Bona NAJT Por Cxiuj


What? An international young Esperantist camp-out in the United States? That's a history-making event in itself. But you'll be even more surprised at how successful the camp-out really was.

Cxu internacia junulara tendumado povus okazi iam en la usona Esperantujo? Jes, gxi povus okazi ... fakte, jam okazis!

NAJT (Nord-Amerika Junulara Tendumado) ja estis tia kunveno (versxajne, la unua tia konferenco en Usono). Dun la lasta semajnfino de auxgusto, de la 26a gxis la 28a, malgranda grupo de fervoraj Esperantistoj vojagxis al la pitoreska urbo Pottersville en Novjorko por festi la finon de somero kaj la novan komencon por junuloj en Nordameriko.

La konferenco vere estis nordamerika, cxar venis kelkaj kebekianoj, Nur mankas al ni la meksikanoj. Sed ni tute ne forgesis ilin (ni mangxis kelkajn meksikajn mangxajxojn dum la semajnfino.)

Eble oni povus diri, ke la konferenco ecx estis internacia cxar cxeestis tre diversnaciaj junuloj. Venis suden hungara studentino de Montrealo kaj venis norden argentina studento el Pittsburgh (suficxe longa vojagxo por li!).

Cxeestis ankaux la konata kroata aktivulo Zdravka Metz kaj (legu zorge) montrealano de nederlanda deveno, kiu logxis kvar jarojn en la Filipinaj Insuloj, sed havas posxtadreson en Belgio (liaj gepatroj nun logxas tie) ... jes, tiel internacia kiel Esperanto mem!

Nu, suficxe pri tio. Vi certe interesigxas pli pri la progamo mem, cxu ne? Ne estis oficiala programo, do ni havis sxancxon vere gxui la belegan lokon. kiun Brian Krueger (la organizanto de NAJT) tiel zorge elektis.

Kion VI farus se vi logxus apud blua lago, puraj montetoj kaj kvazaux privata plagxo? Ludi per kartoj, kompreneble. Kial ne? Dum la "rondoj" (mi ne certas, cxu tio estas la oficiala vorto), ni havis multe da tempo por babilumi pri ‘io, aŁskulti Esperantajn kasedojn, kaj ecx paroli serioze pri Esperanto (mi neniam komprenos, kial Esperantistoj tiel interesigxas pri gramatiko).

La sekvanta tago, kiam alvenis la kanadanoj, estis nia maloficiala ekskursa tago. (Noto pri Esperanto-kulturo: dum preskaux cxiuj Esperantaj renkontigxoj okazas almenaux unu ekskurso, plej versxajne piedmarsxa. Do, cxiam- CxIAM- kunportu tauxgajn sxuojn al cxiuj e-aj eventoj kaj estu preta piedmarsxi. Devus esti, ke iu sportsxufabriko kiel Reebok aŁ Nike sekrete subtenas Esperantajn renkonti…ojn.)

Ni kune piedmasxis al pinto de iu monto, de kie oni povas vidi la lagon kaj aliajn montojn. Gxi ja estis fotinda, sed mi bonsxance forgesis mian fotilon en mia tendo. Ne gravas. Ni restis tie nur kelkajn minutojn!

Ek' al la "kuirejo" por prepari la vespermangxojn! antaŁ ol mi venis, mi antauxvidis, ke ni devas kapti kaj mangxi ursojn kaj aliajn bestojn. Bonsxance, mi malpravis (denove).

La mangxojxoj estis ege pli bonaj ol mi pensis (lauxdojn al kuiristo(j)!). Ecx la etoso estis tre gxuebla. Ni cxiuj sidis kvazaux familio cxirkaux unu longa tablo, mangxante nudelojn kun multege da fromagxo (tamen sen verdaj steloj, malgraux tio, kion diris la aligxilo), panon, fresxan salaton ... hmm, mi pensas ke mi malsatas ...

Tuj poste okazis la evento, kiun mi senpacience atendis, la bivakfajro. (Kiel "urbulo", mi havas malmultajn sxacxojn vidi fajrojn.) Cxirkau gxi, ni kantis kebekiajn popolajn kantojn, mangxis la usonan dezertacxon nomatan "s'mores" (plejparte el la usonanoj mangxegis ilin sed la kebekianoj ne tro bone komprenis kial iu ecx kuragxus mangxi tian teruran miksajxon), kaj ecx auxdis koncerton de la famega kebekia grupo Akvo. (Verdire, nur duono da Akvo, la aliaj ne povas cxeesti.) Ni ecx klopodis danci cxirkaŁ la fajro, sed estas iom malfacile danci "La Bamba"-n kiam cxeestas nur unu junulino.

Mirinda tendloko, bonaj mangxajxoj, amika kaj amuza etoso, unikaj homoj ... cxu NAJT sukcesis? Sendube, jes! Eble ne tiel gravas nun vojagxi al alia flanko de la mondo por gxui altnivelan kongreson. Vi nur bezonas cxeesti NAJT-n!


Back to the USEJ homepage

Written by Joseph Truong(JTRUONG@LOYOLA.EDU)
Page by Sybil Harlow (espero@unforgettable.com)
Check out some of the other KTP! articles available online.