La Mangabuoj Montrigxas Dangxeraj

KIAM la Sorcxisto vekigxis la ses koloraj sunoj ankoraux briladis sur la Landon de la Mangabuoj same kiel cxiam depost lia alveno. La vireto, bone dorminte, sentis sin ripozinta kaj refresxigita, kaj rigardante tra la vitra muro de la cxambro li vidis Zebon sidanta sur sia benko kaj oscedanta. Do la Sorcxisto eniris al li.

"Zeb," diris li, "mia balono ne plu utilas en cxi tiu stranga lando, do plejbone estos lasi gxin sur la placo kien gxi falis. Sed en la korbo estas kelkaj ajxoj kiujn mi volas gardi kun mi. Bonvolu venigi al mi mian valizon, du lanternojn, kaj skatolon de keroseno kiu estas sub la benko. Nenion alian en gxi mi tre volas.

Do la knabo volonte plenumis tiun taskon, kaj kiam li revenis Doroteo jam estis veka. Tiam la trio interkonsiligxis por decidi kion nun fari, sed li ne povis elpensi metodon plibonigi ilian staton.

"Al mi ne placxas cxi tiuj veg'talaj homoj," diris la knabineto. "Ili estas malvarmaj kaj malrigidaj, kiaj gxardena brasiko, malgraux ilia beleco."

"Mi akordas kun vi. Estas cxar mankas varma sango en ili," komentis la Sorcxisto.

"Kaj ili ne havas korojn; do ili ne kapablas ami, ecx ne sin mem," deklaris la knabo.

"La Princino estas belaspekta," dauxrigis Doroteo, penseme; "sed efektive sxi ne multe placxas al mi. Se ekzistus alia loko al kiu ni povus iri, mi volonte irus tien."

"Sed cxu ja ekzistas alia loko?" demandis la Sorcxisto.

"Mi ne scias," sxi respondis.

Gxuste tiam ili auxdis la grandan vocxon de Jacxjo la fiakro-cxevalo voki ilin, kaj irinte al la pordejo kondukanta al la kupolo ili vidis la Princinon kaj gregon de sxiaj regatoj enirintajn la Domon de la Magiisto.

Do ili malsupreniris por saluti la belan vegetalan virinon, kiu diris al ili:

"Mi konsultadis miajn konsilistojn pri vi vianduloj, kaj ni decidis ke vi ne apartenas al la Lando de la Mangabuoj kaj devas malresti cxi tie."

"Kiel ni povos foriri?" demandis Doroteo.

"Nu, kompreneble vi ne povas foriri; do vi estas detruendaj," estis la respondo.

"Kiel?" demandis la Sorcxisto."

"Ni jxetos la tri homojn inter vi en la Gxardenon de la Grimpoplantoj," diris la Princino, "kaj ili baldaux dispremos vin kaj glutos viajn korpojn por pligrandigi sin. La bestojn kiuj estas kun vi ni pelos al la montoj kaj metos en la Nigran Abismon. Tiam ne plu ekzistos en nia lando gxiaj malbonvenaj vizitantoj."

"Sed vi bezonas Magiiston," diris la Sorcxisto, "kaj neniu el la kreskantaj estas jam suficxe matura por plukigxo. Mi estas pli potenca ol cxiu dornkovrita magiisto kiu iam kreskis en via gxardeno. Kial detruu min?"

"Estas vere ke ni bezonas Magiiston," agnoskis la Princino, "sed oni informis min ke unu el la niaj estos preta por plukigxo post nur kelkaj tagoj, por anstatauxi Gwigon, kiun vi disdividis antaux ol li estis preta por plantigxo. Ni vidu viajn artojn, kaj la sorcxojn kiujn vi kapablas. Post tio mi decidos cxu aux ne detrui vin kun la aliaj."

Je tio la Sorcxisto riverencis antaux la popolo kaj ripetis sian trukon per kiu li aperigis la naux porketojn kaj remalaperigis ilin. Li faris tion vere tre lerte, kaj la Princino rigardis la strangajn porketojn kvazaux ili mirigis sxin tiom kiom eblus mirigi vegetalan personon. Sed poste sxi diris:

"Mi auxdis pri tiu mirinda magio. Sed gxi faras nenion valoran. Kion alian vi kapablas fari?"

La Sorcxisto strebis pensi. Li kunmetis la partojn de la trancxa parto de sia glavo kaj starigis gxin tre lerte sur la pinto de sia nazo. Sed ecx tio ne kontentigis la Princinon.

Gxuste tiam lia okulo ekvidis la lanternojn kaj la skatolon de keroseno kiujn Zeb alportis el la korbo de la balono, kaj tiuj ordinarajxoj donis al li lertan ideon.

"Via Mosxto," diris li, "mi nun pruvos mian magion per la kreo de du sunoj kiujn vi neniam antauxe vidis; ankaux mi montros Detruiston multe pli timigan ol viaj Grimpoplantoj."

Do li metis Doroteon unuflanken de si kaj la knabon aliflanken kaj metis lanternon sur ambaux iliajn kapojn.

"Ne ridu," li flustris al ili, "cxar tio ruinigus la imponon de mia magio."

Post tio, tre digne kaj kun aspekto de granda graveco sur sia cxifita vizagxo, la Sorcxisto elprenis sian skatoleton de alumetoj kaj fajrigis la du lanternojn. Ilia brilo estis tre malforta kompare kun la radiado de la ses grandaj koloraj sunoj; tamen ili brilis firme kaj klare. Tio multe imponis la Mangabuojn cxar ili antauxe neniam vidis lumon ne venintan rekte el iliaj sunoj.

Post tio la Sorcxisto versxis flaketon de oleo el la ujo sur la vitran plankon, kie gxi kovris largxan surfacon. Kiam li fajrigis la oleon cent flamaj langoj ekbrulis, kaj la efekto estis vere impona.

"Nun, Princino," ekdiris la Sorcxisto, "tiuj konsilistoj viaj kiuj volis jxeti nin en la Gxardenon de Grimpoplantoj pasxu en cxi tiun lumocirklon. Se ili bone konsilis vin, kaj pravis, ili tute ne suferos damagxon. Sed se iu konsilis vin erare, la lumo velkigos lin."

Al la konsilistoj de la Princino tute ne placxis cxi tiu provo; sed sxi ordonis ke ili pasxu en la flamon kaj unu post la alia ili faris tion, kaj estis tiom bruligitaj ke baldaux la aero estis tute plena de odoro simila al tiu de rostitaj terpomoj. Kelkaj Mangabuoj falis kaj estis tirendaj el la fajro, kaj cxiuj tiom velkis ke necesos tuj planti ilin.


La Sorcxisto trompas la Mangabuojn per fajro.

"Sinjoro," diris la Princino al la Sorcxisto, "vi estas pli potenca ol cxiu Magiisto konita de ni. Cxar estas evidente ke mia popolo miskonsilis min, mi ne jxetos vin, la tri homojn, en la timigan Gxardenon de la Grimpoplantoj; sed necesos peli viajn bestojn en la Nigran Abismon en la monto, cxar miaj regatoj tute ne povas toleri ilin cxeeston."

Al la Sorcxisto tiom placxis savi la du infanojn kaj sin ke li nenion diris kontraux tiu dekreto; sed post la foriro de la Princino kaj Jacxjo kaj Heuxreka protestis ke ili ne volas iri en la Nigran Abismon, kaj Doroteo promesis fari cxion eblan por savi ilin de tia sorto.

Dum du aux tri tagoj post tio-se ni nomas tagoj la periodojn inter dormoj, cxar ne estis nokto por dividi la horojn en tagojn-niaj amikoj tute ne estis gxenitaj. Ili ecx estis permesataj pace logxi en la Domo de la Magiisto kvazaux gxi apartenus al ili, kaj vagi en la gxardenoj sercxante mangxajxojn.

Unufoje ili proksimigxis al la barita Gxardeno de la Grimpoplantoj, kaj marsxinte alten en la aero ili subrigardis gxin tre interesate. Ili vidis aron da grimpoplantoj implikitaj kaj tordigxantaj kaj kunturnigxantaj kvazaux aro de grandaj serpentoj. Cxion tusxitan de la grimpoplantoj ili dispremis, kaj niaj aventurantoj vere dankis pro sia eskapo el la neceso jxetigxi inter ilin.

Kiam ajn la Sorcxisto endormigxis li prenis la naux porketojn el sia posxo kaj lasis ilin cxirkauxkuradi sur la planko de lia cxambro por amuzi sin kaj iom ekzerci sin; kaj unufoje ili trovis lian vitran pordon parte malfermita kaj promenis en la koridoron kaj post tio en la malsupran parton de la granda kupolo, marsxante tra la aero tiom facile kiel Heuxreka. Ili jam konis la katidon, do ili rapidis al kie sxi kusxas apud Jacxjo kaj komencis petoladi kaj ludi kun sxi.

La fiakro-cxevalo, kiu neniam longe dormis seninterrompe, sidigxis sur siaj koksoj kaj aprobe rigardis la porketojn kaj la katidon.

"Ne tro malmilde!" li vokis, kiam Heuxreka renversis dikan porketon per piedbato; sed tio neniam gxenis la porketojn, kiuj multe gxuis la ludon.

Subite ili suprenrigardis kaj trovis la cxambron plena de la silentaj, solenokulaj Mangabuoj. Cxiu el la vegetaluloj portis brancxon kovritan de akraj dornoj, kiun ili defie pusxis al la cxevalo, la katido kaj la porketoj.

"He-cxesigu la stultajxon!" Jacxjo mugxis, kolere; sed pikite unu-dufoje li levis sin sur siajn kvar krurojn kaj formovis sin de la dornoj.

La Mangabuoj staris cxirkaux ilin laux solidaj vicoj, sed lasis malferman spacon kiu permesis iri al la pordejo de la halo; do la bestoj malrapide retreniris gxis ili trovis sin pelitaj el la cxambro kaj en la straton. Tie estis pli da vegetaluloj kun dornoj, kaj silente ili urgxis la nun timoplenajn bestojn lauxlonge de la strato. Jacxjo devis tre zorgi por ne pasxi sur la porketojn, kiuj kuris sub liaj piedoj mugxante kaj kriante, dum Heuxreka, fivocxante kaj mordante kontraux la dornoj pusxitaj al sxi, ankaux strebis protekti la belajn uletojn. Malrapide sen senpauxze la senkoraj Mangabuoj plupelis ilin gxis trapasi la urbon kaj la gxardenojn kaj atingi la largxajn ebenajxojn kiuj kondukis al la monto.

"Kion ili ja celas?" demandis la cxevalo, saltante por eskapi dornon.

"Nu, ili pelas nin al la Nigra Abismo, en kiun ili minacis jxeti nin," respondis la katido. "Se mi estus granda kiel vi, Jacxjo, mi batalus cxi tiujn mizerajn naporadikojn!"

"Kiel vi farus tion?" demandis Jacxjo.

"Mi batus per iu el tiuj longaj kruroj kaj fersxuitaj piedoj."

"Bone," diris la cxevalo; "tion mi faros."

Post momenteto li subite retrenpasxis cele al la aro da Mangabuoj kaj batis per siaj malantauxaj kruroj kiom eble plej forte. Deko da ili kunfrapigxis kaj falis surteren, kaj vidinte sian sukceson Jacxjo multfoje piedbatis, kurante en la vegetalan aron, frapante ilin cxiudirekten kaj forkurigante la aliajn celantajn eskapi de liaj feraj kalkanumoj. Heuxreka helpis lin flugante kontraux la vizagxojn de la malamikoj kaj gratante kaj mordante furioze, kaj la katido ruinigis tiom da vegetalaj surfacoj ke la Mangabuoj timis sxin tiom kiom la cxevalon.

Sed la malamikoj tro multis kaj ne estis longe forpeleblaj. Jacxjo kaj Heuxreka lacigxis, kaj kvankam la batalkampo estis dike kovrita de dispremitaj kaj damagxitaj Mangabuoj, niaj bestaj amikoj fine devis cedi kaj lasi sin peligxi al la monto.

Cxapitro 7: En la Nigran Abismon kaj...El-en