alia poto? Tio estas ĉar mi ĉiam sciis pri via malperfektaĵo, kaj mi plantis florsemojn je via flanko de la vojeto. Ĉiutage dum ni repromenas, vi akvumas ilin. Dum du jarojn, mi povis pluki tiujn belegajn florojn por ornami la tablon. Se vi ne estus ĝuste tia, kia vi estas, ne estus tia beleco kiu heligas nian hejmon.

Moralo: Ni ĉiuj havas niajn proprajn unikajn malperfektaĵojn. Ni ĉiuj estas rompitaj potoj. Sed la krakoj kaj malperfektaĵoj, kiujn ni ĉiuj havas, igas niajn kunajn vivojn tiel interesaj kaj pli bonaj. Oni devas nur akcepti homojn tiajn, kiaj ili estas, individue, kaj serĉi la bonecon en ili.

Ĉion bonan al ĉiuj miaj "rompit-potaj" amikoj!

Revenu al la hejmpaĝo