
Dum la unua mondmilito la angla eks-patrolestro
Alexander William Thomson estis flegisto kaj brankardisto en la francaj bataltranĉoj. Tie dum la batoloj li pripensis, ke oni prosperigu la internacian amikecon per ĝemeligi la du de li amatajn movadojn: la skoltismo kaj la Esperantismo.
Tiucele li verkis libreton en sia kavaĉo tuj ekster vilaĝo Ransart apud Arras. Ĝi aperis en oktobro 1918, sub la titolo “Proponoj pri Skolta Esperantista Ligo” verkita de “Avoto”. Tiu verdkovrila broŝuro enhavis deksep “proponojn”, el kiuj la kvina prezentis la celojn, nome
Sekvis proponata skolta terminaro, kaj la fina paĝo konsistis el “Aliĝa Promesilo”, kiun oni sendu post kompletigo al la Provizora Sekretario, patrolestro Kenneth Graham Thomson, frato de “Avoto”.
El Egiptio envenis tuja aliĝo de subtrupestro John W. Leslie, angla soldato, kaj post mallonga tempo enskribis sin trupestro
Norman Booth kaj patrolestro Douglas H. Davis, kiuj estiĝis siatempe Sekretario kaj Kasisto.
