Cxapitro 16

La Vitra Kato Trovas la Nigran Valizon

Kiam Kiki Aru transformis la ses simiojn en ses gigantajn soldatojn dek ses metrojn altajn iliaj kapoj superiris la arbojn, kiuj en tiu parto de la arbaro estis ne tiom altaj kiom en kelkaj aliaj partoj; kaj kvankam la arboj estis iom disaj, la korpoj de la gigantaj soldatoj estis tiom grandaj ke ili tute plenigis la spacojn en kiuj ili staris kaj la brancxoj premis ilin cxiuflanke.

Kompreneble, Kiki malsagxe agis kiam li faris siajn soldatojn tiel grandaj, cxar nun ili ne povis iri el la arbaro. Efektive, ili ne povis fari ecx unu pasxon, cxar ilin kaptis la arboj. Ecx se ili estus en la malgranda libera spaco ili ne povus iri el gxi, sed ili estis iom preter la libera spaco. Unue la aliaj simioj, nesorcxitaj, timis la soldatojn, kaj rapide forlasis tiun lokon, sed baldaux ili trovis ke la granduloj staras tute senmove, kvankam ili mugxas indigne pro sia transformigxo, do la bando da simioj trovinte la gigantojn senpovaj, komencis grimpadi sur iliaj korpoj, kaj baldaux la tuta bando sidis sur la sxultroj de la gigantoj kaj rigardis iliajn vizagxojn.

"Mi estas Ebu, via patro," kriis unu soldato al simio kiu sidis sur lia maldekstra orelo, "sed iu kruela persono sorcxis min."

"Mi estas via Onklo Peeker," diris alia soldato al alia simio.

Do tre baldaux cxiuj simioj sciis la veron kaj kompatis siajn amikojn kaj parencojn kaj koleris la personon-kiu ajn gxi estis-kiu transformis ilin. Estis multa brua babilado inter la arbosuproj, kaj la bruo allogis aliajn simiojn, tiel ke la libera spaco kaj cxiuj cxirkauxaj arboj estis plenaj je ili.

Rango la Griza Simio, kiu estis Cxefo de cxiuj simitriboj en la arbaro, auxdis la bruegon kaj venis vidi kio okazas al lia popolo. Kaj Rango, cxar li estis pli sagxa kaj pli sperta, tuj sciis ke la stranga magiisto kiu aspektis miksita besto respondis pri la transformoj. Li konsciis ke la ses gigantaj soldatoj estas senpovaj kaptitoj, pro sia grando, kaj li sciis ke li ne povas liberigi ilin. Do, kvankam li timis renkonti la teruran magiiston, li forrapidis al la Granda Libera Spaco por informi Gugun la Regxon pri kio okazis kaj trovi la Sorcxiston de Oz kaj instigi lin savi liajn ses sorcxitajn regatojn.

Rango kuris en la Grandan Liberan Spacon kiam la Sorcxisto jxus redonis al la sorcxitoj cxirkaux li iliajn naturajn formojn, kaj la Griza Simio gxoje auxdis ke la fia magiisto estas konkerita.

"Sed nun, Ho Potenca Sorcxisto, vi devas veni kun mi al kie ses el mia popolo estas transformitaj en ses grandajn gigantajn homojn," li diris, "cxar se ili devos resti tie, ilia felicxo kaj iliaj estontaj vivoj ruinigxos."

La Sorcxisto ne tuj respondis, cxar li opiniis ke jen bona oportuno akiri la konsenton de Rango preni kelkajn simiojn al la Smeralda Urbo por la naskigxtaga kuko de Ozma.

"Vi petas de mi grandajxon, Ho Rango la Griza Simio," diris li, "cxar ju pli grandaj la gigantoj, des pli la forto de ilia sorcxigxo, kaj des pli malfacile estos redoni al ili iliajn naturajn formojn. Tamen mi pripensos la aferon."

La Sorcxisto iris al alia parto de la libera spaco kaj sidigxis sur sxtipo kaj aspektis profunde pensanta.

La Vitran Katon tre interesis la raporto de la Griza Simio kaj sxi volis scii kiaj aspektas la gigantaj soldatoj. Auxdinte ke iliaj kapoj etendigxas gxis super la arbosuproj, la Vitra Kato decidis ke se sxi grimpos la altan avokadarbon kiu staras flanke de la libera spaco, eble sxi povos vidi la kapojn de la gigantoj. Do, sen mencii sian celon, la kristala besto iris al la arbo kaj, pikinte la arbosxelon per siaj akraj vitraj ungoj, sxi facile grimpis la arbon al gxia plejsupro kaj, transrigardante la arbaron, vidis la ses gigantajn kapojn, kvankam ili estas nun tre distancaj. La vidajxo ja estis rimarkinda, cxar la grandegaj kapoj surportas enormajn soldatocxapojn, kun rugxaj kaj flavaj plumoj kaj aspektas tre ferocaj kaj teruraj, kvankam la simikoroj de la gigantoj tiumomente estas plenaj je timo.

Kontentiginte sian scivolemon, la Vitra Kato komencis malgrimpi la arbon malpli rapide. Subite sxi ekvidis la nigran valizon de la Sorcxisto pendantan de brancxo de la arbo. Sxi prenis la nigran valizon per siaj vitraj dentoj, kaj kvankam gxi estis iom tro peza por tia malgranda besto, sxi sukcesis liberigi gxin kaj porti gxin al la tero. Tie sxi cxirkauxsercxis la Sorcxiston kaj vidinte lin sidi sur la stumpo sxi kasxis la nigran valizon inter kelkaj folioj kaj poste iris al kie sidas la Sorcxisto.

"Mi forgesis informi vin," diris la Vitra Kato, "ke Trot kaj Kap'tano Vilcxjo estas en embaraso, kaj mi venis cxi tien por sercxi vin kaj peti vin helpi ilin."

"Jadi, Kato! Kial vi ne diris tion al mi jam antauxe?" kriis la Sorcxisto.

"Pro tio ke mi trovis tiom da ekscito cxi tie ke mi forgesis Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon."

"Kio gxenas ilin?" demandis la Sorcxisto.

La Vitra Kato klarigis ke ili iris akiri la Magian Floron kiel naskigxtagan donacon por Ozma kaj ke ilin kaptis la magio de la stranga insulo. La Sorcxiston vere alarmis la raporto, sed li kapneis kaj diris malfelicxe:

"Mi timas ke mi ne povos helpi miajn karajn amikojn, cxar mi perdis mian nigran valizon."

"Se mi trovos gxin, cxu vi iros al ili?" demandis la besto.

"Kompreneble," respondis la Sorcxisto. "Sed mi ne kredas ke Vitra Kato kun nur palrugxa cerbo povos sukcesi kiam ni cxiuj ceteraj malsukcesis."

"Cxu vi ne admiras mian palrugxan cerbon?" demandis la Kato.

"Gxi estas bela," agnoskis la Sorcxisto, "sed gxi ne estas normala cerbo, komprenu, do ni ne atendas ke gxi tre lerte funkcias."

"Sed se mi trovos vian nigran valizon-kaj trovos gxin post nur kvin minutoj da sercxado-cxu vi agnoskos ke mia palrugxa cerbo estas pli bona ol viaj normalaj homaj cerboj?"

"Nu, mi agnoskos ke gxi estas pli bona cxasisto," diris la Sorcxisto, malvolonte, "sed vi ne povos fari tion. Ni sercxis cxie, kaj la nigra valizo ne estas trovebla."

"Tio nur indikas vian malscion!" respondis la Vitra Kato malestime. "Rigardu mian cerbon dum minuto kaj vidu gxin rotacii."

La Sorcxisto rigardis, cxar li fervore volis reakiri sian nigran valizon, kaj la palrugxa cerbo vere rotaciis tre rimarkinde.

"Nun, venu kun mi," ordonis la Vitra Kato, kaj sxi gvidis la Sorcxiston rekte al la loko kie sxi estis kovrinta la valizon per folioj. "Laux mia cerbo," diris la besto, "via nigra valizo devas esti cxi tie."

Gxi gratadis la foliojn kaj malkovris la valizon, kiun la Sorcxisto tuj prenis kun gxoja krio. Nun, reakirinte siajn Magiilojn, li sentis fidon ke li povos savi Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon.

Rango la Griza Simio senpaciencigxis. Li nun proksimigxis al la Sorcxisto kaj diris:

"Nu, kion vi intencas fari pri tiuj kompatindaj sorcxitaj simioj?"

"Mi interkonsentos kun vi, Rango," respondis la vireto. "Se vi permesos ke mi prenu dekdu viajn simiojn al la Smeralda Urbo, kaj restigu ilin tie gxis post la naskigxtago de Ozma, mi rompos la sorcxon de la ses Gigantaj Soldatoj kaj redonos al ili iliajn naturajn formojn."

Sed la Griza Simio kapneis.

"Mi ne povas fari tion," li deklaris. "La simioj estus tre solsentaj kaj malfelicxaj en la Smeralda Urbo kaj via popolo turmentus ilin kaj jxetus sxtonojn kontraux ilin, kio devigus ilin batali kaj mordi."

"La popolo ne vidos ilin antaux la naskigxtaga festeno de Ozma," promesis la Sorcxisto. "Mi multe malgrandigos ilin-gxis dekcentimetra alto, kaj mi gardos ilin en bela kagxo en mia propra cxambro, kie ili estos sekure ekster dangxero. Mi mangxigos al ili la plej bonajn mangxajxojn, trejnos ilin fari kelkajn lertajxojn, kaj je la naskigxtago de Ozma mi kasxos la dek du simietojn en kuko. Kiam Ozma trancxos la kukon la simioj elsaltos sur la tablon kaj faros siajn lertajxojn. La sekvan tagon mi reportos ilin al la arbaro kaj redonos al ili ilian normalan grandecon, kaj ili havos ekscitajn historiojn rakontotajn al siaj amikoj. Kion vi diras, Rango?"

"Mi diras ke ne!" respondis la Griza Simio. "Mi ne permesos ke vi sorcxu miajn simiojn kaj devigu ilin fari lertajxojn por la Ozuloj."

"Tute bone," diris la Sorcxisto trankvile; "do mi foriros. Venu, Doroteo," li vokis al la knabineto, "ni komencu nian veturon."

"Cxu vi ne savos tiujn ses simiojn kiuj estas gigantaj soldatoj?" demandis Rango, malkviete.

"Kial?" respondis la Sorcxisto. "Se vi ne faros por mi mian petitan komplezon, vi ne atendu ke mi komplezos vin."

"Atendu minuton!" diris la Griza Simio. "Mi sxangxis mian decidon. Se vi bone traktos la dek du simiojn kaj reportos ilin nedifektitaj al la arbaro, mi permesos ke vi prenu ilin."

"Dankon," respondis la Sorcxisto gaje. "Ni tuj iros savi tiujn gigantajn soldatojn."

Do la tuta grupo foriris el la libera spaco kaj iris al la loko kie la gigantoj ankoraux staras inter la arboj.

Centoj da simioj, grandaj kaj malgrandaj, pavianoj kaj orangutanoj kungrupigxis kaj ilia sovagxa babilado estis auxdebla jam de kilometro da distanco for. Sed la Griza Simio baldaux silentigis la babelon da sonoj, kaj la Sorcxisto ne perdis tempon kiam li nuligis la sorcxojn. Unue unu kaj poste alia giganta soldato malaperis kaj refarigxis ordinara simio, kaj la seso baldaux redonigxis al siaj amikoj en siaj naturaj formoj.

Tiu ago multe popularigis la Sorcxiston inter la granda armeo da simioj, kaj kiam la Griza Simio anoncis ke la Sorcxisto volas pruntepreni dek du simiojn kiujn li prenos al la Smeralda Urbo por du semajnoj, kaj petis volontulojn, preskaux cent proponis sin, cxar tiom ili fidis la vireton kiu savis iliajn kamaradojn.

La Sorcxisto elektis dek du kiuj aspektis inteligentaj kaj bonhumoraj, kaj poste li malfermis sian nigran valizon kaj elprenis kuriozforman teleron kiu ekstere estis argxenta kaj interne ora. En tiun teleron li versxis pulvoron kaj flamigis gxin. Gxi faris densan fumon kiu tute kovris la dek du simiojn, kaj ankaux la formon de la Sorcxisto, sed kiam la fumo forvaporis montrigxis ke la telero sxangxigxis en oran kagxon kun argxentaj stangoj, kaj la dek du simioj farigxis proksimume sep centimetrojn altaj kaj sidas komforte en la kagxo.

La miloj da vilaj bestoj kiuj vidis tiun magian agon multe miris kaj aplauxdis la Sorcxiston bojante lauxte kaj skuante la brancxojn de la arboj en kiuj ili sidas. Doroteo diris: "Tre bona demonstro, Sorcxisto!" kaj la Griza Simio komentis: "Vi certe estas la plej mirinda magiisto en la tuta Lando Oz!"

"Ho, ne," modeste ripetis la vireto. "La magio de Glinda estas pli bona ol mia, sed mia sxajnas suficxe bona por ordinara uzo. Kaj nun, Rango, ni diros adiaux, kaj mi promesas reporti viajn simiojn same felicxajn kaj sekurajn kiel nun."

La Sorcxisto rajdis sur la dorso de la Malsata Tigro kaj portis la kagxon da simioj tre zorge, por ne skui ilin. Doroteo rajdis sur la dorso de la Malkuragxa Leono, kaj la Vitra Kato trotis, kiel antauxe, gvidante ilin laux la vojo.

Gugu la Regxo kauxris sur sxtipo kaj rigardis ilian foriron, sed dum li adiauxis ilin, la enorma Leopardo diris:

"Mi scias nun ke vi estas la amikoj de la bestoj kaj ke la arbaruloj povas fidi vin. Kiam ajn la Sorcxisto de Oz kaj Princino Doroteo eniros la Arbaron de Gugu, ili estos bonvenaj kaj sekuraj cxe ni same kiel en la Smeralda Urbo."

Cxapitro 17: Rimarkinda Veturo