paĝaro de la Skolta Esperanto-Ligo Skolta Esperanto-Ligo
fondita en 1918
   de       en       eo       es       pl       pt   
 

Baden-Powell kaj Esperanto

Estis Baden-Powell, kiu fondis la skoltismo.

Pro invito de kelkaj britaj junularaj organizoj, Baden-Powell skribis ĉe la komenco de la pasinta jarcento la manlibron ”Skoltado por Knaboj“ (Scouting for Boys).

Ĝi aperis en ses broŝuretoj, eldonitaj ĉiun duan semajnon, kaj kostis kvar pencojn por unu broŝuro.

titelpaĝo, de la unua eldono

La unua kajero aperis la 15-an de januaro 1908, kaj la serio estis tiel sukcesa, ke en majo de la sama jaro ĝi jam aperis kiel bindita libro.

Ĉiu kajero estis subdividata je ĉapitroj, kiuj ricevis la nomon ”Rakontoj ĉirkaŭ la Fajro“.

En la tria kajero, Baden-Powell konsilis al la skoltoj la uzon de la Internacia Lingvo Esperanto kiel ”patrola sekreta lingvo“.

Nur frazo - kaj eĉ tio malaperis en postaj eldonoj.

La fakto, ke Baden-Powell menciis la Internacian Lingvon estas tre interesa afero, kvankam ne tro valora. El la teksto oni montras tre klare ke B.P. apenaŭ komprenis la gravan valoron de Esperanto por la monda skolta frataro:

”If you want to write a despatch that will puzzle most people to read, use the Morse or semaphore letters in place of the ordinary alphabet. It will be quite readable to any of your friends who understand signalling.

Also if you want to use a secret language in your patrol you should all set to work to learn ”esperanto“. It is not difficult, and is taught in a little book costing one penny. This language is being used in all countries so that you would be able to get on it abroad now.“

(Scouting for Boys, page 202 of the original version)

”Se vi deziras skribi mesaĝon, kiun legado ŝoku al la plejmulto de la personoj, skribu ĝin en la Morsa Kodo aŭ semaforo. Sed tiu ĉi mesaĝo estos tre facile legebla por viaj amikoj, kiuj scias pri signalado.

Se vi deziras uzi sekretan lingvon por via patrolo, vi devos eklerni Esperanton. Ĝi ne estas malfacila, kaj oni instruas en libreto tre malmultekosta ĉirkaŭ unu penco. Ĉi tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj el la mondo, tiel vi povos uzi ĝin nun ankaŭ eksterlande.“

(Skoltado por Knaboj, paĝo 202, de la unua originala angla versio)

Pli valora estas la deklaracio de la internacia skolta komitato, el la jaro 1964, en ĝia kunveno en Luksemburgo: “Esperanto sukcesis provi ĝia ebleco en multaj medioj kaj kampoj, kaj en kelkaj naciaj asocioj oni jam permesis akiri la interpretistan fakinsignon per ĝi.”

Esperanto estas ja la ilo, kiun ĉiam devus uzi ĉiu skolto pli kaj pli en siaj kontaktoj kun eksterlando kaj dum internaciaj renkontiĝoj.


antaŭa paĝo venonta paĝo

valida HTML 4.01 Transitional
valida CSS!