Eurofax 71 Augusto 1998 Eurofax estas la monata bulteno de la Europa Regiono. Gxin produktas la Europa Skolta Oficejo kaj gxin ricevas fakse cxiuj asocioj anoj de la Europa Skolta Regiono kaj de la Europa Regiono de WAGGGS, kaj aliaj. Tiu cxi nur teksta versio estas disdonata kiel aldona servo al la membraro. La sensxangxa reproduktado de la artikoloj estas rekomendata, sed Eurofax devas esti agnoskata kiel la informofonto. KIE RESTADI EN EUROPO 1999 En la julia Europak-o, la asociaoj ricevis tutan aligxilaron por la 1999-jara eldono de Where to stay in Europe (Kie restadi en Europo), la listo de la europaj centroj kaj tendumejoj. La nuna eldono havas informojn pri cxirkau 280 centroj en 23 landoj, kaj ni esperas plialtigi la nombron de centroj kaj landoj prezentotaj venontjare. Ni rekomendas al cxiuj asocioj diskonigi tiujn cxi informojn al ilialandaj centroj por doni al la geskoltoj pli da eblecojn en Europo. La centroj kiuj deziras aligxi devas plenigi la necesajn formularojn kaj resendi ilin al iliaj landaj estrejoj. La limdato por la ricevo de la aligxiloj cxe la Internacia Skolta Centro en Kanderstag estas la 30a de septembro 1998 (Atentu: en la julia Europak-o oni erare menciis la 31a de augusto kiel limdato). Oni devas obei tiun limdaton cxar multe da tempo estas bezonata por enigi cxiujn informojn kaj prepari la libreton por la presado. Se vi havas demandojn au bezonas pliajn informojn, bonvolu kontakti John Moffat c. la Internacia Skolta Centro en Kandersteg, CH-3718 Kandersteg, Svisio, Telefono: +41.33/675 82 82; Fakso: +41.33/675 82 89 LA EUROPA TENDAREDEJXORA PROGRAMO 1999 Cxiuj asocioj mambraj de MOSM (WOSM) ricevis kompletan dokumentaron por aligxi al la Europa Tendardejxora Programo 1999. Tiu cxi programo celas helpi junajn usonanojn evoluigi ilian estrecon kaj interkulrutan lernadon per volontula de^orado ne europa Skolta Centro. La centroj kiun deziras gastigi partoprenanton de tiu programo devas jam posedi firman dejxorantaran programon kaj kapabli gastigi eksterlandan skolton por almenau 6 semajnoj. Plenigitajn aligxilojn oni sendu al la Internacia Skolta Centro en Kendersteg gxis la 31a de augusto 1998. La malfruaj aligxoj ne validos por la programo de 1999. EUROSTEPS (EUROPASXOJ) Bonvolu resendi vian plenigitajn aligxilojn al Eurstep '99 al la Europa Oficejo gxis la 11a de septembro. La Aligxilo trovigxas en la junia Europak-o. Bonvolu, aldoni mapon, fotojn, lumbildojn au vidbendon, se vi ankorau ne faris tion. Bonvolu ankau eventuale sendi la taksilon pri Europasxoj '98 EUROPAK La septembra Europak-o enhavos la raporton de la 16a Europa Skolta Konferenco, inkuzive de la Regiona Skolta Plano 1999-2007 kaj de la rezolucioj, kaj la dokumento Seminarioj kaj Arangxoj '99, por helpi la landajn skoltajn asociojn cxe ilia planado. Inter la cxefaj venontjaraj arangxoj trovigxas komunaj seminarioj kun WAGGGS (MSA) pri la sekvaj temoj: volontula junulara laboro, evoluada edukado, informo kaj komunikado, la mara medio, skolta geskoltado, infanaj rajtoj, internacia estrado. Okazos renkontigxo de la europaj junularaj reprezentantoj, du renkontigxoj de la retoj Nord-Suda kaj Overture, kaj la europa geskolta Mastruma Konferenco. Aldone, la MOSM organizos seminarion pri projekta mastrumado, forumon pri junulara programo kaj plenkreskulaj rimedoj, Euro-araban renkontigxon kaj la Pac-sxipadon. PROJEKTO POR CXIUJ La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estis konge konsiderati "la sekreto plej bone gardata en la mondo" (verkas Janneke Rebergen de Scouting Nederland), tamen gxi estos 50-jara la venonta 10a de decembro 1998. La Deklaracio proklamas la bazajn rajtojn kiujn cxiuj civitanoj de la mondo devus gxui. Kelkaj el ili, kiel la rajto al la libertempo kaj la asocia rajto, estas gravegaj por volontulaj asocioj kiel la niaj. Por substreki la gravecon de tiuj cxi rajtoj, Scouting Nederland, invitite de Amnestio Internacia, akceptis engagxigx en tiu projekto. Dum nia landa skolta tago, ni kolektis pli ol 30.000 subskribojn favore al la Deklaracio. Niaj cxiuagxaj anoj iris surstrate, ne nur rimarkigante ke Scouting Nederland estas kreskanta organizo, sed samtempe klarigante che la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj ekzistas por cxiuj Amnestio Internacia klopodos cxijare kolekti kiel eble plej multe da subskriboj el la tuta mondo, kaj tre versxajne ankau el via lando. Ege pli da geskoltoj povus fari tion kion faris la geamikoj de Scouting Nederland. Alproksimigxante al la Monda Jxamboreo, viaj membroj povas klarigi al viaj samlandanoj ke nia geskolta vivmaniero estas rekte ligita al la liberecojn kiujn nu gxuas. Aliaj devus havi la saman liberecon, cxu ne? Ni esperas ke la europaj asocioj bonvolu helpi Amnestion Internacian malkovri "la sekreton plej bone gardatan en la mondo". La tasko estas simpla, sed la signalo tiel donata de la geskoltoj ne povos ne esti rimarkata. Ni malkovru la sekreton plej bone gardatan en la mondo dum ni pretigxas por la Monda Skolta Jxamboreo! JXAMBOREO SUR LA ONDOJ / JXAMVOREO EN LA INTERRETO La datoj por tiuj cxi du eventoj, kiuj samtempas, estas 17a-18a de oktobro 1998. Ambau proponas bonegajn eblecojn por kunigi skoltojn tutmonde per radia au elektronika komunikado. Se vi ne ne jam pensis pri implikigi viajn mambrojn, kial ne provi cxijare? Vi trovos pli da informoj pri tiuj eventoj vizirante la koncernajn TTT-pagxojn cxe la URL-oj: http://www.scout.org/jota kaj http://www.scout.org/joti au rigardu en la Scoutpak de la 23a de junio. DUNGO La Europa Skolta Oficejo intencas dungi Helpantan Direktoron pri Publikaj Rilatoj, por helpi la Direktoron pri Publikaj Rilatoj en lia laboro, cxefe se temas pri komunikado kaj rilatoj ligitaj al la Pac-sxipado. * Liaj au sxiaj cxefaj taskoj estos la sekvaj: - Rilatoj kun la diversaj instituciaj partnroj de la projekto: Europa Unio, Konsilio de Europo, UNESKO, Europa Junulara Forumo, Centro Nordo-Sudo, ktp; - Organizado de la kunlaboro kun aliaj junularaj organizoj; - Sercxado de financaj partneroj (sponsoroj); - Rilatoj kun la gazetaro kaj la informiloj; - Informado kaj eldonajxoj pri la projekto; - Bugxeta planado kaj mastrumado; - Redaktado kaj tradukado de dokumentoj (france-angle) La sukcesa kandidato ankau helpos la Direktoron pri Publikaj Rilatoj cxe cxiuj liaj taskoj rilataj al reprezentado kaj komunikado kun la diversaj europai instancoj kaj europaj junularaj forumoj * La kandidatoj devos posedi la sekvajn ecojn kaj kapablojn: - Denaska anglalingvaneco au tre bona busxa kaj skriba angla lingvo kaj flua franca. Aldona scipovo de alia europa lingvo estas dezirebla; - Kapablo traduki tekstojn de la franca al la angla. - Profesia sperto en la fako de komunikado kaj sercxo de sponsoroj (krei kontaktojn, redakti dokumentojn, prezenti la projekton, akiri kontribuojn), - Kapablo efike uzi DTP, daten-prilaborajn, daj daten-bazajn komputilajn programojn, prefereble en Apple-Macintosh, sperto en la uzado de retposxto kaj interreto; - Bona kono de la junularaj organizoj en la europa kadro, estrara sperto ene de junulara movado; - Kapablo organizi kaj plani projekton, inkluzive de bugxeta preparo kaj mastrumado;- Sperto kiel reprezentanto ene de europaj junularaj forumoj kaj europaj instancoj. * La posteno havos bazon en bruselo kaj la kandidatoj devos jam posedi au akiri logxrajton kaj laborrajton por Belgio. * La dungo estas unujara, komencanta la 1a de oktobro 1998, kun ebleco de jara renovigo. La elspezoj por translogxigxi kaj instalgxi ne estos repagataj. * La interesitoj estas invitataj sendi kandidatigxleteron kaj CV-on antau la 1a de septembreo 1998. Por pli da informoj, bonvolu kontakti Aidan Jones, Europa Skolta Oficejo, 299 Avenue Molie`re, B-1050 Bruselo, Fakso +32/2/3470007. Retposxto: ajones@euro.scout.org CONTACTS *@euro.scout.org La internaciaj komisiitoj kaj iliaj asocioj kiuj uzas retposxton povas kontakti la Europan Skoltan Komitaton kaj la Honotan Kasiston per la jenaj retadresoj: David Bull: dbull@euro.scout.org Per Hylander: phylander@euro.scout.org Th.re`se Bermingham: tbermingham@euro.scout.org George Hourdakis: ghourdakis@euro.scout.org Jos. Antonio Warletta: jwarletta@euro.scout.org Maarten Veldhujzen: mveldhujzen@euro.scout.org (Bonvolu noti ke Maarten ne povas ricevi aldonajxojn, do nur sendu simplajn tekstajn retmesagxojn) William McDonald: wmcdonald@euro.scout.org La unuopaj funkciuloj de la europa Skolta Oficejo povas esti kontaktataj per la sekvaj adresoj: Dominique B.nard: dbenard@euro.scout.org Richard Amalvy: rhamalvy@euro.scout.org Jacqueline Collier: jcollier@euro.scout.org Kjed Jespersen: kjespersen@euro.scout.org Aidan Jones: ajones@euro.scout.org John Moffat: jmoffat@euro.scout.org Ray Saunders: rsaunders@euro.scout.org La retposxta adreso de la Europa Skolta oficejo en Bruselo estas:eurobureau@euro.scout.org Kaj, kompreneble, vi povas rekte skribi al Eirofax per la adreso eurofax@euro.scout.org CONTACTS *@wagggseurope.org La anojn de la Europa oficejo de MSA (WAGGGS) eblas kontakti per la jenaj adresoj: Marianne Karstensen: mkarstensen@waggseurope.org Gene`vie`ve Blondel: gblondel@waggseurope.org Paola Bortini: pbortini@waggseurope.org Heather Roy: hroy@waggseurope.org Annis Tammisto: atammisto@waggseurope.org Jeannette Umit: jumit@waggseurope.org Cecilia Grimaldi: cgrimaldi@waggseurope.org --------------------------------------------------------------------- Ray Saunders Direktoro pri komunikado Europa Skola Regiono Monda Organizo de la Skolta MovadoEuropa skolta Oficejo Retposxto:rsaunders@world.scout.org