NASK Studantoj
Studantoj venas al NASK cxar
oni povas studi en kursoj kiuj celas plibonigi la kapablojn paroli kaj
kompreni Esperanton; oni spertas kunvivadon dum tri semajnoj en 'Esperantujo';
kaj oni havas sxancon konatigxi kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo.
Partopreno en NASK estas malferma al cxiuj, kiuj agxas almenaux 16
jarojn kaj plenumis la postulojn de la kurso Esperanto 5B (post-baza kurso).
Studantoj estos en la klascxambro 3 horojn tage. Ekster la lecionaj
horoj, ili partoprenos en diversaj grupaj kaj individuaj aktivecoj, inkluzive de plenumado
de hejmtaskoj kaj deviga legado; grupetaj diskutoj; konversaciaj grupoj; biblioteka
laboro; esploro de interretaj rimedoj en kaj pri Esperanto; prilaborado de projektoj kaj
prezentadoj; planado de vesperaj programoj kun interkultura fokuso; kaj diversaj
ekskursetoj kies celo estos la praktika uzado de Esperanto en realaj vivsituacioj.
Studantoj ricevos kuragxigon verki raportojn, artikolojn kaj originalajn
tekstojn (ekz. poemojn aux mallongajn historiojn) por la NASKa tagjxurnalo
NASKa Fasko, aliaj
eldonajxoj kaj eble por radio-elsendado.
Studantoj kiuj bezonas pli da helpo aux instruado povos arangxi privatajn helpsesiojn kun
la instruistoj.
Ricxigaj eblecoj
Vesperaj kaj semajnfinaj program(er)oj diversspecaj donos pliajn eblojn neformale
esplori aliajn aspektojn de Esperantaj lingvo kaj kulturo.
Tiuj eventuale inkludos ludojn, grup-kantadon, prikulturajn prelegojn,
lumbildajn prezentajxojn, poeziajn vesperojn, oratoradon,
interkulturajn diskutojn, piknikojn, kaj ekskursojn.
Partoprenontoj kiuj volas proponi specialan programeron, bv. turnu sin al
Ellen Eddy, la NASKa administranto.
|