USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

Unikodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-cxemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Sxercoj kaj Ludoj

Vikio

Retposxtu al ni!


Reen al la KTP!-pagxo.

El Esperanto-USA numero 2/2001:

CXeestindaj Euxropaj Kunvenoj

Multaj (se ne cxiuj) Esperantistoj scias pri la Universala Kongreso (UK, la cxiujara kongreso de UEA) kaj la Internacia Junulara Kongreso (IJK, la cxiujara kongreso de TEJO, la junulara sekcio de UEA). Sed kiom da Esperantistoj -- aparte la novuloj -- scias pri la aliaj grandaj internaciaj kunvenoj? Mi nur lastatempe eksciis pri tri gravaj junulaj kunvenoj en Euxropo -- IS, IJF, kaj IJS -- kaj havis la okazon partopreni IS-n cxijarfine en Germanio.

IS estas mallongigo de Internacia Seminario, kio estas freneza, semajndauxra, junulara kunveno en Germanio. GXi estas arangxita de la Germana Esperanta Junularo (GEJ) kaj okazas cxiujare en malsama urbo en Germanio. Partoprenas cxirkaux 200-300 junuloj de 20-30 landoj, plejparte de Germanio kaj Francio. GXi okazas dum la jarsxangxo, do estas silvestra balo je la lasta nokto de la jaro, kio estas kostumbalo kun konkurso por la plej bona kostumo. Eble en la komenco IS estis vera seminario, sed nun gxi estas pli konata kiel granda dibocxa festo. Ankoraux estas dumtagaj prelegoj kaj okazajxoj, sed mi auxdis ke la veraj partoprenantoj dormas dum la tago kaj festas dum la nokto. Estis suficxe da ambaux tiuj specoj da homoj ke cxiuj gxuis la IS-n, cxu dum la tago aux dum la nokto aux ambaux.

La IS okazas en granda junulargastejo. Estas cxambro nomita la diskoteko, kio estas malfermita dum la tuta nokto kaj kie oni povas danci al kutimaj dancmuzikoj. (Mi surprizigxis malkovri ke la muziko estis tute same kiel en Usono! Ne estis tiom da ne-anglalingvaj kantoj.) Estas ankaux cxambro nomita la trinkejo, kie multaj fumegas. Mi estas ofte en fumplenaj usonaj trinkejoj sed mi neniam antauxe spertis tia aux tiom da fumo! Mi ne povis spiri tie do mi ne estis en la trinkejo multe. La trinkejo estis unu el nur du lokaj kie oni rajtis fumi, do gxi estis preskaux cxiam plena je tia forta euxropa fumo. Mi tre bedauxras tion cxar la plejparto de la nokta konversacio okazis tie, kaj mi ne povis partopreni. La alia loko por konversaciado estis la Gufujo. Tio estas la nomo de la senfuma cxambro rezervita por trankvila konversaciado. GXi estas te-ejo kie oni nek rajtas fumi nek trinki alkoholajxojn aux kafon. La Gufujo estas malhela, lumigita plejparte de kandeloj, kaj kun nur trankvila muziko -- ne kiel la trinkejo kie kelkfoje homoj ecx dancas sur la tabloj. Ankaux cxiujare cxe IS estas grandega libro servo, cxijare trovita en la koridoro inter tiuj aliaj lokoj. Do cxiam kiam oni piediras inter la okazajxoj, oni povas vidi tablojn kaj tablojn da libroj, libretoj, kaj muzikajxoj.

Dum la vesperoj, okazis amuzegaj programoj, ofte koncertoj cxar multaj talentaj homoj cxeestis -- inter aliaj, membroj de la rokgrupoj Persone kaj Esperanto Desperado. Je unu nokto cxiujare estas granda profesia koncerto. CXijare ludis la nova grupo Dolcxamar, kiu famigxis lastatempe cxe la lastatempa Kultura Esperanta Festivalo (KEF). La bonega nova muzikgrupo Esperanto Desperado (enhavanta unu membron de la fama rokgrupo Amplifiki) havis eta spontanea koncerto en la dancejo. Aliaj vesperaj programoj inkluzivis skecxojn kaj prezentadojn de aliaj talentoj de la partoprenantoj. CXio estis bonega kaj amuzega. Kiu sciis kiom mi povus amuzigxi en Esperantio?!

La kunveno estis vere internacia. Fakte, gxi estis mia unua multnacia kunveno kaj mi havis la okazon babili kun personoj de Germanio, Francio, Italio, Hispanio, Rusio, Hungario, Nederlando, Svedio, Danio, ktp! GXi estis nekredebla sperto! Mi nur bedauxras ke estis pli da krokodilado ol mi iam ajn auxdis. Mi auxdis ege tro de la germana kaj la franca. Ecx kiam mi sidis apud ili, tro da homoj ne uzis Esperanton. Malgraux tio mi havis suficxajn kaj suficxe diversajn spertojn Esperante. Mi ludis multajn ludojn en Esperanto, diskutis politikon, diskutis Esperantion, ecx diskutis amon. GXi estis nekredeble miriga. Mi kuragxigas cxiujn junajn usonajn esperantistojn partopreni IS-n se vi ankoraux ne cxeestis internacian kunvenon.

CXe IS mi informigxis ke IS estas nur unu el tri similaj euxropaj kunvenoj. La aliaj du estas la Internacia Junulara Festivalo (IJF), kiu okazas en Italio en aprilo, kaj la Internacia Junulara Semajno (IJS), kiu okazas en Hungario en julio.

Jacob SCHWARTZ (Somerville MA)

Ligoj:


Reen al la KTP!-pagxo.