Cerbumadu! Konsiloj pri kiel trovi ideojn One of my goals for next year was to organize a leadership session. Since I won't be able to get to that project anytime soon, I'll pass on one of the courses which I hoped to present. . . Mi ne sxajnigas, ke mi prezentas cxian manieron oni povus esti kreiva aux ideoplena! Tamen, post legado de cxi tiu artikolo, vi eble pli bone povas funciigi vian cerbon kaj uzi gxin gxuste. Tre leginda libro pri tiu temo estas "What a Great Idea!" de Charles "Chic" Thompson. Bedauxrinde, mi ne havas pli da informoj pri gxi, sed loka biblioteko (aux interbiblioteka sistemo) certe povas trovi gxin por vi. Tri Gravaj Punktoj!!!! Cxu la cerbo estas komforta? Cxu vi ne tute malsxatas, kiam ni subite memoras informojn kaj faktojn kiujn ni treege bezonis pli frue sed ne povis memori?! Ankaux ideoj venas cxi tiel, kiam la cerbo estas komforta kaj ne sub iu premo. Tial ofte la plej kreivaj idoj alvenas kiam ni estas en la bancxambro!) Do, sciu, ke viaj versxajne plej bonaj ideoj venos kiam vi tute ne atendos ilin. Tial la sekva punkto. . . Ideoj estas kunikloj. . . Cxar ili rapide foriras se vi ne kaptas ilin! Kiam vi havaas bonegan ideon, estas aparte grave, ke vi iel kaptu gxin. Kiam ajn mi havas, vidas aux auxdas ideon, mi priskribas gxin tre mallonge sur kartojn, kaj poste metas ilin en idean bankon". Tamen, kial ne uzi la telefonrespondilon se vi survoje al laboro trovas bonan ideon? Metu krajonon kaj paperon apud via lito (kaj ankaux en via bancxambro). Metu la informojn en komputilon. Ecx eldonu ilin. . . cxinumere Christophe Fere eldonas "ideojn de la monato" en JeunEsperanto (la novajxletero de la franca junularo). . . lauxdinde! Lernu cxiom lauxeble pri cxio. Ju pli vi scias, des pli multe vi povas fari. Kiam vi scias suficxe por vidi la problemon de multaj aliaj perspektivoj anstataux de nur unu aux du, la solvoj pli facile troveblas. Nun, cerbumu! Kio okazus se. . . Kio okazus se vi malgrandigus ion, kiel libron? Vi tiel povus meti gxin en vian posxon. Tial dum multaj jaroj, "sxlosiloj de Esperanto" estis tre popularaj, cxar oni facile povis disdoni ilin, sendi ilin, ktp. Simple metu iun adjektivon en tiun frazon kaj vi havos aliajn ideojn. Kio okazus se vi igus ion bela, rapida, granda? Kiel oni povus. . . Vi povas duobligi viajn ideojn per la renverso de la supra ekzerco. . . Kiel oni povus igi Esperanton pli granda? Cxu iu kuragxas meti informojn pri Esperanto sur tiujn grandajn afisxojn kiujn oni vidas laux la auxtovojo? Kiel oni povus igi Esperanton pli bela? Kial ne uzi manekenojn?! (Jam du ideoj!) Ne! Pensu pri la "malo". Se ni volas, ke neniu parolu Esperanton, ni: ne reklamu la lingvon; fakte, ni kasxu gxin kiel eble plej multe agu kiel frenezuloj aux fanatikuloj certe, neniam instruu gxin al junuloj! Prunteprenu ideojn de aliaj homoj aux lokoj. Gxis certa limo vi povas uzi ideojn proponatajn ie alie. Komprenu ke ekzistas tre mallargxa linio inter "bona uzado de alia ideo" kaj "sxtelado de ideo". Sed, vi estas Esperantisto, do ja suficxe inteligenta scii la diferencon. Certe, konu la laboran kaj agadon de aliaj organizoj. Cxu vi scias, kiajn allogajn teknikojn uzas la Goethe Institut (organizo kreita divastigi la germanan) aux Alliance Française (la francan)? Kial? Kial? Kial? Kial? Kial USEJ ne estas pli granda? Cxar ne estas suficxe da helpantoj. Kial ne estas suficxe da helpantoj? Cxar vi ne laboras por USEJ. Kial vi ne laboras por UEJ? Cxar vi ankoraux ne finis cxi tiun artikolon. . . . Kiam vi ne komprenis iun problemon, demandu tri- aux kvarfoje "Kial?". Cxi tiel vi havos kelkajn novajn apektojn de tiu problemo, kaj pli facile povas trovi solvojn. Liberigu vin de tro da supozoj. Kompreneble oni nur povas fizike cxeesti kongreson. Cxu vere? Danke al nia amiko, teknologio, vi nun povas okazigi kunsidon per telefono, televido, video ktp. (Cxu la venontaj IJK okazos per telefonoj? . . . nu, espereble ne. . . .) Ne supozu cxion; ne pensu cxiam, ke "oni implicas ion" en iu projekto aux problemo. Ekzemple, ne supozu, ke Esperantistoj ne volas kuiri cxe arangxoj. Fakte, la Esperanto-Junularo de Leipzig dedicxis tutan semajnon al la kukbakado! Rompu supozojn al via avantagxo. Kiam restas supozoj, vi povas trovi kelkajn kreivajn manierojn rompi tiujn antauxjugxojn. "Esperanto zorgas nur pri intelektaj aferoj". Jen iom da instigado doni al junuloj okazojn montri siajn interesojn ankaux pri sporto, vestajxoj, kaj aliaj flankoj de la junulara vivo ne ofta traktata. Laboru renverse. Foje estus pli konsilinde pensi pri la finaj rezultoj. . . kion vi volas, ke okazu. Poste vi povas ellabori la pasojn al via celo. Cetere, estu akurata kaj ekzakta en via demando. Cxu vi volas, ke cxiuj parolu Esperanton, aux cxiuj uzu Esperanton? Jen du malsamaj demandoj, kun du malsamaj strategioj. Do, jen la hodiauxa leciono. Mi cxiam bonvenigas de vi novajn manierojn esti kreiva kaj, kompreneble, novajn ideojn. Do, pretigu koverton kun la KTP!-a adreso sur gxi. . . kaj ekcerbumu! Mi atendas viajn kontribuojn! verkita de Joseph Truong