USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

X-metodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-ĉemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Ŝercoj kaj Ludoj

Vikio

Retpoŝtu al ni!

Fotoj de JES en Novjorkurbo 2001

Komencis simple: juna Esperantisto en Germanio sugestis al siaj usonaj amikoj ke ili renkontiĝu dum ŝi estos en Novjorkurbo. Ili invitis pliajn amikojn, kaj baldaŭ estiĝis vera evento.

Vendrede, la 31an de aŭgusto, pli ol dekdu el ni renkontiĝis en Cafe Esperanto, en Greenwich Village, kaj pasigis la vesperon babilante kaj trinkante. (Fotoj de ni plenigante tablojn ĉe la kafejo venas.)

Sabate, ni rendevuis en Parko Bryant. Duono el ni iris por aĉeti piknikaĵojn, kaj la alia duono restis por lerni jogaon de Jed. Kiel bando de studentoj, kuŝantaj sur la betono, parolantaj Esperanton, kaj farantaj jogaon, ni allogis multajn spektantojn.

Post la parka vizito, ni piediris al la Metropola Muzeo de Arto, kie ni pasigis la posttagmezon.

Piedirante al la Metropolitan

Renkontiĝante ĉe la ŝtuparo de la muzeo je la malferma tempo.

Dimanĉe, ni kuniĝis kun anoj de la Esperanto-Societo de Nov-Jorko ĉe ilia rendevuo ĉe Parko Fort Tryon. La kafejo kie ili kutime renkontiĝas estis fermita pro plibonigado, do ni sidis ekstere kaj ĝuis la sunon.

Ĉar la kafejo estis fermita, ni vagis en la urbon por trovi manĝaĵon kaj trovis nin ĉe kuba restoracio kie ni multe amuziĝis kaj babilis kun la deĵorantoj.

Post manĝi, ni piediris ree al la parko por vidi la monaĥejon, se ĝi estis fermita, do ni finis la tagon en plaĉa parto de la parko superriganta la akvon.