JARRAPOTO DE USEJ Here's a recap of what's happened in the last year in a nice little report. As you'll see, some things were actually accomplished this year, thanks to countless volunteers and helpers. And you. . . would you be interested in helping out? You'll definitely find something worthwhile to do in USEJ. Contact us! ADMINISTRADO Sep membroj laboris en la estraro de USEJ dum '93-'94. Ili estis: Mark Armantrout (IN), Daniel Cuthbert (CT), Randy Dean (GA), Thomas Gray (TX), Jacob Schwartz (NC), Nathan Treadway (IN), kaj Joseph Truong (PA). Randy Dean cxeestis nome de USEJ la Nacian Kongreson, kie li multe parolis pri la agado de USEJ kaj pri junularaj aferoj. Kvankam reprezentanto de USEJ, Daniel Cuthbert, cxeestis la cxi-jaran IJK-n en Sudkorejo, pro granda eraro de la direktoro, li ne rajtis oficiale cxeesti la Estrarkunsidon dum la IJK. FINANCOJ Dum la Nacia Kongreso, ELNA decidis starigi junularan fonduson el kiuj USEJ rajtas preni monon. Tiu fonduso enhavas tiam cxirkaux $1200; tamen, $600 estas bezonata de la CO de ELNA por dissendi nian novajxleteron. Bugxeto por la venonta jaro estis sendita al ELNA nur antauxnelonge kaj pro tio estas decidota de la estraro de ELNA. Por prizorgi la novajn financajn aferojn, Nathan Treadway fari…is kasisto. Dum la pasintaj monatoj, li plenigis la necesajn formulojn por akiri cxekkonton por USEJ, impostan numeron, ktp., kaj restos kasisto dum almenaux unu plia jaro. BULTENO La unua numero de KTP! aperis novembre 1993. Dum la jaro aperis 6 numeroj (la plej lasta estis duobla numero), preskaux dumonate. La Centra Oficejo de ELNA dissendas …in al la membroj de USEJ. Entute, la Oficejo faras cxirkaux 200 ekzemplerojn po numero. Laboris plejparte pri KTP! Joseph Truong (redaktoro), Matthew Horton (CA) (respondeco pri artajxoj), kaj kelkaj verkemaj membroj de USEJ. Ekde la lasta numero laboris ankaux Sybil Harlow (CA) kiel kompostisto. La plej sxatataj rubrikoj laux legantoj estis la bildstrio BENNEM kaj la lingva angulo. Placxis al legantoj ankaux la faktoj cxe la fino de cxiu pago, la grafikaj aspektoj, kaj la koncizaj paragrafoj cxe la komenco de cxiuj gravaj artikoloj. RENKONTIGxOJ Gxis nun, USEJ ankoraux ne okazigis iun tutlandan kongreson aux renkontigxon. Tamen, okazis almenaux unu junulara programo cxi-jare. La Nordamerika Junulara Tendumo (NAJT), organizita de USEJ-membro Brian Kruegar, okazis en Pottersville (NY_ la 26an gxis 28an de auxgusto, 1994. Partoprenis entute 13 personoj (5 usonanoj, 8 kebekianoj). Okazis neformala diskuto pri junulara aferoj ankaux dum la Nacia Kongreso, kiun Randy Dean prizorgis. EKSTERAJ RILATOJ Ekstermovadaj USEJ cxeestis la 1994an Nacian Studentan Trejnseminarion okazintan junie en Novjorko-Urbo. Tiun Trejnseminarion organizis la UNO-Asocio de USONO, kun kiu havas asociajn rilatojn ELNA. Daniel Cuthbert cxeestis la Seminarion; ELNA pagis la partoprenkotizon. Krom tiu evento, tamen, neniu alia laboro okazis cxi-jare pri eksteraj rilatoj. Enmovadaj Sxajnas, ke ne ekzistas tiom da problemoj kun ELNA. ELNA dauxre montras sian subtenon de la junulara movado. Krom TEJO, USEJ havas rilatojn ankaux kun Junulara Esperantista Franca Organizo, Junularo Esperantista Kanada, kaj Flandra Esperantista Junulara Organizo. Gxis nun, la rilatoj ne estis tre aktivaj kaj temas nur pri intersxangxo de novajxleteroj. Kunlabore kun la internacia gazeto Kontakto, USEJ okazigis kvizon okaze la '94 Futbala Mondpokalo. Partoprenis entute 30 junuloj el 15 landoj, do, laux la redaktoro, unu al la pli sukcesaj kvizoj. La premioj estis Mondpokalaj pingloj. Gajnis 5 junuloj el Argentino, Italio, Burundio, Algxerio, kaj Nepalo. PROPAGANDO Propagando de Esperanto dependas plejparte je la membroj mem. _is nun venis tre malmulte da novajxoj pri junuloj, kiuj reklamis pri Esperanto. Cetere, USEJ aperis en la plej aktuala eldono de "Encyclopedia de Organizations", sub "Cultural Associations-Esperanto". Tie aperas bazaj informoj pri la organizo. MEMBROJ / AKTIVECO La nombro da aktivuloj restas preskaux sensxanga, 15 gxis 20. Felicxa novajxero estas tio, ke kelkaj junulinoj nun laboras por USEJ. Alia bona novajxero estas tio, ke la aktivuloj vere logxas en diversaj lokoj tra Usono kaj ne nur unu regiono. USEJ havas 100 membrojn, kiu estas malkresko kompare al pasintjare. Versxajne tiu malkresko okazis cxar kelkaj membroj jam atingis la a…limon. Nova kategorio pri patronoj komencigxis. Estis proponite al ELNA, ke patrono estu iu membro de ELNA, kiu kontribuas almenaux $10 al USEJ. Cxi tiel ni havas 4 patronajn membrojn. Tiuj membroj ricevas la samajn servojn kiel normalaj USEJ-aj membroj escepte de la vocxdono. LOKA AGADO / LOKAJ KLUBOJ Dum la Nacia Kongreso, ELNA donis premion al la plej aktivaj junularoj (unu por gimnazia nivelo kaj unu por universitata nivelo). Gajnis cxi-jare la Societo por Esperanto cxe MIT (Massachusetts Institute of Technology) kaj Esperanta Klubo cxe la Guilford High School (Guilford, CT). Gxis nun, estas 7 junularoj aux kluboj organizitaj de junuloj en Usono: krom la du menciitaj supre, esta unu cxe Horace Mann High School (New York, NY); Arizona State University (Mesa, AZ); Yale University (New Haven, CT); Missoula Esperanto Society (Missoula, MT); kaj Bloomington Esperanto Club (Bloomington, IN). Bedaurinde, ankoraux ne okazis iu laboro pri lokaj kluboj. ALIAJ NOTOJ ELNA= Esperanto-Ligo por Norda Ameriko IJK= Internacia junulara Kongreso UNO= Unuigxintaj Nacioj Nacia Kongreso= Nacia Esperanta Kongreso de ELNA Tiu raporto validas por septembro 1993 …is auxgusto 1994. Cxi tiun raporton verkas Joseph Truong. Bonvolu sendi viajn ideojn, demandojn, kritikojn, ktp., al la Centra Oficejo de USEJ pri la Jarraporto por ke la venontjara raporto estu pli utila kaj informplena.