La Revolucia Armeo de Generalo Zingibra

Tip tiom fervoris reesti kun sia kreajxo Jocxjo kaj la Segcxevalo, ke li marsxis plenan duonon de la distanco al la Smeralda Urbo sen halti por ripozi. Tiam li trovis ke li malsatas kaj ke la biskvitoj kaj fromagxo kiujn li pretigis por la iro estas jam tute mangxitaj.

Dum li demandis al si kion fari en tiu kriza situacio, li trovis knabinon sidantan apud la vojo. Sxi surhavis kostumon kiu al la knabo sxajnis eksterordinare brila: sxia silka talivesto estis smeralde verda kaj sxia jupo estis kvarkolora-la antauxo estis blua, la maldekstra flanko estis flava, la dorso estis rugxa kaj la dekstra flanko estis purpura. Kunligis la antauxon de la talio kvar butonoj-la plejsupra estis blua, sub gxi estis flava, tria estis rugxa kaj la lasta estis purpura.

La brilego de tiu robo estis preskaux barbara; do Tip plenprave rigardadis la robon dum kelkaj momentoj antaux ol liajn okulojn allogis la bela vizagxo pli supre. Jes, la vizagxo estis suficxe bela, li decidis; sed gxi havis malkontentan esprimon al kiu aldonigxis iom da defio aux auxdaco.

Dum la knabo rigardadis la knabino trankvile atentetis lin. Korbo da luncxajxoj staris apud sxi. Sxi tenis en unu mano delikatan sandvicxon, kaj boligitan ovon en la alia mano, mangxante videble malsate, kio simpatiigis Tipon.

Li estis tuj petonta iom da luncxajxo kiam la knabino ekstaris kaj forbrosis la panerojn de sia jupo.

"Do!" diris sxi; "mi devas nun foriri. Portu tiun korbon por mi kaj mangxu lauxvole la enhavon se vi malsatas."

Tip fervore prenis la korbon kaj komencis mangxi, sekvante sendemande dum kelka tempo la nekonatan knabinon. Sxi marsxadis antaux li rapidpasxe, kaj sxi havis etoson de decidemo kaj graveco kiu kredigis lin ke sxi estas gravulino.

Fine, kiam li estis sata, li kuris apud sxin kaj klopodis lauxpasxe kunmarsxi rapide-kio estis tre malfacila, cxar sxi estis multe pli alta ol li, kaj klare sentis urgxon.

"Grandan dankon pro la sandvicxoj," diris Tip, dum li trotadis. "Bonvolu diri al mi vian nomon."

"Mi estas Generalo Zingibra," estis la mallonga respondo.

"Ho!" diris la suprizita knabo. "Kia Generalo vi estas?"

"Mi komandas la Revolucian Armeon en cxi tiu milito," respondis la Generalo, pli akre ol necesis.

"Ho!" li kriis denove. "Mi ne sciis pri la milito."

"Estis intencite ke vi ne sciu," sxi respondis, "cxar gxi estis sekreto. Kaj, kiam oni konsideras ke nia armeo konsistas nur el knabinoj," sxi pludiris, iom fiere, "estas tre rimarkinde ke oni ankoraux ne sciigxis pri nia Revolucio."

"Jes ja," agnoskis Tip. "Sed kie estas via armeo?"

"Proksimume unu mejlon for," diris Generalo Zingibra. "La soldatinoj kunigxis el cxiuj partoj de la Lando Oz, pro mia specifa ordono. Cxar hodiaux ni konkeros Lian Mosxton la Birdotimigilon, kaj forprenos de li la tronon. La Revolucia Armeo nur atendas mian alvenon por ataki la Smeraldan Urbon.

"Nu!" deklaris Tip, profunde enspirante, "certe tio estas surprizo! Bonvolu diri kial vi volas konkeri Lian Mosxton la Birdotimigilon."

"Cxar jam suficxe longe viroj regis la Smeraldan Urbon, jen unu kialo," diris la knabino.

"Krome, la Urbo brilas pro belaj gemoj, kiujn oni multe pli bone uzus por ringoj, braceletoj kaj kolcxenoj; kaj trovigxas suficxa mono en la kaso de la Regxo por acxeti por cxiu knabino en nia Armeo dekon da novaj roboj. Do ni intencas konkeri la Urbon kaj administri la regadon laux nia placxo."

Zingibra parolis tiujn vortoj tiom entuziasme kaj decideme ke estis evidente ke sxi plene seriozas.

"Sed milito estas io terura," diris Tip, penseme.

"Cxi tiu milito estos agrabla," respondis la knabino, gaje.

"Multaj el vi mortos!" pludiris la knabo, imponite.

"Tute ne," diris Zingibra. "Kiu viro kontrauxus knabinon, aux auxdacus damagxi sxin? Ne estas malbela vizagxo en mia tuta Armeo."

Tip ridis.

"Eble vi pravas," diris li. "Sed oni diras ke la Pordogardisto estas fidela Gardisto, kaj la Armeo de la Regxo ne permesos ke la Urbo konkerigxu sen rezistego."

"La Armeo estas maljuna kaj malforta," respondis Generalo Zingibra malestime. "Li eluzis sian tutan forton kreskigante barbon, kaj lia edzino tiom koleremas ke sxi jam eltiris pli ol duonon da ili de la radiko. Dum la Mirinda Sorcxisto regadis, la Soldato kun la Verda Barbo estis tre bona Armeo de la Regxo, cxar oni timis la Sxorcxiston. Sed neniu timas la Birdotimigilon, do lia Armeo de la Regxo ne multe utilas dum milito."

Post tiu konversacio ili pluiris dum kelka tempo silente, kaj post nelonge ili atingis grandan liberan spacon en la arbaro kie ne malpli ol kvarcent junuloj trovigxis. Ili ridadis kaj kunparoladis gaje kvazaux kunvenintaj por pikniko anstataux konkermilito.

Ili dividigxis en kvar kompaniojn, kaj Tip rimarkis ke cxiuj surhavas kostumojn similajn al tiu de Generalo Zingibra. La sola vera diferenco estis ke kvankam la knabinoj el la Mangxtula Lando havis la bluan strion en la antauxo, tiuj el la lando de la Kveluloj havis antauxa la rugxan strion; kaj tiuj el la lando de la Palpbrumoj havis la flavan strion antauxa, kaj la Gilikulaj knabinoj havis la purpuran strion antauxa. Cxiuj havis verdajn taliojn, por reprezenti la Smeraldan Urbon kiun ili intencas konkeri, kaj la plejsupra butono sur cxiu talio indikis per sia koloro la landon el kiu venis la portanto. La uniformoj estis gajaj kaj placxaspektaj, kaj tre imponaj kiam ili estis kune.

Tip kredis ke tiu stranga Armeo tute ne portas armilojn; sed li eraris pri tio. Cxar cxiu knabino portis du longajn, brilantajn trikilojn en sia hartufo.

Generalo Zingibra tuj iris sur la supron de arbotrunka stumpo kaj parolis al sia armeo.

"Amikinoj, kuncivitaninoj, kaj knabinoj!" sxi diris; "Ni baldaux komencos nian grandan Revolucion kontraux la viroj de Oz! Ni marsxos por konkeri la Smeraldan Urbon-por detronigi la Birdotimigilan Regxon-por akiri milojn da belegaj gemoj-por prirabi la regxan kason-kaj por superforti niajn subpremintojn!"

"Hura!" diris la auxskultintinoj; sed Tip rimarkis ke plejparte la Armeo okupis sin per interbabilado kaj tute ne auxskultis la vortojn de la Generalo.

Sonis la ordono marsxi, kaj la knabinoj faris el si kvar grupojn, t.e. kompaniojn, kaj komencis fervore marsxi direkten al la Smeralda Urbo.

La knabo sekvis ilin, portante plurajn korbojn kaj mantelojn kaj pakajxojn kiujn diversaj membroj de la Revolucia Armeo transdonis al li. Post nelonge ili atingis la verdajn granitajn murojn de la Urbo kaj haltis antaux la enirejo.

La Pordogardisto tuj elvenis kaj rigardis ilin scivoleme, kvazaux cirko venis. Li portis aron da sxlosiloj sur ora cxeno cirkaux sia kolo; kaj liaj manoj estis senzorge metitaj en liajn posxojn, kaj sxajne li tute ne sciis ke la Urbon minacas revoluciantinoj. Agrable parolante al la knabinoj, li diris:

"Bonan matenon, karulinoj! Kiel mi povas servi vin?"

"Cedu la Urbon tuj!" respondis Generalo Zingibra, starante antaux li kaj timige sulkigante la frunton, kiom permesis sxia bela vizagxo.

"Cedi?" ehxis la viro surprizegite. "Tio ne estas ebla!

Tio estas kontrauxlegxa! Mi neniam auxdis tiajxon dum mia tuta vivo."

"Tamen, vi devas cedi!" kriis la Generalo, feroce. "Ni ribelas!"

"Vi rebelas? Sed vi cxiam estis belaj," diris la Gardisto, rigardante de unu al alia, admire.

"Ni ri-i-i-belas!" kriis Zingibra, batante la teron per piedo, senpacience, "kaj ni intencas konkeri la Smeraldan Urbon!"

"Je Dio!" respondis la surprizita Pordogardisto; "tute sensenca ideo! Reiru hejmen, knabinoj, kaj melku la bovinojn kaj baku la panon. Cxu vi ne scias ke estas dangxere konkeri urbon?"

"Ni ne timas!" respondis la Generalo; kaj sxi aspektis tiom plene certa ke la Gardisto maltrankviligxis.

Do li sonoris por venigi la Soldaton kun la Verda Barbo, kaj la postan minuton li bedauxris tion. Cxar tuj lin cxirkauxis amaso da knabinoj kiuj eltiris la trikilojn el siaj hararoj kaj komencis minaci piki la Gardiston, kaj ili tenis la akrajn pintojn dangxere proksimaj al liaj dikaj vangoj kaj palpebrumemaj okuloj.

La kompatindulo hurlis petante kompaton kaj tute ne rezistis kiam Zingibra fortiris de lia kolo la cxenon kun la sxlosiloj.

Sekvate de sia Armeo la Generalo nun impetis al la enirejo, kie sxin frontis la Regxa Armeo de Oz-kio estis la alia nomo de la Soldato kun la Verda Barbo.

"Halt!" li kriis, kaj li etendis sian longan pafilon kies antauxo estis rekte antaux la vizagxo de la estrino.

Kelkaj knabinoj kriis kaj retrenkuris, sed Generalo Zingibra kuragxe staris senmove kaj diris, riprocxe: "Nu, do? Cxu vi pafus kompatindan, sendefendan knabinon?"

"Ne," respondis la soldato, "cxar ne estas kugloj en mia pafilo."

"Sen kugloj?"

"Tiel. Por ke ne okazu akcidentoj. Kaj mi forgesas kie mi kasxis la pulvon kaj kuglojn. Sed se vi bonvolos atendi, mi sercxos ilin."

"Ne gxenu vin," diris Zingibra, gaje. Sxi turnis sin al sia Armeo kaj kriis: "Knabinoj, la pafilo ne havas kuglojn!"

"Hura!" kriis la ribelantinoj, al kiuj tre placxis tiu bona informo, kaj ili ekkuris amase kontraux la Soldaton kun la Verda Barbo tiel ke nur estis pro bona sxanco ke ili ne pikis unu la alian per siaj trikiloj.

Sed la Regxa Armeo de Oz tro timis la virinojn kaj rifuzis fronti la alkurantan homamason. Li nur turnis sin kaj plenforte kuris tra la pordon direkten al la regxa palaco, dum Generalo Zingibra kaj sxia anaro gregis en la senprotektan Urbon.

Tiel la Smeralda Urbo konkerigxis tute sen perdo de ecx unu guto da sango. La Revolucia Armeo farigxis Konkerinta Armeo!


Generalo Zingibra kaj sxia armeo konkeras la urbon.

Cxapitro 9: La Birdotimigilo Planas Eskapon