De la gazeto Rok Gazet (Numero 4, 1992)

AKVO el Kanado
Historio de la grupo (1990, 1991)


La grupo komencis de ideo de Patris, kiu volis varbi pri esperanto rokgrupa muziko. Do li petis Regxo-n brui cxe li, En tiu tempoe estis tri personaj, Patris, Bobby, kaj Janika. Regxo volis partopreni, sed li ne sciis muzilumi kaj ne havis muzikilon. Sed cxiam li volis kun ili. La unua titolo estis "La pico brulas en forno", cxar fakte la pico brulis en la forno. Poste Reggxo acxetis klavaron kaj eklernis dum unu semajno. Tio estis necesa por ludi kun la grupo cxar Janika forlasis gxin. Regxo komponis kaj verkis "Cxiutage". Per tiu kanzono okazis la unua sukceso de la grupo kiam ili ludis gxin cxe Normando FLEURY dum Zamenhof-festo 1990. En tiu tempo estis nur du kantoj.La dua estis "Etaj gutoj". Do Regxo verkis kaj komponis "Dauxrigu nagxi", "Vocxdoni", "Tamara", kaj "Cxu vere?".La grupo nomigxis Fajro, kaj poste Bluidoj.


Komenco de la nuna grupo (1992)


Nur restis Regxo de la malnova grupo. Gxemeloj Robert kaj Roger komencis ludi kun li en majo (1992) Triope ili ludis cxe Universitato de Kebekio en Montrealo, kaj poste ili ludis dum la I.J.K. tie. Nun Patris revenis en la grupon kiel kantisto, antauxe kantis Regxo. Jean Pierre, nova grupano, drumas. Robert gitaras, kaj Roger basgitaras. Patris kantas kaj gitaras. Kaj Regxo klavaras kaj foje katas. En tiu tempo la grupo prenis la nomon AKVO. AKVO ludas alternativan rokon, io inter roko kaj nov-agxa muziko.




Back to the USEJ homepage
Page by Sybil Harlow (espero@unforgettable.com)
The text of this page is from an article that appeared in Rok-Gazeto, the magazine for the Esperanto music scene. There is a new interview with AKVO available from KTP! online.