Jocxjo Kukurbokapo Rajdas al la Smeralda Urbo

Kiam matenigxis, la Kukurbokapo vekis Tipon. Li forfrotis la dormemon el siaj okuloj, banis sin en rivereto, kaj poste mangxis iom da kunportitaj pano kaj fromagxo. Tiel preparinte sin por nova tago, la knabo diris: "Ni tuj komencu. Naux mejloj estas longa distanco, sed ni versxajne atingos la Smeraldan Urbon antaux la tagmezo, se ne okazos akcidentoj." Do la Kukurbokapo denove estis sidigita sur la dorson de la Segcxevalo kaj la marsxado rekomencigxis.


La marsxado rekomencigxis.

Tip rimarkis ke la purpura koloro de la herbaro kaj arboj nun multe paligxis kaj post nelonge la palpurpuro komencis akiri verdan karakteron kiu iom post iom heligxis dum ili proksimigxis al la granda Urbo kie regas la Birdotimigilo.

La grupeto jam marsxis nur apenaux du mejlojn kaj subite la flave pavimita strato estis dividita per largxa rapida rivero. Tip cerbumis pri kiel transiri; sed post kelka tempo li trovis viron en pramo venanta de la alia flanko de la akvufluo.

Kiam la viro atingis la bordon, Tip demandis: "Cxu vi transportos nin al la alia flanko?"

"Jes, se vi pagos," respondis la pramisto, kies vizagxo havis koleretan, malagrablan aspekton.

"Sed mi ne havas monon," diris Tip.

"Neniom?" demandis la viro.

"Neniom," respondis la knabo.

"Do mi ne rompos mian dorson remante por vi," diris la pramisto, decideme.

"Vere afabla viro!" komentis la Kukurbokapo, ridetante.

La pramisto kolere rigardis lin, sed ne respondis. Tip strebis pensi, cxar multe cxagrenis lin trovi sian vojagxplanon subite finita.

"Mi nepre devas atingi la Smeraldan Urbon," li diris al la pramisto; "sed kiel mi transiros la riveron se vi ne transportos min?"

La viro ridis, kaj la rido ne estis afabla.

"Tiu ligna cxevalo flosos," diris li; "kaj vi povos rajdi lin trans la riveron. Kaj tiu Kukurbokapacxulo akompananta vin, nu li sinkos aux nagxos, ja ne gravos."

"Ne gxenu vin pri mi," diris Jocxjo, afable ridetante al la malagrabla pramisto; "Certe mi flosos bele."

Tip opiniis la eksperimenton farinda, kaj la Segcxevalo, kiu tute ne komprenis la signifon de dangxero, ne kontrauxis. Do la knabo kondukis gxin en la akvon kaj grimpis sur gxian dorson. Jocxjo ankaux enpasxis gxis la akvo atingis liajn genuojn kaj prenis la voston de la cxevalo por ke la kukurba kapo restu super la akvo.

"Nun," diris Tip, instruante la Segcxevalon, "se vi movos viajn krurojn vi versxajne nagxos; kaj se vi nagxos ni versxajne atingos la alian bordon."

La Segcxevalo tuj komencis movi siajn krurojn, kiuj agis kiel remiloj kaj movis la aventuremulojn malrapide trans la riveron al la alia flanko. Tiom sukcesis la nagxo ke baldaux ili grimpis, malseke kaj gutante, la herbokovritan bordon.

La kruroj de la pantalono de Tip kaj liaj sxuoj estis plene malsekaj; sed la Segcxevalo estis tiom perfekte flosinta ke supre, ekde la genuoj, la knabo estis tute seka. Sed la Kukurbokapo, nu cxiu ero de lia belega vestaro gutis malsekege.

"La suno baldaux sekigos nin," diris Tip, "kaj ni nun sendangxere atingis cxi tien malgraux la pramisto, kaj ni povos plumarsxi."

"Nagxi tute ne gxenis min," komentis la cxevalo.

"Nek min," diris Jocxjo.

Ili baldaux reatingis la vojon el flavaj brikoj, kiu dauxrigis la vojon kiun ili forlasis cxe la alia bordo, kaj Tip denove sidigis la Kukurbokapon sur la dorson de la Segcxevalo.

"Se vi rapide rajdos," diris li, "la vento helpos sekigi viajn vestojn. Mi tenos la voston de la cevalo kaj postkuros vin. Tiel ni cxiuj sekigxos tre rapide."

"Do la cxevalo devos tre rapide pasxi," diris Jocxjo.

"Lauxeble plej rapide," respondis la Segcxevalo, gaje. Tip prenis la finon de la brancxo kiu servis kiel vosto de la Segcxevalo, kaj lauxte vokis: "Ek!"

La cxevalo komencis rapide pasxi, kaj Tip sekvis. Li baldaux decidis ke ili povos pli rapide kuri, do li kriis "Trot!"

Nu, la Segcxevalo memoris ke tiu vorto estis ordono kuri plej rapide; do li komencis skukuradi laux la vojo plej rapide, kaj nur malfacile Tip-kurante pli rapide ol iam antauxe-povis resti sur siaj piedoj.

Baldaux li ne plu povis spiri, kaj kvankam li volis krii "Halt!" al la cxevalo, li trovis sin nekapabla eligi la vorton el sia gorgxo. Subite la fino de la vosto kiun li tenis, cxar gxi estis nur morta brancxeto, rompigxis, kaj tujsekve la knabo trovis sin ruligxanta en la polvo de la vojo, dum la cxevalo kaj gxia kukurbokapa rajdanto forrapidis kaj post momento malaperis en la malproksimon.

Kiam Tip fine levis sin kaj eligis la polvon el sia gorgxo tiel ke li povus diri "Halt!", ne plu utilis diri gxin, cxar la cxevalo estis delonge ne plu videbla.

Do li faris la solan racian agon. Li sidigxis kaj bone ripozis, kaj poste li komencis marsxi laux la vojo.

"Iam mi reatingos ilin," li pensis; "cxar la vojo finigxas cxe la pordoj de la Smeralda Urbo, kaj ili ne povos pli foren iri."

Dume, Jocxjo firme tenis la stangon kaj la Segcxevalo rapidegis laux la vojo kvazaux konkurcxevalo. Neniu el ili sciis ke Tip postrestis, cxar la Kukurbokapo ne retrenrigardis, kaj la Segcxevalo ne povis.

Dum li rajdis, Jocxjo rimarkis ke la herbaro kaj arboj farigxis brile verdkoloraj, do li divenis ke ili proksimas al la Smeralda Urbo ecx antaux ol la altaj spajroj kaj kupoloj videblis.

Fine, alta muro el verdaj sxtonoj, kovrita per smeraldoj, aperis antaux ili; kaj timante ke la Segcxevalo ne scios halti kaj tial eble frakasos ilin ambaux kontraux la muron, Jocxjo kuragxis krii "Halt!" kiel eble plej lauxte.

Tiom subite obeis la cxevalo ke sen stango Jocxjo sendube falus kapantauxen kaj lia bela vizagxo ruinigxus. "Vere rapida rajdo, kara Pacxjo!" li kriis; kaj, auxdinte neniun respondon, li sin turnis kaj unuafoje trovis ke Tip ne estas kun ili.

Tiu lauxsxajna foriro de Tip estis nekomprenebla por la Kukurbokapo kaj maltrankviligis lin. Kaj dum li demandis al si pri kio okazis al la knabo, kaj kion fari en cxi tiu malfacila cirkonstanco, la enirejo en la verda muro malfermigxis kaj viro elpasxis.

Tiu viro estis malalta kaj ronda, kun dika vizagxo kiu aspektis rimarkinde afabla. Li estis vestita tute per verdajxoj kaj portis altan, pintan verdan cxapelon sur sia kapo, kaj verdajn okulvitrojn sur siaj okuloj. Li klinis sin antaux la Kukurbokapo kaj diris: "Mi estas la pordogardisto de la Smeralda Urbo. Cxu mi rajtas demandi kiu vi estas, kaj kion vi celas?"

"Mi nomigxas Jocxjo Kukurbokapo," respondis la aliulo, ridetante. "Sed pri mia celo, mi tute ne scias kio gxi estas."

La Pordogardisto evidente estis surprizita, kaj li skuis sian kapon kvazaux nekontenta pro tiu respondo.

"Kio vi estas, homo aux kukurbo?" li demandis, gxentile.

"Ambaux, se placxas al vi," respondis Jocxjo.

"Kaj tiu ligna cxevalo-cxu gxi vivas?" demandis la Gardisto

La cxevalo suprenrulis unu tuberokulon kaj palpebrumis al Jocxjo. Poste gxi dancetis kaj faligis unu piedon forte sur la piedfingrojn de la Gardisto.

"Ajjj!" kriis tiu viro. "Mi bedauxras ke mi demandis tion. Sed via respondo plene konvinkas. Cxu vi havas celon, sinjoro, en la Smeralda Urbo?"

"Mi kredas ke jes," respondis la Kukurbokapo serioze; "sed mi ne povas pensi kio gxi estas. Mia patro plene scias pri gxi, sed li ne estas cxi tie."

"Strange, vere strange!" deklaris la Gardisto. "Sed vi aspektas tute sendangxera. Oni ne ridetas tiom bele kiam oni intencas misagi."

"Tiurilate," diris Jocxjo, "mi ne povas ne rideti, cxar mian vizagxon tiel cxizis posxtrancxilo."

"Nu, eniru mian cxambron kun mi," pludiris la Gardisto, "kaj mi pripensos kion fari por vi."

Do Jocxjo rajdis la Segcxevalon tra la enirejon en malgrandan cxambron kiu estis enkonstruita en la muro. La Gardisto tiris sonorilsxnuron, kaj baldaux tre alta soldato-portanta verdan uniformon-eniris tra la alia pordo. Tiu soldato portis longan verdan pafilon sur sia sxultro kaj havis belan verdan barbon kiu atingis ecx liajn genuojn. La Gardisto tuj alparolis lin, dirante: "Jen fremda viro kiu ne scias kial li venis al la Smeralda Urbo, nek kion li volas. Diru al mi, kion ni faru pri li?"

La Soldato kun la Verda Barbo rigardis Jocxjon multe zorgeme kaj scivole. Fine li skuis sian kapon tiom decide ke malgrandaj ondoj skuigxis lauxlonge de lia barbo, kaj poste li diris: "Mi konduku lin al Lia Mosxto la Birdotimigilo".

"Sed kion Lia Mosxto la Birdotimigilo faros pri li?" demandis la Pordogardisto.

"Tion decidu Lia Mosxto," respondis la soldato, "mi havas suficxajn taskojn proprajn. Cxiu elekstera problemo estas transdonenda al Lia Mosxto. Do metu la okulvitrojn sur lin kaj mi kondukos lin al la regxa palaco."

Do la Gardisto malfermis grandan keston da okulvitroj kaj strebis trovi vitrojn suficxe grandajn por la rondaj okulegoj de Jocxjo.

"En mia stoko vere ne estas vitroj kapablaj kovri tiujn okulojn," diris la viro, gxemante; "kaj via kapo estas tiom granda ke mi devos cxirkauxligi la okulvitrojn."

"Sed kial mi bezonas okulvitrojn?" demandis Jocxjo.

"Tia estas la modo, cxi tie," diris la Soldato. "Kaj ili malhelpas blindigxon per la lumbrulado kaj brilado de la belega Smeralda Urbo."


"Tia estas la modo, cxi tie,"

"Ho!" krietis Jocxjo. "Nepre cxirkauxligu ilin. Mi ne volas blindigxi."

"Nek mi!" interrompis la Segcxevalo. Do oni rapide ligis verdajn okulvitrojn sur la elstarajn tuberojn kiuj servis kiel okuloj por gxi.

Post tio la Soldato kun la Verda Barbo kondukis ilin tra la interna pordo kaj ili tuj trovis sin sur la cxefa strato de la glora Smeralda Urbo.

Brilantaj verdaj gemoj ornamis la antauxajxojn de la belaj domoj kaj la turoj kaj turetoj estis kovritaj per smeraldoj. Ecx la verda marmora pavimo brilis pro karaj sxtonoj, kaj vere forte kaj mirige aspektis al tiu kiu unuafoje vidas gxin.

Tamen, la Kukurbokapo kaj la Segcxevalo, kiuj nenion sciis pri ricxeco kaj beleco, malmulte atentis la mirigajxojn kiujn ili vidis tra la verdaj okulvitroj. Ili trankvile sekvis la verdan soldaton kaj apenaux rimarkis la arojn da verdaj homoj kiuj rigardadis ilin surprizate. Kiam verda hundo elkuris kaj bojis je ili, la Segcxevalo tuj piedfrapis per sia ligna kruro kaj tio kurigis la hurlantan besteton en domon; sed nenio pli grava ol tio okazis interrompante ilian antauxeniron al la regxa palaco.

La Kukurbokapo volis rajde grimpi la verdajn marmorajn sxtupojn kaj rekte eniri al la Birdotimigilo; sed la soldato malpermesis. Do Jocxjo decxevaligxis, tre malfacile, kaj servisto kondukis la Segcxevalon al la malantauxo dum la Soldato kun la Verda Barbo akompanis la Kukurbokapon en la palacon, tra la antauxa pordo.

La fremdulo estis lasita en bele meblita atendocxambro dum la soldato foriris anonci lin. Hazarde, je tiu momento Lia Mosxto estis libera kaj tre enuis pro manko de sinokupo, do li ordonis ke oni tuj enkonduku la vizitanton en la troncxambron.

Jocxjo tute ne sentis timon aux embarasigxon pro la penso ke li renkontos la reganton de tiu glorega urbo, cxar li tute nenion sciis pri la kutimoj de la mondo. Sed kiam li eniris kaj la unuan fojon vidis Lian Mosxton la Birdotimigilon sidantan sur sia brilanta trono, li ekhaltis pro surprizego.

Cxapitro 7: Lia Mosxto la Birdotimigilo