English Esperanto Unikodo Esperanto X-Metodo
NASK logo

Komencpaĝo Baza Informo Kursoj Instruistaro Studantoj Ligiloj

Resumo
Lee Miller
Birke Dockhorn
Bertilo Wennergren
Bildoj

Lee Miller
Lee Miller magistriĝis en la fako de Profesia Flegado ĉe la Universitato de Missouri-Columbia. Li nun laboras profesie kiel interpretisto de la Usona Signo-lingvo, aparte en diplomaj kaj postdiplomaj universitataj kursoj. Usona Esperantisto (kiu lernis la lingvon aŭtodidakte en 1968), li partoprenis la somerajn kursarojn ekde 2000 (en San-Francisko kaj Brattleboro), unue kiel redaktisto de la tagĵurnalo "La NASKa Fasko" kaj poste kiel instruisto.

Li estas dumviva membro de ELNA kaj UEA, kaj cetere membras en la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto kaj KELI. Li estas aktiva en lokaj kaj regionaj Esperanto-grupoj. Li estis membro de la LKK por la landa kongreso en Sankta-Luiso en 1999, kaj estis redaktisto de la Bulteno de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso.

Li instigas aktivajn dialogon kaj komunikadon inter la studentoj kaj instruistoj, kaj stimulas la uzadon de la lingvo, laborante kun individuaj studentoj por evoluigi lingvajn kapablojn kaj kun malgrandaj grupoj kiuj bezonas pli da instruado ekster la klasĉambro.

 
* * *
North American Summer Esperanto Institute
NASK
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto