SERVOJ USEJ
|
Vendrede, la 31an de auxgusto, pli ol dekdu el ni renkontigxis en Cafe Esperanto, en Greenwich Village, kaj pasigis la vesperon babilante kaj trinkante. (Fotoj de ni plenigante tablojn cxe la kafejo venas.) Sabate, ni rendevuis en Parko Bryant. Duono el ni iris por acxeti piknikajxojn, kaj la alia duono restis por lerni jogaon de Jed. Kiel bando de studentoj, kusxantaj sur la betono, parolantaj Esperanton, kaj farantaj jogaon, ni allogis multajn spektantojn.
Post la parka vizito, ni piediris al la Metropola Muzeo de Arto, kie ni pasigis la posttagmezon.
Dimancxe, ni kunigxis kun anoj de la Esperanto-Societo de Nov-Jorko cxe ilia rendevuo cxe Parko Fort Tryon. La kafejo kie ili kutime renkontigxas estis fermita pro plibonigado, do ni sidis ekstere kaj gxuis la sunon.
CXar la kafejo estis fermita, ni vagis en la urbon por trovi mangxajxon kaj trovis nin cxe kuba restoracio kie ni multe amuzigxis kaj babilis kun la dejxorantoj.
Post mangxi, ni piediris ree al la parko por vidi la monahxejon, se gxi estis fermita, do ni finis la tagon en placxa parto de la parko superriganta la akvon.
|