1. La nomo de la organizaĵo estas “Skolta Esperanto-Ligo”, poste, mallonge: “la Ligo”.
2. La sidejo de la Ligo estas la adreso, kie loĝas la Ĝenerala Sekretario.
3. La celoj de la Ligo estas:
4. Por atingi siajn celojn, la Ligo povas uzi ĉiajn eblajn rimedojn, kaj precipe:
5. En aferoj politikaj, naciaj aŭ religiaj la Ligo estas tute neŭtrala. La Ligo ne distingas inter la rasoj.
6. La financoj de la Ligo estas: kotizoj, donacoj, rentumo de la kapitala fonduso, abonmono por la Liga gazeto, profito el vendoj ktp.
7. Skolto aŭ skoltino kiu apartenas al asocio rekonata de:
kaj kiu pagas la kotizon por la kuranta jaro, povas esti membro de la Ligo. La scio aŭ lernado de Esperanto ne estas deviga por la membreco sed rekomendinda.
8. Post decido de la Centra Komitato ankaŭ simpatiantoj kaj eksskoltoj povas esti akceptitaj. La Centra Komitato povas transdoni la rajton pri tiu decido al la Nacia Reprezentanto.
9. Membro, kiu ne plu pagas la kotizon, aŭ ne plu akceptas la aŭtoritaton de la internaciaj geskoltaj oficejoj povas esti eksigita de la Centra Komitato.
10. La Ligon gvidas la Centra Komitato, kies membroj estas elektitaj de la Naciaj Reprezentantoj, laŭ maniero, indikita en la Regularo. La Naciaj Reprezentantoj regas la Centran Komitaton.
11. La Ligo celas havi Nacian Reprezentanton (kaj Reprezentantinon) en ĉiu lando, kie geskoltoj ekzistas. La N.R. povas elekti helpantojn por diversaj taskoj, kaj perantojn lokajn, regionajn, asociajn kaj aliajn, se tio estas necesa.
12. La Ligo celas havi Nacian Sekcion en ĉiu lando, kie sufiĉe da membroj ekzistas. La Sekcioj estas aŭtonomaj por sendependaj agoj kiuj konformas al la Statuto kaj Regularo.
13. La kondukado de la Ligo okazas laŭ Regularo, kiu ne povas kontraŭi la Statuton. La Regularo povas esti ŝanĝata laŭ reguloj indikataj en la Regularo.
14. Propono pri malfondo de la Ligo devas esti publikigita en la oficiala Gazeto de la Ligo, aŭ alie sendita al ĉiu membro. La rezolucio efektiviĝos kvar monatojn post la sciigo, se la sekretario ricevas malkonsenton de malpli ol 10 % de la membraro.
15. Propono pri ŝanĝo aŭ nuligo de la Statuto devas esti publikigita en la oficiala gazeto de la Ligo, aŭ alie sendita al ĉiu membro. La rezolucio efektiviĝos kvar monatojn post la sciigo, se la Sekretario ricevas malkonsenton de malpli ol 20 % de la membraro.
16. Okaze de interkonsentita aŭ deviga malfondo de la Ligo, la Kasisto likvidos la posedaĵojn de la Ligo. La rezultantan sumon li transdonos al organizaĵoj kun similaj idealoj kiel la Ligo, laŭ decido de la Centra Komitato.
17. Ci tiu Statutaro anstataŭas tiun kiu efektiviĝis en aŭgusto 1933. Ĝi validiĝis la unuan de aprilo 1965 kaj estas ŝanĝita la unuan de aprilo 1969. En 1972 la nuna nomo de la Ligo estis ekuzata.
1. Al la Centra Komitato apartenas: la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario kaj la Kasisto de la Ligo, la Redaktoro de la Liga gazeto, kaj eventuale ankoraŭ tri estraranoj kun specialaj taskoj. La C.K. inter si dividas la taskojn.
2. La mandatoj por la membroj de la C.K. daŭras kvin kalendarajn jarojn. Sen kontraŭaj proponoj la mandato daŭras pluan periodon.
3. La Naciaj Reprezentantoj povas proponi kandidatojn por la C.K. ĝis la unua de septembro antaŭ la fino de la mandato. La Ĝenerala Sekretario sciigas la proponojn al ĉiuj Naciaj Reprezentantoj per informilo, forsendata la unuan de oktobro. La unuan de decembro la Ĝenerala Sekretario sumigas la envenintajn respondojn. Kandidato kiu ricevis du trionojn de la envenintaj voĉoj ricevos sian mandaton je la unua de januaro. La baloto ne estas sekreta.
4. La C.K. elektas la Naciajn Reprezentantojn. Se Nacia Sekcio ekzistas la C.K. por tio sekvas la konsilojn de ties estraro.
5. Mandato de N.R. daŭras kvin jarojn.
6. La C.K. povas eksigi N.R.-on se li ne plenumas la regulojn 8 kaj 9.
7. N.R. devas esti membro aŭ eksmembro de rekonita skoltasocio, kaj sufiĉe sperta esperantisto.
9. Antaŭ aprilo en ĉiu jaro la N.R. sendas al la Sekretario de la Ligo: du ekzemplerojn de raporto pri la pasinta jaro, liston de membroj kaj abonantoj kaj sendas al la kasisto la pagendajn sumojn.
10. Nacia Sekcio preparas regularon kaj elektas sian estraron, atentante statuteron numero 12.
11. Nacia Sekcio fiksas kotizon el kiu oni pagas:
12. La Nacia Sekcio aranĝas kunvenon almenaŭ unufoje dum ĉiu jaro. La kunveno povas esti aranĝata dum nacia, neŭtrala kunveno de esperantistoj aŭ skoltoj.
13. La C.K. povas elekti Kontinentajn Komisiulojn. La taskoj de la Kontinentaj Komisiuloj estas:
14. La K.K. similas la Nacian Reprezentanton en aferoj pri kiuj parolas la reguloj 3, 5, 6, 7, 8, 9. Li daŭre kunlaboras kun la Ĝenerala Sekretario.
15. La C.K. eldonas Gazeton sub la nomo: “La Skolta Mondo” por la membroj.
16. La C.K. povas eldoni specialan informilon por la anoj de la C.K., la N.R.-oj kaj la Kontinentaj Komisiuloj.
17. Dum la Universala Kongreso la Nacia Reprezentanto en la koncerna lando aranĝas Ligan kunvenon. Por tio li ricevas la necesajn dokumentojn de la ĝenerala Sekretario. Se la N.R. ne povas akcepti la taskon la C.K. mem aranĝas tian kunvenon. La kunveno povas konsili al la C.K.
18. La financoj estas registrataj de La Kasisto, kiu donas en ĉiu jaro raporton pri la antaŭa. Li sendas la raporton al la anoj de la C.K., la N.R.-oj kaj la Kontinentaj Komisiuloj. La raporto estas sendata al ĉiu ano kiu ĝin petas. Kvaronjare la Kasisto koncize informas la C.K.-on.
19. La Kasisto donas kvitancon por ĉiu ricevita sumo.
20. La elspezoj devas esti laŭ la posedaĵoj.
21. La jarkotizoj kaj la abonprezo estas fiksitaj de la C.K. antaŭ oktobro de la antaŭa jaro.
22. Ŝanĝoj en la reguloj povas okazi nur post propono, sciigita al ĉiu membro. Post kvar monatoj la plimulto el la envenitaj respondoj validas.
23. Ĉiu membro ricevas ekzempleron de la Statutaro kaj Regularo laŭ peto. Komuniko pri tio aperas en la unua numero de La Liga oficiala Gazeto en ĉiu jaro.
La Regularo estas de la 1-a de aprilo 1969.
el La Skolta Mondo 2-3/94. paĝo 17
