San Francisco Esperanto Regional Organization

  San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO)

Want to learn Esperanto for free, by mail? Ask for the free ten-lesson postal course. Be sure to include your name and street or PO box address.

Would you rather read this information in English? Go here.

Ĉu viaj geamikoj havas komputilon, sed ankoraŭ ne parolas Esperanton?  Klaku ĉi tie

SFERO kunvenas je la unua sabato ĉiumonate, escepte de januaro, julio kaj aŭgusto. La regula kunveno okazos je 1:30-3:30 ptm ĉe policstacio Park en strato Waller inter stratoj Stanyan kaj Kezar (proksime de stadiono Kezar), en ĉambro “Community Room”. Jen mapo kaj ŝoforinstrukcioj de Google.

MUNI-linioj 7-Haight, 33-Stanyan kaj 71-Haight/Noriega haltas apude ĉe stratoj Haight kaj Stanyan; linioj 21-Hayes kaj N-Judah haltas 2-3 stratojn for.  Linioj N, 7 kaj 71 konektas al BART ĉe stacio Civic Center.  Estas malfacile trovi lokon por lasi aŭton; prefere uzu publikan transporton. 

Jen la plej lasta bulteno de SFERO.

Vi povas ricevi lastatempajn informojn pri Esperanto en Norda Kalifornio, kaj aliloke, aboninte al la reta poŝtolisto esperanto-nordkalifornio.

entajpu retadreson por aliĝi al [esperanto-nordkalifornio]
Ĉi tiun aliĝilon ni pruntis de la paĝo de "Esperanto en Respubliko Srpska". Dankon!

Konversaciaj Rondoj

Konversacia rondo kunvenas en San-francisko ĉiun duan kaj kvaran mardon inter 6:00 kaj 7:00 ptm ĉe kafejo "Flore" ĉe Market kaj Noe. Jen mapo kaj ŝoforinstrukcioj de Google. Muni F-Market haltas ĉe Laguna, la loko estas meze inter stacioj Van Ness kaj Church Street.  Estas malfacile trovi lokon por lasi aŭton; prefere uzu publikan transporton. 

Konversacia rondo kunvenas en Berkeley ĉiuĵaŭde je 6:30 ptm ĉe kafejo "Original Pollo's", avenuo Shattuck.  Jen mapo kaj ŝoforinstrukcioj de Google.  La kafejo estas tre proksime al la stacio Berkeley de BART, kaj facile atingebla ankaŭ per AC Transit. 

 

Por pliaj informoj, kontaktu:  
Charles E. Galvin Jr.
Vicprezidanto, Publikaj Rilatoj
SFERO
PO Box 2638
San Francisco CA  94126-2638
Tel +1 (415) 701-9665
William R. Harmon
Sekretario
SFERO
2389 Thackeray Drive
Oakland CA  94611-2454
Tel +1 (510) 531-8393

 

 

 

 
Por problemoj rilataj al la retejo, bonvolu kontakti la Retej-majstron.  

 

 

 


Reiru al/Return to esperanto.org

Last modified/Laste ŝanĝita je 4-oct-10