Skolta Esperanto-Ligo Ekvigligxas Denove en Usono


La skolta movado naskigxis en Anglujo cxe la fino de la lasta jarcento. Gxi estas la plej disvastigxinta junulara movado, kun membroj en multaj landoj organizitaj en siaj respektivaj land-asocioj. La internacia movado nomigxas World Scout Bureau, kun oficejo en Svislando. Kiel en la Esperanta movado, la monda cxef-sidejo havas la respondecon kunordigi internaciajn eventojn ktp, sed landaj asocioj restas tute sendependaj kaj memstaraj. Tial, ekzistas multe da varieco en la tutmonda movado.

En iuj landoj, ekzemple, ekzistas nur unu landa asocio, por inaj kaj malinaj skoltoj. Tiu estas la situacio en multaj euxropaj landoj. En Usono, kontrauxe, ni restas kiel cxiam depost la fondigxo de la movado kun du apartaj asocioj: Girl Scouts of the United States of America, kaj Boy Scouts of America. En aliaj landoj, kiel Germanio kaj Israelo, la skolt-asocioj estas organizitaj lau religiaj kaj etnaj grupoj, respektive.

La movado gxenerale emfazas bonan konduton, sobran viv-stilon, kredon je Dio, bonan flegadon de la tero kaj fizikan bonfarton. Gxuste cxi tie, en la bazaj kredoj de skoltismo, venas problemoj nuntempe en la BSA, eble unu el la pli nesxangxigxemaj skoltaj grupoj. Niaj du apartaj skolt-asocioj en Usono estas cxiam pli kaj pli nesimilaj. GSUSA estas maldekstre de la BSA, kaj nur por inoj. Laux mia scio, ekzemple, gxi ne havas oficialan starpunkton pri samseksamaj estroj en la movado. Kontrauxe, BSA estas plejparte nur por malinoj, kaj gxia sinteno pri samseksamo estas ke tiu ne estas morale akceptebla konduto. Pederastio estas cxiama problemo en BSA, kaj la sekreto ne estis tre bone kasxita ke estis/as problemo cxe iuj trupestroj ktp. Spite al tio, ke aliaj organizoj, ecx eklezioj, jam akceptis sam-seksamon kiel normala, tute ne eksterordinara parto de la vivo, BSA rifuzas toleri gxin ene de sia membraro.

Alia granda temo de debato en la BSA estas la demando pri ateismo. Oficiale, la sinteno de la organizo estas, ke cxiu membro devas havi kredon je ia speco de dio. Ne gravas multe kia speco, nur gravas ke oni devas konfesi kredon je iu dio. Tiu estas neforlasebla trajto de skoltismo. Tamen nuntempe, iuj unuopuloj kaj grupoj deziras forigi tiun kiel kondicxo de membreco. Ecx kelkaj junuloj kaj plenkreskuloj en la movado kiuj atingis la plej altan rangon, "Eagle Scout" (aglo-skolto), nun diras ke ili estas ateistoj, kaj demandas kial ili devas kredi en dio por partopreni en skoltismo.

Tria temo kiu estas ofte debatata en rec.scouting en Usenet estas kial ekzistas ankoraux du apartaj skolt-asocioj en nia lando, kiam en multaj aliaj landoj oni havis tre bonajn spertojn kunigante inajn kaj malinajn organizojn? Bona demando, mi opinias.

Por mi kiel Nacia Reprezentanto de SEL, mi estas felicxa, ke nia skolta/esperanta movado ne devas havi oficialan - aux ecx neoficialan - starpunkton pri cxiuj cxi tre disputeblaj topikoj. Por ni en SEL gravas, ke ni havas cxi tiun ilon, Esperanton, por servi al ni kiel ponto-lingvo inter ni kaj niaj frato-skoltoj en aliaj landoj. Tie gxuste estas nia forto kaj nia allogo. Se skoltismo vere temas pri harmonio inter homoj de diversaj landoj, kulturoj, sociniveloj, religioj, etnaj grupoj, lingvaj komunumoj....nu, estas facile vidi kiel Esperanto estas tauxga ilo por la antauxenigo de tia kredo.

Se vi deziras alligxi al SEL, nia kotizo estas: gxis la agxo de 18, $5.00 18 kaj pli agxa, $15.00

Membroj ricevos La Skolta Mondo, kiu estas nia kvaronjara revuo. Espereble post ioma tempo nia usona filio pli kaj pli aktivigxos. Ni bezonas helpon por atingi iom da atento je la flanko de la du oficialaj usonaj skolt-asocioj. Kotizoj estas pageblaj al la kasisto de USEJ, kiu transdonos la monon al SEL, minus 20% administraj kostoj, kiu iros al SEL-Usono por niaj elspezoj.

Kaj se vi deziras kontakti min, la plej rapida rimedo estas e-posxte: fineber@pilot.njin.net Pli da informoj pri SEL estas haveblaj en la TTT cxe: http://ttt.esperanto.org/us/USEJ/selfaq.html


Back to the USEJ homepage
Written by Allan Fineberg, (fineber@pilot.njin.net), Nacia Reprezentanto de SEL. If you have more questions about SEL please contact Allan.
A FAQ about SEL is available.
Page by Sybil Harlow (espero@unforgettable.com)
Check out some of the other KTP! articles available online.