USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

X-metodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-ĉemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Ŝercoj kaj Ludoj

Vikio

Retpoŝtu al ni!

Baza informo pri Esperanto kaj USEJ

  1. Kio estas Esperanto?
  2. Kio estas USEJ?
  3. Kiel mi povas lerni Esperanton?
  4. Kiel mi povas aliĝi al USEJ?
  5. Kie mi povas pli informiĝi?
  6. Informo por parolantoj de Esperanto
Kio estas Esperanto?

Esperanto estas konstruita lingvo. Ĝi estis inventita antaŭ pli ol 100 jaroj por esti komuna kaj neŭtrala dua lingvo per kiu homoj de malsamaj unuaj lingvoj povas interkomuniki. Esperanto estis desegnita esti ankaŭ facile lernebla. Ĝi estis inventita sen la malregulaĵoj kaj komplikaĵoj de multaj jam ekzistantaj lingvoj. Ankaŭ la leksiko estas pli facile lernebla pro la sistemo por konstrui novajn vortojn.

Homoj lernas Esperanton pro multaj malsamaj kialoj. Per Esperanto, oni povas kontaktiĝi kun homoj el la tuta mondo. Oni povas legi librojn kaj periodaĵojn de aliaj landoj kaj aŭskulti internaciajn radio-elsendojn. Per Esperanto, oni povas ankaŭ vojaĝi tre utile kaj rekompence. Kaj, kompreneble, lerni logikan lingvon povas esti bonega ekcerzo por la cerbo kaj preparado por lerni aliajn lingvojn.

Por pli da informo pri Esperanto, legu kion TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, prezentas pri Esperanto. Kaj por pli detala informo, legu la verkitan de Don Harlow superrigardon de Esperanto, elektitaj ĉapitroj el lia La Esperanto-Libro, aŭ la libro de Sylvan Zaft Esperanto: Lingvo por la Monda Vilaĝo.

Tiuj ĉi ligoj kaj pli troviĝas ĉe la multlingva TTT-ejo esperanto.net, kiu tenas ligojn al informo pri Esperanto en 57 lingvoj.

Kio estas USEJ?

USEJ estas organizaĵo de junaj Esperanto-parolantoj en Usono. La nomo estas mallongigo de Usona Esperantista Junularo, kiu havas la signifon "Esperanto Youth Organization" en la angla.

USEJ estis fondita en 1992 kiel la junula sekcio de la Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko (ELNA). USEJ estas ankaŭ la landa sekcio de TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La laboro de USEJ estas subteni la Esperanto-movadon en Usono, servi junajn Esperanto-parolantojn per informo kaj agado, kaj organizi la instruadon de Esperanto al junuloj tutlande.

Por informiĝi pli pri USEJ, ĝiaj projektoj, kaj ĝia historio, vizitu niajn Viki-retpaĝojn..

Kiel mi povas lerni Esperanton?

Ŝajnas interesa, ĉu? Do kiel vi povas lerni ĝin paroli? Klaku ĉi tie por pli da informo pri kiel lerni Esperanton.

Kiel mi povas aliĝi al USEJ?

USEJ estas nur la junula parto de ELNA, ne aparta organizaĵo. Do ĉiu kiu aliĝas al ELNA kaj estas 27-jaraĝa aŭ pli juna aŭtomate fariĝas membro de USEJ. Ne estas aparta membriĝa procezo por USEJ. Por aliĝi al ELNA, vizitu la TTT-ejon de ELNA.

Alia maniero por "aliĝi" al USEJ estas aboni niajn elektronikajn dissend-listojn kaj partopreni niajn eventojn. Ĉar tio vere vere estas USEJ. USEJ temas pri Esperanto-parolantaj junuloj el la tuta lando kunlaborante kaj helpante unu la alian.

Vi povas partopreni en USEJ ankaŭ per kontribui al niaj Viki-retpaĝoj. Vikio estas komunume redaktata retpaĝaro, kiu helpas grupon teni kontakton kaj kunlabori por fari planojn kaj verki dokumentojn. USEJ uzas vikion por havi aktualajn informojn pri siaj membroj, pri sia historio, kaj pri siaj daŭrantaj projektoj. Se vi volas envolviĝi, vi vizitu la vikion de USEJ, krei retpaĝon pri vi, kaj eku aldoni viajn pensojn! Sentu vin libera rekomendi novajn projektojn aŭ helpi pri ekzistantaj projektoj.

Kiel mi povas pli informiĝi?

Por pli da infomo, vizitu la TTT-ejojn de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (ELNA), kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Por informo pri kiel homoj uzas la lingvon, vagrigardu tra nia paĝo de ligoj.

Se vi havas iujn ajn demandojn kiuj ne respondiĝis ĉi tie, bonvolu retpoŝtu al ni.

Informo por parolantoj de Esperanto

Parolantoj de Esperanto eble opinios la jenajn TTT-ejojn esti utilaj fontoj de aktuala informo pri la Esperanto-komunumo:

  • TEJO-Aktuale - ĉiusemajna novaĵservo de la Esperanta junulara komunumo kiun oni povas legi per la TTT aŭ ricevi per retpoŝto
  • Ĝangalo - reta portalo en kaj pri Esperanto, kun ĉiutagaj aktualigoj, ligoj al TTT-ejoj, ludoj, noticejo, diskutejoj, ĉio!
  • Eventoj / Ret-Info - Eventoj estas dufoje-monata novaĵgazeto de la Esperanto-komunumo eldonita en Hungario kaj Ret-Info estas rilata retpoŝta novaĵservo kiu filtras anoncoj el aliaj fontoj kaj dissendas ilin al abonantoj
  • Reta Informado-Centro - konsiloj, faktoj, pretaj informiloj, informileroj, kaj similaj por homoj kaj organizoj kiuj volas informi pri Esperanto.


En la angla versio sekvas informilo titolita "Superaj 10 Faktoj Pri Esperanto" kiun oni ankoraŭ ne tradukis al Esperanto.