Baleno This is a fable written by our member Daniel Cuthbert which appeared recently in an issue of Kontakto (no.142, pg.16) Congrats, Daniel, for having your story published! We hope that other readers will enjoy it as well. Antaux multaj jaroj, kiam la afero estis juna kaj la homaro ankoraux ne estis kreita, vivis en la vasta oceano granda Blua Baleno. Tiu cxi baleno havis gigantajn proporciojn — versxajne la plej granda estajxo iam vivinta sur la Tero. Dum jaroj gxi nagxis tra la oceano sub la malhele griza cxielo. En tiuj foraj tagoj la cxielo estis stonkolora kaj, kvnakam la oceanoj estis vivohavaj, nur iom da lumo penetris la surfacon de la maroj. Tiu grizkolora cxielo, kiu perpleksigis la balenon, cxar gxi ne povis kompreni kial tiel bela mondo devas kusxi sub tiel malgaja cxielo. Tiu cxi problemo miringis la balenon kaj, kiam gxi maljunigxis, igxis la cxefdemando de gxia ekzisto. Balenoj estas, kiel vi sendube scias, filozofoj kaj bestoj pli agxaj kaj sagxaj ol ni. Kaj tiu cxi baleno estis vera majstro de logiko. Post jardekoj da meditado, gxi trovis respondon al sia problemo. Dio (tiu cxi baleno kredis je Kreinto) estis estajxo de multaj talentoj kaj oficoj. Li kreis la mondon, en kiu la baleno vivis, kiel projekton flankan de io pli, pli granda .... kvazaux sxatokupe, se vi tiel preferas. Li ne havis suficxe da tempo fini la planedon kiam pli urgxa afero subite alvokis Lin. Parton de la Tero, la cxielon, Li ne sukcesis fini. Li apenaux havis tempon por krei la balenon, kiu devus fini la takson. Nun la filozofiema baleno havis ne nur respondon pri la koloro de la cxielo, sed ankaux kialon por sia propra esteco kaj granda sagxeco. Gxi estis metita sur la Teron, kvazaux Dio, por fini tion, kion tiu mem ne povis fini. La baleno nun havis celon, kaj komencis pensi, kiel trovi la solvon. Kompreneble, gxia Kreinto volis, ke la cxielo bluigxu. Pro kiu alia kauxzo Dio estis farinta la balenon mem blua? Tio estis signo. la baleno ja sciis, ke la akvo en kiu gxi logxas estas preskaux de gxia sama koloro, kaj ke gxi havas truon sur la pinto de sia kapo, tra kiu gxi povas pafi akvon. La belecon en tiu cxi ideo la baleno tuj vidis — gxi farbus la cxielon blua, per akvo kiel kolorilo kaj si mem kiel peniko! Gxi plongxis al la fundo de la maro kaj malfermis sian kavernan busxegon, enbusxigante tiom multe da akvo, ke la oceanoj retroiris de la bordoj. Dum gxi nagxis surfacen, gxi pliigis la premon ene de si kaj tiam, kun sono de miliono da kanonoj, gxi ekblovis la akvon de sia blovtruo cxielen. La blua fluo akva iris supren, supren, supren kaj tiam, frapinte la grizan kupolon, sternigxis cxien gxis kovris la tutan cxielon per mirinda blua kolornuanco. Kaj tiel, miaj amikoj, estas kial la cxielo estas blua, balenoj sprucigas, kaj akvo falas de supre. Daniel Cuthbert Guilford