Unikodo
SERVOJ
Fotoj
|
|
Fotoj de USEJ-anoj Uzante Esperanton
Se vi havas por prezenti fotojn de vi aux geamikoj uzante Esperanton cxe
Esperanto-kongreso, en la hejmo de PasportServa gastiganto, kun
Esperanto-parolantoj en urbo kiun vi nur travojagxis, aux ecx cxe loka
kunveno, kontaktu nin kaj ni aldonos ilin al nia pagxo.
- La Internacia Semajnfino Esperantista (konata ankaux kiel
Okemo) estas cxiujara auxtuna okazajxo de la
Esperanto-Societo
Kebekia kaj la societoj de Novjorko kaj Novanglio.
Tiu cxi estas bonega okazajxo por junuloj, kiuj kutime
amasigxas en unu el la logxejoj nokte, faras fajron, kaj
babilas kaj ludas tra la nokto. Enrique Ellemberg kolektis detalojn kaj
fotojn de
Okemo 2001 kaj
Okemo 2002.
Fotoj de 2002 rete haveblas danke ankaux al
John Spickes,
Martin Benoit, kaj
Clay Smith.
- Junaj Esperanto-parolantoj el la tuta nordoriento renkontigxis
spontanee en Novjorkurbo dum la unua semajnfino de oktobro 2001. La okazajxo
komencigxis vendrede kiam cxiuj kunvenis cxe la
Kafejo Esperanto
en Greenwich Village. Fotoj de la okazajxo videblas
cxi tie.
- Centoj da junaj Esperanto-parolantoj el cxiuj kontinentoj de la
mondo vojagxis al Strasburgo, Francio, por la
2001 Internacia Junulara Kongreso
(IJK). Strasburgo, estante la hejmo de kaj la Konsilantaro de
Euxropo kaj la parlamentejo de la Eropa Unuigxo,
tre tauxgas por internacia renkontigxo. Pli ol duondeko
da USEJ-anoj cxeestis. Kontrolu cxu vi povas vidi ilin
en tiu cxi kolekto de
fotoj de la 58a IJK.
- Estraranoj Amanda Higley kaj Jacob Schwartz reprezentis USEJ-n cxe
la 5a Tut-Amerika Kongreso Esperanta en Meksikurbo, kie estis
signifa junulara cxeestado.
Bildojn kaj rakontojn de la emocia
okazajxo kolektis rete Enrique Ellemberg.
- Malgraux malfrua avizo, la NordOrienta Junulara Esperantista
Semajnfino (NO-JES) en Bostono, Marte 2001, amuzegis kaj ni havas
la fotojn por pruvi, dank' al
James Russell
kaj Conrad Cook.
- La Nord-Amerika
Somera Kursaro (NASK) estas bonega maniero por USEJ-membroj
studi Esperanton kaj sperti la internacian Esperanto-komunumon en
sia propra lando. Multaj USEJ-membroj trovigxas en la fotoj de
NASK 2000,
NASK 2001,
kaj NASK 2002.
- Fotoj de Pasporta-Servaj gastigantoj
kiuj gastigis USEJ-aninon Amanda Higley dum sxia
16-monata vojagxego tra
Euxropo uzante Esperanton.
|