paĝaro de la Skolta Esperanto-Ligo Skolta Esperanto-Ligo
fondita en 1918
   eo   
 

Novaĵoj

2008

2008-02-18: En sia informilo informis la Eŭropa Regiono de MOSM pri la Esperanto-Bivako organizata de ZHP kaj nia pola sekcio.

2008-02-05: 52a Euro.Scout.Info nun troveblas en nia arkivo.

2008-01-10: Esperanto Bivako okazos inter la 7-a kaj 9-a de marto 2008 en sudokcidenta Pollando.

2007

2007-12-20: 51a Euro.Scout.Info nun troveblas en nia arkivo.

2007-12-08: 50a Euro.Scout.Info nun troveblas en nia arkivo.

2007-12-07: La membrokotizo por 2008 nun troveblas en la TTT-ejo.

2007-11-12: Sub la financa premo de la usona skoltaro BSA kaj de la Monda Skolta Fondaĵo, la monda skolta komitato maldungis la Ĝeneralan Sekretarion de MOSM, Eduardo Missoni. Plurlingva referencaro pri tiu grava krizo troveblas en interreto per la paĝo http://en.wikipedia.org/​wiki​/User:​Jergen​/WOSM_crisis.

2007-11-09: En sia TTT-ejo, la Monda Organizo de la Skolta Movado raportis pri nuna financa kaj demokrata krizo. Ni tradukis la oficalan cirkuleron en Esperanto.

2007-10-22: 49a Euro.Scout.Info nun troveblas en nia arkivo.

2007-10-20: La TTT-ejo de la tendaro Silesia2008 ricevis Esperanto-sekcion.

2007-10-12: De 1a ĝis 10a de aŭgusto 2008, en Pollando okazos internacia Tendaro de Mezeŭropaj Skoltoj Silesia2008 “Malkovru novan mondon”. Tie ni organizos programon pri Esperanto. Des pli helpantoj partoprenos des pli bone. Tial informu vin kaj aliĝu ĉe Sebastian, nia Nacia Reprezentanto por Pollando.

2007-10-08: Por la ĉi-jara Ĵamboreo ni eldonis flugfolion. Ni nun enretis ĝin por via uzo.

2007-09-30: En nia dissendolisto ni decidis pri la esperantlingvaj nomoj kaj mallongigoj de la mondaj skoltasocioj. Ili estas MOSM por la Monda Organizo de la Skolta Movado, kaj MSA por la Monda Skoltina Asocio.

2007-08-18: Dum la pola nacia Ĵamboreo en Kielce ni organizis programeron pri Esperanto. Dum 12 duhoraj aranĝoj entute 240 geskoltoj ludis kaj kantis en Esperanto. Per etaj paroladoj ili malkovris kaj la estinteco kaj la sistematiko de la internacia lingvo.

2007-08-12:
Dum la jubilea Ĵamboreo en Britio de la 27a julio ĝis la 12a aŭgusto SEL varbis pri Esperanto.

Justina klarigas Esperanton al geskoltoj

2007-08-11: Dum la 92a UK okazis dimanĉe, la 5a aŭgusto SEL-kunsido en Nitobe kun 10 partoprenantoj el 4 landoj. Ne nur estis geskoltoj sed ankaŭ interesitoj. Ili prezentis kaj diskutis, kio estas SEL, kio estas intereso pri skolta kaj esperanta movadoj, kiel servu por la ambaŭ movadoj kaj alia. Lunde, la 6a aŭgusto okazis dua kunsido en salonon la etaĝo 1 kun 5 partoprenantoj el 4 landoj. La geskoltoj kaj gvidantoj diskutis plu pri aktivado de SEL.

2007-08-09: En la arkivo aperis la 47a kaj la 48a Euro.Scout.Info en Esperanto.

2007-07-15: En la arkivo aperis la 46a Euro.Scout.Info en Esperanto.

2007-05-22: La itala skoltaro CNGEI invitas vin al sia tedaro en Salorno(Salurn) de la 18a ĝis la 26a aŭgusto. Pri la tendaro informas sia ttt-ejo en la lingvoj itala, angla, germana kaj hispana. Ankaŭ haveblas invito en Esperanto.

2007-05-16: Ni bonvenigas Rut Jesus kiel nova nacia reprezentanto por Danio kaj Juan Alberto Rubio Vázquez kiel peranto por Meksiko.

2007-04-25: Ni bonvenigas Miranda Lutz kiel nova nacia reprezentanto por Aŭstralio.

2007-04-19: En la arkivo aperis la 45a, Euro.Scout.Info en Esperanto.

2007-04-02: Sebastian Cyprych iĝis nacia reprezentanto por Pollando.

2007-03-25: En la arkivo aperis la 40a, 42a, 43a kaj 44a Euro.Scout.Info en Esperanto.

2007-03-15: La Skolta Mondo 1/2007 aperas.

2007-02-27: SEL publikas anglalingvan dosieron “Esperanto and the Scout Movement”

2007-02-25: La oficala invito kaj laaliĝilo kun informo pri prezoj por la skolta Esperanto-tendaro en Polando aperas en la reto.

2007-01-15: Ĉioj pagoj de nia TTT-ejo aperis en la pola lingvo. Ni dankas Sebastian Cyprych por la tradukado.

2006

2006-11-28: La ĝenerala sekretario de MOSM Eduardo Missoni dissendis okaze de JOTA kaj JOTI mesaĝon en Esperanto. Nun ĝi kaj legeblas kaj aŭskulteblas.

2006-11-24: SEL teste ekis Vikion. Bonvolu uzu ĝin.

2006-11-14: Aperias la 39a Euro. Scout. Info en Esperanto.

2006-11-05: La tuta fakvortaro “Skolta kaj Tenduma Terminaro” aperas en reta versio.

2006-10-31:

David Withey

La 31an de oktobro 2006 mortis David Withey, preskaŭ dumviva skolto, kiu naskiĝis la 10an de junio 1921. Li skoltiĝis en sia 8-jara naskiĝtago kaj skoltestriĝis precize dek jarojn poste. Li havis grandan intereson pri Esperanto, kiun li instruis al multaj homoj, kaj pri Skolta Esperanto-Ligo. Dum 44 jaroj - de 1961 ĝis 2005 David zorgis pri SEL kiel nia kasisto. Niaj pensoj restas ĉe lia edzino Joan kaj liaj kvin infanoj.

2006-08-27: La unuaj ĉapitroj le la Skolta kaj Tenduma Terminaro aperis.

2006-08-18: SEL publikis la raporto de sia Centra Komitato el la jaro 2006 en la TTT-ejo.

2006-08-16: Aperis en la TTT-ejo La Skolta Mondo N-o 2 2006. Haveblas kaj versio por legi enrete kaj versio por presi la gazeton.

2006-08-12: Eduardo Missoni, ĝenerala sekretario de MOSM ricevis nome de la tutmonda skolta movado la medalon de toleremo de la Fondaĵo Zamenhof en la tuteŭropa gerovera tendaro Roverway kiu okazos en Loppiano, apud Florenco. Enmanigis la medalon la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kaj ĉeestos la ĝenerala sekretario de SEL, Guido Ricci.

2006-08-08: La 37a kaj la 38a Euro.Scout.Info nun troveblas en la arkivo.

2006-06-20: La 36a Euro.Scout.Info troveblas en la arkivo.

2006-05-29: Emmanuel iĝis nacia reprezentanto por Senegalo.

2006-05-03: Lala iĝis nacia reprezentanto por Hungario.

2006-04-21: Jorge Aurelio Díaz akceptis la taskoj de nacia reprezentanto por Kolombio. Li ankaŭ iĝis prezidanto de la nacia “Corte de Honor”, grava organo de la kolombia skolta asocio.

2006-03-27: aperis La Skolta Mondo numero 1/2006.

2006-03-25: la 33a Euro.Scout.Info aperis en Esperanto

2006-03-25: Venkatesh Reddy iĝis nacia reprezentanto por Hindio.

2006-03-17: La Internacia Organizaĵo de la Skolta Movado en Ĝenevo kredeble ricevos la duan Medalon de Toleremo de la Bjalistoka Fondumo Zamenhof.

2006-03-03: La centjara jubilea insigno ankaŭ haveblas en Esperanto. ĝi troveblas ĉe www.riskoes.com

valida HTML 4.01 Transitional
valida CSS!