ANALEKTOJ DE KONFUCEO



[I:1] Konfuceo diris:
- Lerni kun ofta ekzercado, cxu ne estas agrable?
- Venas amiko el malproksimo, cxu ne estas afable?
- Cxu tiu ne estas gxentilulo, kiu ne maltrankviligxas estante nekonata de aliuloj?"


[I:2] Youzi-o diris:
- Malofte estas trovebla iu, kiu estas fila al la gepatroj kaj respekta al la pliagxuloj, sed emas kontrauxi siajn superulojn.
- Neniam ekzistas iu, kiu ne emas kontrauxi siajn superulojn, sed emas ribeli.
- Gxentilulo zorgas pri la radiko. Kiam la radiko estas starigita, la vojo nature kreskas.
- Fila pieco kaj respekto al pliagxuloj estas la radiko de humaneco, cxu ne?


[I:3] Konfuceo diris:
- Belaj vortoj kaj allogaj mienoj kutime ne temas pri vervirto.


[I:4] Zengzi-o diris:
- Cxiutage mi memekzamenas pri tri aferoj:
- Cxu mi estas ne fidela al tiu, por kiu mi laboras?
- Cxu mi estas ne kredinda al tiu, kun kiu mi amikigxas?
- Cxu mi ne ekzercas tion, kion mi lernis de la instruinto?


[I:5] Konfuceo diris:
- Kiu kondukas grandan landon kun mil militocxaroj, tiu devas esti respektema al aferoj kaj fidinda, devas esti sxparema kaj homama, kaj devas laborigi homojn je tauxga tempo.


[I:6] Konfuceo diris:
- Junulo devas esti bona filo hejme kaj respekta al pliagxuloj eksterhejme.
- Li devas esti zorgema kaj fidinda, plenkore ami homojn kaj klopodi por humaneco.
- Farante tiel, se li havas pluan tempon kaj forton, li ekstudas literaturon.


[I:7] Zixia-o diris:
- Se iu zorgas pri virto sed ne pri ina cxarmo, plejeble servas siajn gepatrojn, memkorpe laboras por la regxo, kaj estas fidinda al amikoj, mi nepre diras, ke li estas lerninto, kvankam li neniam antauxe iris al lernejo.


[I:8] Konfuceo diris:
- Se gxentilulo ne havus dignon, li ne inspirus respekton; do tio, kion li studas, ne havus solidecon.
- Prenu fidelon kaj sinceron kiel viaj gravaj principoj.
- Havigu al vi neniajn amikojn, kiuj ne egalas al vi.
- Se vi havas kulpon, ne hezitu korekti gxin.


[I:9] Zengzi-o diris
- Tiam, kiam oni donas gxustan respekton al la mortinto en funebra ceremonio, kaj ne forgesas rememori siajn prapatrojn en kulto, la moralo de popolo nature vekigxas kaj altigxas.


[I:10] Ziqin-o demandis al Zigong-o:
- La majstro cxiam estas konsultata pri la politiko de la landoj, kiujn li vizitas. Cxu li petas tiun laboron, aux cxu oni donas gxin al li?
Zigong-o respondis:
- La majstro gajnas la laboron pro sia gxentileco, bonkoreco, respektemo, sxparemo, kaj modesteco. Tia gajnado de la majstro malsimilas al la petado de aliuloj.


[I:11] Konfuceo diris:
- Observu ies ambicion, kiam lia patro estas viva, kaj
observu lian konduton, kiam la patro estas mortinta. Post tri jaroj, se
li ne sxangxos la vojon de la patro, ni povos diri, ke li estas fila.


[I:12] Youzi-o diris:
- Pri la aplikado de etiketo, oni aprezas harmonion. La vojo de antikvaj regxoj tion belege atingis. Cxiuj homoj, junaj kaj plenkreskintaj, sekvis gxin.
- Sed, iam gxi ankaux ne tauxgas. Sciante harmonion, se oni cxasas gxin, sed ne sindetenas per etiketo, ankaux tio ne tauxgas.


[I:13] Youzi-o diris:
- Se iu promesas laux justeco, tiam lia dirajxo estas ripetinda.
- Se iu respektas laux etiketo, tiam li forigas honton kaj malgloron.
- Oni tenu sin cxe iu, kiu estas intiminda kaj ankaux imitinda.


[I:14] Konfuceo diris:
- Gxentilulo mangxas ne por kontentigi sian apetiton, kaj logxas ne por gxui sian korpan komforton.
- Li estas lerta je laboro kaj zorgema je parolo. Li sekvas justulojn por rektigi sinmem. Tiu homo ja estas lernama.


[I:15]
- Zigong-o diris: Kiel vi opinias pri tiu, kiu estas malricxa sed ne flatas, kaj pri tiu, kiu estas ricxa sed ne fieras?
- Konfuceo diris: Ili estas bonaj, sed ne estas tiel bonaj kiel tiu, kiu estas malricxa sed gajas, kaj kiel tiu, kiu estas ricxa sed gxentilas.
- Zigong-o diris: La Libro de Poezio diris, Plibonigi sin estas kiel trancxi ostojn kaj fajli kornojn, kaj kiel rafini jadojn kaj poluri sxtonojn. Tio, kion vi jxus diris al mi similas al tiu diro, cxu ne?
- Konfuceo diris, Mia Si-o (Zigong-o), ekde nun, mi povas diskuti kun vi pri poezio! Kiam mi diras al vi ion, vi jam scias gxiajn sekvontajxojn.


[I:16] Konfuceo diris:
- Ne maltrankviligxu se aliuloj ne konas vin, anstatauxe, maltrankviligxu cxar vi ne konas ilin bone.


Dank'al sugestoj de Jens S. Larsen por lingva korektado de cxi tiu versio.


Manlajo