Aventuroj en amisxlando! The original flyer for JES featured a top ten list, so it's only natural that we close with one. From our home office in Lancaster, here's another list- lessons learned from somebody who tried to singlehandedly organize a weekend convention. 10. Estu kiel Skolt(in)o: cxiam preparita La plej gravaj problemoj temis pri "logistikaj" kaj programaj problemoj. Tamen, kion fakte oni povas fari en tia diversa grupo - cxirkaux 21 personoj de variaj agxoj ? Cetere, iu LKK kaj pli da pripensado ja helpus! 9. Ne forgesu la infanojn. Cxio okazis tre apud tauxgaj lokoj por infanoj. . . la biblioteka cxambro estis apud la porinfana cxambro, la parkoj havis ludejojn, kaj la hotela halo havis suficxe da kasxlokoj por ludi "Kasxu-kaj-Trovu". Pro tio JES meritis raran, kvarstelan premion de la tri-kaj-duono jaragxa Amanda Wells (filino de Sherry kaj prezidontino de USEJ). Cetere, nun Amanda pli ofte uzas Esperanton cxe domo kaj ecx riprocxetas sian karan panjon kiam sxi ne uzas Esperanton! 8. La mangxajxoj malfermis la kongresanojn. Stranga sed ne malkutima fenomeno. . . tio ja okazis kiam ni piknikis en urba parko. Inter sandvicxoj kaj terpomaj krespajxoj abundis la diskutoj, sxercoj kaj ecx la kantoj kaj muziko, danke al Jed Metzler kaj Nijl Blonstein. . . Lauxdojn! 7. Cxu estus konsilinde havi oficialan fotografiston? Kiel kutime, oni devas havi oficialan grupan kongresan foton. Pro tio, en la parko, Jim Medrano petis al iu piedmarsxanto tra la parko, ke li fotu nin. Bone - unu foto. Rapide venis aliaj fotoaparatoj. Dum li fotis la sep aux ok fotojn, liaj du infanoj forkuris. 6. Hoteloj kutime estas tro formalaj por junularaj kongresoj. Kiam temas pri junularaj renkontigxoj, pli malformalaj lokoj kiel tendumado estas pli tauxgaj lokoj. Mi antauxnelonge trovis bonegan libron pri monaŤ(in)ejoj, kie eblas fari seminariojn, Sanctuaries de Jack kaj Marcia Kelly. Cxu venontjare en kampara monahxejo? 5. Kontrolu la restoracion zorgeme. La elektita restoracio por la sabata vespermango versxajne ne estis la plej afabla restoracio. 4. La CO de USEJ havas lokojn nur por kelkaj Esperantistoj. Kiel promesite en la aligxilo, la cxeestantoj havis okazon viziti la mondfaman Centran Oficejon de USEJ (kiu estas ankaux hejmo por mi). Kvankam venis en mia salono pli da Esperantistoj ol mi planis. Cxiukaze, neniu plendis pri la du spektakloj "Mazi en Gondolando" kaj "The World of Esperanto", 3. Esperantistoj vere estas bonkoraj. La cxeestantoj malavare kaj libervole donacis tiom, ke ne nur la Espero-Konto de UEA ricevis $20 donacon, sed ankaux USEJ ricevis samkvantan donacon. Dankojn! 2. Kelkfoje la plej memorindaj programoj okazas ekster la programo. Preskaux meznokte sabaton Jed menciis, ke li bezonis intervuji la junulojn por universitata raporto (jen sekvinda ideo). Do, dum cxiu viktimo (ha, ha, ha!) atendis sian vicon, la ceteraj junuloj babilis en la halo, pri la hispana lingvo en Argentino gxis eksterlandaj dolcxajxoj gxis. . . 1. Se oni malsukcesas, klopodu,klopodu, klopodu denove. Malgraux cxio, mi ankoraux deziras organizi veran junularan renkontigxon denove. Cxi-foje, danke al la supre mencitaj lecionoj, mi certas, ke gxi estos pli sukcesa. Do, zorgeme trafoliumu la venontajn KTP! por informoj pri la 2a JES! verkita de Joseph Truong