USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

X-metodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-ĉemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Ŝercoj kaj Ludoj

Vikio

Retpoŝtu al ni!

Esperantaj Litertipoj

La alfabeto de Esperanto konsistas el 22 literoj de la latina alfabeto plus 6 aldonaj literoj kiuj estas latinaj literoj kun supersignoj. Tiuj ĉi aldonaj literoj kutime ne haveblas ĉe komputiloj kiuj celas la anglan. Kiam taŭga tiparo ne haveblas, multaj Esperanto-parolantoj metas la literon "x" aŭ "h" aŭ la simbolon "^" apud litero por indiki supersignon. Tamen, tiuj ĉi estas nur ĉirkaŭiraĵoj. Por montri verajn literojn, oni bezonas specialan tiparon. La du plej ofte uzataj specoj de tiparo estas Latin-3 (Latina-3) kaj Unicode (Unikodo).

Tiparoj de la speco Latina-3 (ISO-8859-3) povas aperigi multajn eŭropajn literojn supersignajn, inkluzive Esperanto-literojn. Tamen, Latina-3 tiparoj devas esti elŝutitaj kaj instalitaj fare de la uzanto. Aliflanke, aktualaj TTT-legiloj aŭtomate funckias kun Unikodo.

La TTT-paĝoj de USEJ legeblas per Unikodo aŭ x-metodo. Por ŝanĝi inter la du metodoj, klaku la vorton UnikodoX-metodo je la supra maldekstra angulo de la Esperanto-paĝoj.

La jenaj TTT-paĝoj eksplikas Esperanto-tiparojn kaj kiel elŝuti ilin:

Por uzi Esperanto-literojn en viaj propraj dokumentoj, eble povas helpi la jenaj iloj: