La Tri Magiaj Vortoj

Multaj interesajxoj videblis en la Cxambro de Magio, inter ili estis multo sxtelita forde la Adeptoj kiam ili transformigxis en fisxojn, sed nepre necesis agnoski ke Ku-i-o havis malkutiman geniecon rilate al mehxaniko, kaj uzis sian scion por inventi multajn mehxanikajn aparatojn kiujn ordinaraj sorcxistinoj, sorcxistoj, kaj magiistoj ne povas kompreni.

Ili cxiuj detale inspektis cxi tiun cxambron, zorgante ekzameni cxiun objekton kiun ili trovis.

"La insulo," diris Glinda, estas apogita sur fundamento el solida marmoro. Kiam gxi estas subakvigita, kiel nun, la bazo de la insulo estas sur la fundo de la lago. Kio perpleksas min estas kiel tiom granda pezo estas levebla kaj tenebla sur la surfaco de la akvo, ecx per magio."

"Mi nun memoras," respondis Aujxa, "ke unu el la artoj kiujn ni instruis al Ku-i-o estis metodo ekspansiigi kaj malekspansiigi sxtalon, kaj mi kredas ke tio klarigas kiel la insulo levigxas kaj mallevigxas. Mi rimarkis en la kelo grandan sxtalan kolonon kiu trairas la plankon kaj etendigxas supren al cxi tiu palaco. Eble gxia fino estas kasxita en cxi tiu cxambro mem. Se la malsupro de la sxtala kolono estas firme fiksita en la fundo de la lago, Ku-i-o povus paroli magian vorton kaj tio ekspansiigus la kolonon, kaj tiel levus la tutan insulon al la nivelo de la akvo."

"Mi trovis la finon de la sxtala kolono. Gxi estas gxuste tie," anoncis la Sorcxisto, indikante unu flankon de la cxambro kie granda baseno de polurita sxtalo sxajne estis metita sur la plankon.

Ili cxiuj cxirkauxgrupigxis kaj Ozma diris:

"Jes, mi estas tute certa ke tio estas la supra fino de la kolono kiu subtenas la insulon. Mi rimarkis gxin kiam mi unue venis cxi tien. Gxi estas elcxizita, vidu, kaj io bruligxis en la baseno, cxar la fajro lasis spurojn. Mi demandis al mi kio estas sub la granda baseno kaj mi venigis plurajn Premlojn por ke ili provu levi gxin por mi. Ili estis fortaj viroj, sed tute ne povis movi gxin."

"Sxajnas al mi," diris Auxda la Adepto, "ke ni trovis la metodon per kiu Ku-i-o levis la insulon. Sxi bruligis ian magian pulvoron en la baseno, parolis la magian vorton, kaj la kolono etendigxis kaj levis la insulon."

"Kio estas tio?" demandis Doroteo, kiu sercxadis kun la aliaj kaj nun rimarkis malgrandan kavajxon en la muro, proksime al kie staris la sxtala baseno. Dum sxi parolis Doroteo pusxis dikfingron en la kavajxeton kaj tuj malgranda tirkesto pusxis sin el la muro.

La tri Adeptoj, Glinda kaj la Sorcxisto saltis antauxen kaj atente rigardis en la tirkeston. Gxi estis duone plena de griza pulvoro, kies eretoj konstante movigxadis kvazaux ilin movas ia vivajxo.

"Eble gxi estas ia formo de radiumo," diris la Sorcxisto.

"Ne," respondis Glinda, "gxi estas pli mirinda ol ecx radiumo, cxar mi rekonas gxin kiel raran mineralan pulvoron nomatan Gauxlauxo de la sorcxistoj. Sed kiel Ku-i-o trovis gxin kaj kie sxi akiris gxin?

"Ne estas dubo," diris Auxjxa la Adepto, "ke cxi tiu estas la magia pulvoro kiun Ku-i-o bruligis en la baseno. Se ni scius la magian vorton, mi estas certa ke ni povus levi la insulon."

"Kiel ni trovu la magian vorton?" demandis Ozma, turnante sin al Glinda dumparole.

"Tion ni devas nun serioze pripensi," respondis la Sorcxistino.

Do ili cxiuj sidigxis en la Cxambro de Magio kaj komencis pensi. Estis tiom silente ke post nelonge Doroteo nervozigxis. La knabineto neniam povis longe silenti, kaj kvankam sxi riskis malplacxi al siaj magipovaj amikoj sxi subite diris:

"Nu, Ku-i-o uzis nur tri magiajn vortojn, unu por funkciigi la ponton, kaj unu por elirigi la submarsxipojn tra la truoj, kaj unu por levi kaj mallevi la insulon. Tri vortoj. Kaj la nomo Ku-i-o konsistas el precize tri vortoj. Unu estas 'Ku', kaj unu estas 'i', kaj unu estas 'o',"

La Sorcxisto sulkigis sian frunton sed Glinda rigardis miroplene la junan knabinon kaj Ozma kriis:

"Bona penso, Doroteo kara! Vi eble solvis nian problemon."

"Mi kredas ke valoras provi," konsentis Glinda. "Estus tute nature ke Ku-i-o dividus sian nomon en tri magiajn silabojn, kaj la sugesto de Doroteo sxajnas inspirita."

La tri Adeptoj ankaux aprobis la provon sed la brun-harulino diris:

"Ni devos atenti ne uzi la malgxustan vorton kaj elsendi la ponton sub la akvon. Cxefe estas, se la ideo de Doroteo estas korekta, ke ni trafu la unusolan vorton kiu movas la insulon."

En la tirkesto kun la movigxanta griza pulvoro estis eta ora taso, kiun ili kredis mezurilo. Glinda plenigis tiun tason per la pulvoro kaj zorge sxutis gxin en la malprofundan basenon, kiu estis la supro de la granda sxtala kolono subtenanta la insulon. Poste Auxra la Adepto flamigis kandeleton kaj tusxis la pulvoron per gxi; la pulvoro tuj ardis fajorugxe kaj dissaltadis en la baseno eksterordinare energie. Dum la pulvoretoj ankoraux rugxe ardis la Sorcxistino klinis sin super gxin kaj diris per komanda vocxo: "Ku!"

Ili atendis senmove por vidi kio okazos. Auxdigxis grinca sono kaj zumado de masxino, sed la insulo ecx ne milimetreron movigxis.

Doroteo kuris al la fenestro, kiu lasis vidi la vitran flankon de la kupolo.

"La boatoj!" sxi kriis. "La boatoj 'stas liberaj kaj velas subakve."

"Ni faris eraron," diris la Sorcxisto malgxoje.

"Sed gxi indikas ke ni sekvas la gxustan vojon," deklaris Auxjxa la Adepto. "Nun ni scias ke Ku-i-o uzis la silabojn de sia nomo por la magiaj vortoj."

"Se 'Ku' elsendas la boatojn, versxajne 'i' funkciigas la ponton," sugestis Ozma. "Do eble la lasta parto de la nomo levas la insulon."

"Do ni provu tion," proponis la Sorcxisto.

Li elgratis la cindrojn de la bruligita pulvoro el la baseno kaj Glinda replenigis la oran tason per pulvoro el la tirkesto kaj metis gxin sur la sxtalan kolonon. Auxra bruligis gxin per sia kandeleto kaj Ozma klinis sin super la basenon kaj murmuris la lante diratan silabon 'O-o-o-o'.

Tuj la insulo tremis kaj kun tre stranga mugxa sono gxi suprenmovigxis-malrapide, tre malrapide, sed stabile, dum la tuta grupo atendis silente kaj imponate. Estis vere nekredeble, ecx por personoj lertaj pri la artoj de magio kaj sorcxado, kompreni ke unusola vorto povas levi tiun grandan, multepezan insulon kun cxi ties giganta vitra kupolo.

"Jen, ni estas multe super la akvo nun!" kriis Doroteo de la fenestro, kiam fine la insulo cxesis movigxi.

"Estas cxar ni malaltigis la nivelon de la akvo," klarigis Glinda.

Ili povis auxdi la Premlojn lauxte hurai en la stratoj de la vilagxo ekkonsciante ke ili estas savitaj.

"Venu," diris Ozma fervore, "ni malsupreniru kaj estu kun la popolo."

"Ankoraux ne," respondis Glinda, kiu havis felicxan rideton sur sia bela vizagxo, cxar sxi gxojegis pro la sukceso. "Unue ni etendu la ponton al la cxeftero, kie niaj amikoj el la Smeralda Urbo atendas."

Ne necesis multa tempo por meti pulvoron en la basenon, bruligi gxin kaj diri la silabon 'I-I!" La rezulto estis ke pordo en la kelo malfermigxis kaj la sxtala ponto elmovigxis, etendis sin artikon post artiko, kaj fine ripozigis sian ekstremon sur la bordon de la lago tuj antaux la kampejo.

"Nun," diris Glinda, "ni supreniru kaj akceptu la gratulojn de la Premloj kaj de niaj amikoj el la Savekspedicio.

Trans la akvo, sur la bordo de la lago, la Mikscxifona Knabino gestadis bonvenige.

Cxapitro 24: Glinda Triumfas