Tiu cxi reporto validas por auxgusto 1994 gxis julio 1995. Gxin verkis Joseph Truong, direktoro de USEJ. Bonvolu sendi viajn ideojn, demandojn, kritikojn ktp., al li rekte cxe la redaktora adreso por ke la venontjara raporto estu pli utila kaj informplena. Administrado La estraro gxis auxgusto 1994 estis Joseph Truong (PA, direktoro), Nathan Treadway (IN, kasisto), Randy Dean (GA, Komitatano A de TEJO), Mark Armanatrout (IN), Daniel Cuthbert (CT), Thomas Gray (TX) kaj Jacob Schwartz (NC). La komunikado inter la estraranoj okazis nur helikoposxte pro la bedauxrinde fakto, ke la direktoro, kiu dissendas la leterojn, mem ne havis tauxgan komputilon. Tio ja malfaciligis kaj longigis la komunikadon. Pro tio, formala komitatkunsido estis planata dum la JES kunveno en marto, sed nur du estraranoj cxeestis. La estraro planis okazigi elektojn por nova estraro por 1995-1997. Cxar nur ses kandidatoj sin prezentis por la ses lokoj en la estraro (N. Treadway dauxras sian laboron kiel kasisto), neniu elektado okazis kaj la ses kandidatoj auxtomate farigxis Estraranoj. La nova estraro, kiu servos de la 1a de auxgusto 1995 gxis la 1a de auxgusto 1997, estas: Daniel Cuthbert (MD) Sybil Harlow (CA), Matt Horton (CA), Theresa Makin (PA), Jed Meltzer (PA), Guy Menahem (FL), kaj Nathan Treadway (IN). La nova estraro bonsxance havas du inajn anojn, bonan mikson da spertuloj kaj novuloj, kaj reprezentantojn de diversaj sxtatoj de Usono. Oficiala jarkunsido de USEJ okazos kadre la 43a Nacia Kongreso en New York City. Rezultoj kaj novaČoj de cxi tiu kunsido aperos en la venonta numero. Daniel Cuthbert oficiale reprezentos USEJn kiel anstatauxanto de nia Komitano Randy Dean cxe la 51a IJK en Sankta Peterburgo, Rusio (31.07- 07.08.95). Randy farigxis en aprilo la Komitatano A de USEJ por alia periodo. Servoj 1. Bulteno KTP! ofte ricevas lauxdojn de multaj E-istoj, tamen la problemoj restas. Plej rimarkinda problemo por la membroj estas la malfrua alveno de KTP! De tiu periodo, aperis 4 numeroj (nov-dec, jan-feb, mar-apr, maj-auxg) la lasta (cxi tiu) duobla. Espereble, ekde auxgusto, kiam la redaktoro (mi) finfine aligxos al e-posxto, ni povas kompili la gazeton pli rapide kaj sekve dissendi gxin pli frue. Dauxras diskutoj kun la CO de ELNA pri kiel malgradigi la elspezojn kaj aux grandigi la enspezojn de KTP!. Ekde cxi-jare, la CO de ELNA ofertas abonon al KTP! por $15; ne estas sciate, kiom da abonj ELNA havas por KTP!. La grafika kvalito de la gazeto dauxre plibonigxas danke al la lerta komputilado de Sybil Harlow (CA), sed krom kelkaj fidindaj kontribuantoj (kiel Matt Horton, CA), malmulte da aliaj membroj verkas. Cetere, pro manko da kontaktoj inter mi kaj la legantoj, estas tre, tre malfacile scii, cxu la gazeto bone informas kaj interesas la membraron, cxu la lingvaČo estas tro dificila ktp. 2. Posxta Biblioteko Kvankam USEJ nun havas suficxe grandan gazetan bibliotekon, kun pli ol 110 titoloj kaj miloj da gazetoj de la tuta mondo, nur unu membro uzis gxin ekde gxia malfermigxo en julio 1994. La Estraro pripensos solvon pri tiu krizeto dum la julia kunsido. USEJ tre dankas al cxiuj malavaraj E-istoj kiuj regule sendis siajn gazetojn al la Biblioteko dum la pasinta jaro! 3. Renkontigxoj Bonsxance, USEJ sukcesis rilate renkontigxojn. Cxi-jare, okazis tri junularj renkontigxoj organizitaj de USEJaj membroj: a. 1a Junulara Esperantista Semajnfino (Lancaster, PA; 17-19.03) Cxeestis 21 personoj, plejparte anoj de la Novjorkurba Esperanto-Societo. b. 1a Florida Esperanta Kongreso (Belleair, FL; 07-09.04) Cxeestis 16 personoj de cxirkaux Florido. Organiza renkontigxo por la Florida Esperanto-Ligo. c. Junulara programo kadre la 43a Nacia Kongreso (New York City, NY; 14-17.07): Gxi estas la 3a fojo kiam USEJ organizis iun junularan programon cxe la Nacia Kongreso Malfelicxe, pro diversaj kialoj (aparte manko da kunlaborantoj). la 2a Norda Amerika Junulara Tendumado, kiun Brian Krueger planis por Meksiko, Meksikio, en auxgusto ne okazos. Tamen, li ankoraux entuziasmas labori por la 2a NAJT por 1996. 4. Elektronikaj servoj Sybil Harlow kreis "ftp site" por USEJ kies adreso estas ftp.webcom.com/pub/usej kaj "www page" por USEJ cxe http://www.webcom.com/~usej 5. Informado Grava helpanto cxi-rilate estas Catherine Schulze, kiu respondecas pri la senpaga posxta kurso. i ofte sendis nomojn de junuloj kiuj studas per la kurso al la direktoro, kiu sekve kontaktis cxiujn el ili. Alvenis rekte al la CO de USEJ nur malmulte (malpli ol 10) informpetoj pri Esperanto kaj/aux USEJ. Bedaurinde, tiuj skribantoj ne mencias de kie oni trovis la adreson aux nomon de USEJ. Interesa informpeto venis el germana studento kiu baldaux venos al Georgia por studi teologion. Li volis kontakti Esperantistojn tie kaj trovis nian adreson per la Berlina oficejo de la Germana Esperanto-Junularo Eksteraj Rilatoj 1. Ekstermovadoj USEJ, kiel la usona landa sekcio de TEJO, sendos cxu membrojn (Daniel Cuthbert kaj Joseph Truong) al la Junulara Forumo de la UNO (New York City, 17-19.07) kiel reprezentantojn de TEJO al UNO. Dum la pasintaj monatoj USEJ kunlaboris kun la KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj) reprezentantoj de TEJO, Edlyn Teske kaj Anna Margareta Ritamaki, pri tio. Kvankam okazis dum la sama somero kelkaj aliaj gravaj junularaj konferencoj (aparte la "Youth Konferenco en San Francisco), USEJ ne povis sendi iun reprezentanton. 2. Enmovadaj USEJ dauxre tenas rilatojn kaj intersxangxas novaČleterojn de la junularoj asocioj de Francio, Kanado kaj Flandrio. Poste, aldonigxis Kebekio, kiu renaskigxis en septembro 1994 kaj Irano, unu el la novaj Landaj Sekcioj de TEJO. Denove, rilatoj temas nun nur pri intersxangoj de novaČleteroj kaj spertoj. USEJ atingis iom pli altan nivelon kun TEJO cxar nun ambaux organizoj devas kunlabori por fari pasxojn por Esperanto cxe UNO. Propagando Venis al la CO de USEJ gxis nun novaČoj de nur unu propagando de Esperanto far de junuloj. Guy Menahem (FL), fondintade la Florida Esperanto-Ligo, estis intervjuata de "Ten Teen News" (junulara programo de florida kanalo) post la fondigxo de FEL. Ne okazis iu alia propagando de USEJ. Membroj/Aktivuloj Je la 1a de julio, USEJ havis 100 membrojn. Dum la jaro venis kelkaj ideoj pri kiel ne nur allogi pli da junuloj, sed ankaux membrigi pli junajn Esperantistojn kiuj studas en lokaj klasoj. La nombro da aktivuloj kaj voluntuloj por USEJ ne superis 10 cxi-jare. Tamen, cxi-jare venis du tre viglaj kaj laboremaj regionaj aktivuloj kies laboro ja helpis al USEJ, Steve Blackstone (CT) kaj Guy Menahem (FL). Ili, malgraux la verdira manko da konkreta helpo de USEJ, dauxre laboris dum la jaro interesigi junulojn en siaj urboj kaj lernejoj pri Esperanto. Loka Agado/Lokaj Grupoj La plej bonaj navaČoj venis el Florido, kie USEJ-membro Guy Menahem fondis la Floridan Esperanton-Ligon, kiu laboregis dum pasintaj monatoj plifortigi la movadon en tiu sxtato. Krom propagandi televide iom por Esperanto, FEL ankaux i.a. ekeldonis propran novaČleteron (La Verda Stelo) kaj okazigis aprile kongreseton. Steve Blackstone, la prezidanto de la Guilford Esperanto-Klubo, varbis inter la junuloj de sia urbo diversmaniere. Fine de la lernjaro li raportis pri kelkaj sukcesoj. Thomas Gray raportis, ke la movado en Houston, Teksaso, renaskigxis post iom da instigado de Andrei Kolganov, uzbekia Esperantisto logxanta en Usono. Tamen, ankoraux ne venis pli da novaČoj pri tiu grupo. Laux R. Kent Jones, kiu prizorgas lernejajn klasojn kie oni instruas E-on, estas almenaux 20 tiaj lernejoj kaj pli ol 700 Esperantaj lernantoj en Usono. Bedaurinde, ni ankoraux ne laboris multe kun ili. Finaj Opinioj Kiel vi rimarkas de mia tro uzado de la radiko "dauxr-", USEJ versxajne ne atingis tiom kompare al la lasta jaro, sed gxi almenaux ekzistis. . . gxi dauxris. Nuntempe, ja estas suficxe grava celo, ke nia organizo neniam denove mortu. Cetere, mi tre certas, ke la venonta estraro ne nur dauxrigos nian laboron, sed facile superos gxin. verkita de Joseph Truong