USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

Unikodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-cxemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Sxercoj kaj Ludoj

Vikio

Retposxtu al ni!

Esperantaj Litertipoj

La alfabeto de Esperanto konsistas el 22 literoj de la latina alfabeto plus 6 aldonaj literoj kiuj estas latinaj literoj kun supersignoj. Tiuj cxi aldonaj literoj kutime ne haveblas cxe komputiloj kiuj celas la anglan. Kiam tauxga tiparo ne haveblas, multaj Esperanto-parolantoj metas la literon "x" aux "h" aux la simbolon "^" apud litero por indiki supersignon. Tamen, tiuj cxi estas nur cxirkauxirajxoj. Por montri verajn literojn, oni bezonas specialan tiparon. La du plej ofte uzataj specoj de tiparo estas Latin-3 (Latina-3) kaj Unicode (Unikodo).

Tiparoj de la speco Latina-3 (ISO-8859-3) povas aperigi multajn euxropajn literojn supersignajn, inkluzive Esperanto-literojn. Tamen, Latina-3 tiparoj devas esti elsxutitaj kaj instalitaj fare de la uzanto. Aliflanke, aktualaj TTT-legiloj auxtomate funckias kun Unikodo.

La TTT-pagxoj de USEJ legeblas per Unikodo aux x-metodo. Por sxangxi inter la du metodoj, klaku la vorton Unikodo aux X-metodo je la supra maldekstra angulo de la Esperanto-pagxoj.

La jenaj TTT-pagxoj eksplikas Esperanto-tiparojn kaj kiel elsxuti ilin:

Por uzi Esperanto-literojn en viaj propraj dokumentoj, eble povas helpi la jenaj iloj: