EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 21 Septembro 2004 Monata bulteno de la Euxropa Skolta Regiono. Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe MASTRUMADO DE LA EŚROPA REGIONO Kelkajn pensojn de la Regiona Direktoro En la numero 20 de Euro.Scout.Info, mi promesis ke mi parolos pri miaj konoj. Mi naskigxis en Norda Irlando, anigxis en Skolta grupo de malgranda vilagxo kie mi restadis dum multaj felicxaj jaroj ekde kiam mi agxis 8 jarojn. Translokigxinte al Skotlandon por studi Geografion, mi dauxrigis Skoltismon en granda bieno en Dundee kaj elabiturientigxinte mi revenis al Norda Irlando kaj al nova Skolta trupo. Mia volontula Skoltismo dauxris kiam mi translokigxis al Londono por labori por Anglaj Skoltoj en la Internacia Fako dum 14 jaroj. Mi multe interesigxis pri la restarigo de Skoltismo, precipe en Ruslando, mi dauxre sxategas Skoltismon en Afriko kaj mi vidas ke, en Euxropo, ni povas fari multe por sxangxi ksenofobion, kaj diskonigi pacon, precipe per starigo de rilatoj inter Euxropaj kaj Arabaj Regionoj. Mi ankaux diskonigu la unuecon de Skoltismo, kaj nun la unuecon de nia laboro kiel baza parto de Monda Skolta Oficejo. Mi kredas je malferma mastrumado, je kuragxigo de partoprenado perreta kaj mi pene certigos ke la personaro cxe la Euxropa Skolta Oficejo ? Genevo, Bruselo, Belgrado kaj Kandersteg ? sentemas pri la planoj de la Euxropa Skolta Komitato, la bezonoj de NRO-j kaj la kuna pritraktado de defioj pri kreskigo de nia movado. Se ni kredas ke skoltismo estas bona al junularo, bona al niaj komunumoj, bona al la Regiono kaj bona al la mondo, do ni faru cxion eblan por kunlabori kun vi por plifortigi Skoltismon. Mi esperas ekkoni vin dum vizitoj en la Regiono. David Vizito al Albanio Kune kun la Faka Funkciulo por sudorienta Euxropo, la Regiona Direktoro vizitis Albanion de la 17a gxis 19a Auxgusto. Malgraux rimarkeblaj malfacilajxoj, ili vidis bonajn ekzemplojn pri Skoltismo, ekkonis gravajn estrojn kaj multe inspirigis gejunulojn. Notindas ke 50% de la 1070 membroj agxas de 15 gxis 20. Rekomendoj sinsekvos al Monda Skolta Komitato pri dauxra subteno al la nova lauxlegxa instanco, Beslidija Skolta Albanio. SKOLTISMA PROFILO Eksteraj Rilatoj Laborsesio pri Junulara Politiko De la 2a gxis 5a Septembro, Laborsesion pri Junulara Politiko oni organizis en Monto Golija, Serbio. 22 partoprenintoj el Bosnio kaj Hercegovino, FYRO Makedonio kaj Serbio kaj Montenegro partoprenis cxi tiun agadon cele al esplorado, loknivele, de pozicio kaj statuso de junularo en socio, modeloj kaj procezoj disvolvigantaj junularan politikon, kaj agadplano por junularo. Ankaux oni provis la Modelon pri la Procezo de Junulara Politika Evoluo kreita antaux unu jaro, dum la Moba evento okazinta en Brcko, Bosnioi kaj Hercegovino. Dum la sesioj, partoprenintoj analizis cxiun parton de la procezo kaj taksis gxian praktikecon kaj utilecon. Financado T-ilaro pri Financado kaj Financa Mastrumado: la Konsilio de Euxropo ofte eldonas utilajn rimedojn. La plej lasta estas T-ilaro, trejna ilaro, pri Financado kaj Financa Mastrumado, disvolvigita far spertaj trejnantoj kaj specialistoj. Gxi liveras vastan resumon pri financaj fontoj kaj pritraktas mastrumadon pri financoj kaj rilatoj. Cxe la sama TTT-ejo vi povas ankaux elsxuti la pasintajn ilarojn, disponeblajn en malsamaj lingvoj: -Organiza Mastrumado -Metodologio pri Lingva Lernado -Projekta Mastrumado -Interkultura Lernado -Internacia Volontula Servo -Esencajxoj pri Trejnado -Civitaneco, Junularo kaj Euxropo (konstruata) -Socia Inkludo Rigardu cxe: http://www.training-youth.net/site/publications/tkits/tkits.htm JUNULARO KAJ PROGRAMO Studsesioj pri disvolvigo de programa strukturo por la lastagxa sekcio en Euxropo ?Adoleskantoj? estas unu el la cxefaj prioritatoj de la Monda Strategio kaj gxi havas cxefan rolon en la Strategia Plano de la Euxropa Skolta Regiono. La Regiono agnoskas gxian gravan rolon rilate al subteno de asocioj en cxi tiu temo ebligante estrojn interkonigi ideojn: ekzemple, la jxusa RoverNet kunveno en Jambville; interkonigi rimedojn kaj ekzemplojn pri bona praktiko: ekzemple, nuna laboro por eldoni la ?Rimedan Ilaron por Roveraj Komisiitoj?: aux liveri manierojn aldoni Euxropan valoron al la ekzistantaj projektoj, programoj kaj iniciatoj de NRO-j. Ajna strukturo produktita Regionnivele starigu ekzistantajn landajn iniciatojn kaj aldonu internacian (cxikaze, Euxropan) dimension al ili kaj cxi maniere la Euxropa Skolta Regiono proponas efektivigi la rezolucion no.10/2004 far la Euxropa Skolta Konferenco (...ellabori ekzistantajn materialojn kaj prezenti novan programan strukturon por la lastagxa sekcio. Gxi ofertu al junularo el cxiuj Euxropaj landoj ununuran eblecon por interkultura lernado, motivado prizorgi servprojektojn kaj la lertecoj bezonataj por Euxropa civitaneco). La 1a pasxo - Studsesioj por disvolvigo de nova programa strukturo por la lastagxa sekcio. Cele al certigo de graveco same kiel reala engagxigo, bona komunikado kaj efektiva diskonigo, la proponita procezo komencigxas per serio da studsesioj, organizita far Landaj Skoltaj Asocioj kunlabore kun la Regiono. La 2a pasxo ? Euxropa Kunveno por Roveroj kaj Roverestroj. Organizinte la laborsesiojn kaj kompilinte la raportojn, la rezultoj farigxos la labormaterialo por Euxropa Kunveno por Roveroj kaj Roverestroj (2-5a Decembro 2004), do unu Roveron kaj unu Roverestron el cxiu Euxropa Asocio oni invitos debati la rezultojn kaj proponi la unuan skizon de la nova strukturo. La kunveno ankaux estos granda interkoniga ebleco por cxiuj interesigxantoj pri la disvolvigo de la lastagxa sekcio en Euxropo kaj bazo por estonta kunlaborado en la Regiono. Bv klaki sur: http://scout.kaleis.com/index.php?idarticle=435 por detala informo kaj aligxformoj. 4a Euxropa Skolta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj ? alvoko por kandidatigxoj gastigi la eventon Ekde 1999, estroj implikataj landnivele pri junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj el tuta Euxropo renkontigxis cxiun duan jaron por partopreni la Euxropan Skoltan Forumon pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj. La 3a simila evento okazis en Slovenio, cxe la Hotelo Klub (Lipico), en Majo 2003 kaj kunvenigis pli ol 70 partoprenintojn, plankomitatojn kaj gastojn. La Forumo sendube estas unu el la plej popularaj eventoj okazantaj en Euxropo kaj havas specialan etoson pro tio ke la partoprenantoj havas la samajn konojn, similajn defiojn kaj komunajn interesojn. Lauxprograme la 4a Euxropa Skolta Forumo pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj okazos en Majo 2005 kaj la Euxropa Skolta Regiono sercxas Asociojn kiuj volas gastigi la eventon. Pli da informo pri aligxoj cxe: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=219 ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO Seminario pri Mastrumado, Ohrid, Makedonio La celo de la Seminario pri Mastrumado estis helpi mastrumantojn kaj volontulojn akiri lertecojn kaj konojn rilatajn al mastrumado de organizo. Estis 33 partoprenintoj el Makedonio, Francio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio kaj Montenegro (inkluzivante Kosovon). Temoj de la Seminario estis Organiza Kulturo, Mastrumado de Homaj Rimedoj, Komunikado, Teamstarigo, Projekta Mastrumado, Publikaj Rilatoj kaj Merkatado kaj Planado. Euxropa Skolta fondajxo financas laborsesion, Ohrid, FYRO Makedonio Detala laborsesio pri financoj okazis en Ohrid, Makedonio, de la 26a gxis 29a de Auxgusto. Cxi tiun laborsesion organizis la NRO-j de Bosnio-Hercegovino, FYRO Makedonio kaj Serbio-Montenegro, subtene de Per Hylander, estrarano de la ESF, Blaise Bachmann, Direktoro pri Financado kaj Mastrumado, kaj Jordan Bajaktarov, profesia trejnanto. La celaj temoj de la seminario estis: agadplano kaj bugxetoj, membrokotizoj, kaj financakirado. La nombro da partoprenintoj estis 18, inkluzivante 3 trejnantojn. La laborsesion multege sxatis la partoprenintoj. Cxi tiu laborsesio celis Skoltojn kiuj prizorgas financojn de la tri Skoltaj asocioj jam menciitaj. La partoprenintoj jam kunigis kelkajn utilajn kaj praktikajn ilojn por starigi agadplanojn kaj bugxetojn, kaj akiri financadon por siaj agadoj. La temo pri aligxkotizaj sistemoj estis granda defio, cxar cxiu asocio, kaj kelkfoje cxiu Skolta grupo, havis sian propran sistemon. Pro tio, la detala laborsesio por unu asocio nur, estis pli efika. Cxi tia laborsesio pri financado estis la tria, post ol laborsesioj en Pollando kaj Bulgario. La venonta okazos de la 25a gxis 26a Septembro en Hungario. Moba La Fina Evento de Pax An La fina evento de Pax An okazis de la 3a gxis 7a de Auxgusto en Mlinska Rijeka, Bosnio-Hercegovino. Realiginte malsamajn lokajn projektojn en la Balkanoj, Francaj Roverklanoj renkontigxis por interkonigi sperton kaj akiri resumon pri la laborsesioj kaj tipo de seminarioj kiujn ni organizas ene de la strukturo de Moba. Inter ili estis la klano el Le Mans kaj Skopje, kiuj renovigis Skoltdomon en Goverlevo; la teamo el Gaillac kiu realigis projekton en Herceg Novi kaj Kovacica, Serbio kaj Montenegro; la klano el Parizo kaj Petrovo, Bosnio-Hercegovino, kune kun la klano el Chantilly kaj du estroj el Prizren, kiuj okazigis tendaron en Prevalac, apud Prizren, Kosovo. Internacian tendaron oni organizis cxe la sama tendarkampo far la Skolta Asocio de Srpska Respubliko. Moba Eventoj cxe Ohrid Lake, FYRO Makedonio De la 19a gxis 29a Auxgusto, kvar malsamaj agadoj okazis en la Skolta Centro en Ohrid: Laborsesio pri Moba Modelo La celo de la Laborsesio pri Moba Modelo estis profiti la Moban projektan alproksimigon, cele al kreado de ilo per prezentado de teknikoj utilaj al desegnado, starigo kaj subtenado de granda projekto kiel Moba (por Skoltoj kaj ne Skoltoj). Kaj la jxusa kaj nova Regionaj Direktoroj, Euxropa Skolta Oficejo, cxeestis, same kiel la Kunordiganto de la Moba Projekto, Landaj Kunordigantoj de la tri landoj, kaj membroj de la Moba Teamo. La finajn ilojn oni eldonos sur KD kaj la Interreto, en la Angla kaj la Franca. Moba Panelo Partoprenintoj de la Moba agadoj kaj reprezentantoj de Kunlaboraj Organizoj cxeestis la Panelon pri Moba Taksado cele al konceptado de la Moba taksadprocezo kaj gxia pruvo. Diversajn trejnsesiojn oni disdonis, inkludante far Jocelyne Gendrin, antauxa Regiona Direktorino implikata pri konceptado kaj lancxado de Moba kaj David McKee, nuna Regiona Direktoro. Ili prizorgis la kialojn koncernajn al bezono de projekt-taksado kaj ellaborado de la Moba Modela brosxuro. Tadej Pugelj, kiu prizorgas la disvolvigon de la Moba taksadprocezo, kaj Milutin Milosevic, kunordiganto de la Moba Projekto, laboris kun la partoprenintoj kaj disvolvigis la taksadmodelon kiun oni uzos por efektivigi la taksadon. PLENKRESKULOJN NI BEZONAS Prenante malsaman perspektivon pri cxi tiu temo, la Euxropa Skolta Komitato aprobis la procezon pri starigo de retoj por subetni la 4 regionajn prioritatojn de la Regiona Skolta Plano. Malferman alvokon por kandidatigxoj farigxi parto de la Regionlaboro oni sendis al Internaciaj Komisiitoj cxi monate. La findato por aligxoj estas 18a Oktobro. Klaku sur: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=109&langue=g b VIVO DE LA MOVADO Novajxoj pri Kandersteg Internacia Skolta Centro Somero cxe Kandersteg Internacia Skolta Centro estis grandioza, defia kaj ununura sperto denove por multaj Skoltoj. Dum la lastaj tri monatoj preskaux 7000 Geskoltoj el 35 malsamaj landoj gxuis sian tendaron cxe la tuttempa mini-jxamboreo kaj restadis kun ni dum 45000 tranoktadoj. En Kandersteg magio estas cxe la montaro, la amikeco kreita dum oni malkovris kulturajn malsamajxojn kaj la ebleco elvivi plene. Gxi bazas cxe tendaro kun 800 Skoltoj kunvenigitaj, oni trairas montpinton unuafoje kaj spertas enkondukon al tutmonda Skoltismo. La KISC programo surbazas je tri temoj: Internacia Amikeco, Granda aventuro kaj Medio. Niaj 7000 gastoj povis trovi gxian magion partoprenante multajn agadojn kiujn ni ofertas. La unuan de Auxgusto ni festis Svisan Nacian tagon kun 1200 Skoltoj kaj pluraj festagadoj. Vespere ni paradmarsxis en la vilagxon por kunigxi al lokaj festoj, tradicion kiu multe sxatis kaj Skoltoj kaj lokuloj. Kandersteg Internacia Skolta Centro estas centro por junularo, funkciigata de junularo. Plentempa Direktoro, kune kun internacia volontula teamo de 65 personoj respondecas pri la mola funkciado de la Centro. Cxi somere nia personaro konsistis el Skoltoj el 25 malsamaj landoj, laborante kune, lernante kune kaj amuzigxante multe. Se vi interesigxas pri vizitado al la centro aux anigxado al personaro, vizitu nian retpagxon pri pli da informo: www.kisc.ch. Mafikeng Jarcenta MOOT: 20a Decembro 2006 ? 3a Januaro 2007 La Mafikeng Jarcenta Moot estas evento okazonta cxe la Mafikeng SCENE (Skolta Centro de Ekselenco por Naturo kaj la Medio) organizita far la Skoltaj Retoj de Greater Manchester, Anglio, kune kun Sudafrikaj Roverskoltoj. La SCENE trovigxas en la 4,600 hektara Mafikeng Game Rezervejo, 5 km for de la urbo Mafikeng kaj 320 km for de Johanesburgo, proksime de la Sudafrika norda landlimo kun Botswano. Ni planas flugi al Johanesburgo kaj tendumi cxe la SCENE kaj partopreni la aventurajn agadojn kaj servajn projektojn. Tio ankaux signifas ke ni restados tie Kristnaskon kaj Novan Jaron kaj la Jarcentigxon de Skoltismo, en unu el la lokoj kie gxi unue komencis. Ideojn proponitajn gxis nun pri agadoj inkludas: longvojagxadon, servajn projektojn, safari, varmaeran globadon. Oni invitas ajnan Roverskolton, membron de la Skolta Reto aux similan el akceptita NRO en Euxropo, aux ajnan Anglian Esplorantan Skolton agxantan 17n cxe la aligxtempo, maksimume 200 personoj. La kosto estas proks. GBP 800 unuope (EUR 1,200). Kontaktu Mathew Percival trollscoutuk@hotmail.com SkoltaScoop 2004, 27a Dec 2004 ? 1a Jan 2005, Danlando ScoutScoop estas unusemajna kurso dum la Kristnaskaj Festotagoj, okazonta en Houens Odde Internacia Skolta Centro en Danlando. Vi dormos en vilao dum la kurso, kaj la programon forte influos la fakto ke la duono de partoprenontoj alvenos el aliaj landoj krom Danlando. Vizitu: www.kfumscout.dk/ScoutScoop ATINGANTE La Reto Overtures kunvenos de la 15a gxis 17a Oktobro en Dublino, gastigata de la Irlandaj Skoltinoj. Informo disponeblas en la Julio/Auxgusta eldono de Europak. La Reto kunvenas por interkonigi bonan praktikon pri farigo de Skoltismo kiel pli diversa movado en la Regiono. Cxe la sama loko kaj dato, la Reto Nordo-Sudo kunvenos por interkonigi bonan praktikon pri starigo de solidaraj kunlaboroj, precipe kun la Afrika Regiono. UTILA INFORMO Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml Euxropa Skolta Konferenco: http://scout.kaleis.com/index.php?idarticle=261&langue=gb EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html -------------------------------------------------------------------------- - Tiscali vous offre 3 mois d'ADSL et 3 mois de DVD gratuits...profitez-en... http://reg.tiscali.be/adsl/default.asp?lg=FR